Al la enhavo

Ĉu vi kredas je la ekstertera vivo?

de Srcoco, 2011-decembro-06

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-07 22:05:30

Kajgiestis:17-0?

Bone, ne kverelo.
Intertempe unu voĉdonis 'ne'. Mi scivolas kiu estas...

bildo (Montri la profilon) 2011-decembro-08 08:55:28

miĥil:Mi opinias ke verdire ni ja iom devas dubi, ĉar ni simple ne scias. Sed vi pravas ke la eroj de vivo ŝajnas abundi.

Alia argumento kiu povus indiki ke almenaŭ 'simpla' vivo probable estas sufiĉe ofta, ankaŭ ekster la tero, estas ke ĝi ekekzistis sur tero sufiĉe baldaŭ post la ekekzisto de la tero mem. Tio jam iom sugestas ke la afero estis preskaŭ neevitebla. Plurĉeleco, racio kaj homa tekniko estas aliaj aferoj. Povas esti ke ni pri tiaj aferoj estis sufiĉe bonŝancaj, kaj ke tiuj tre raras (kaj kial ne tiom raras, ke en la tuta universo ne okazas aliloke krom ĉi tie?).
Ĉu vi pensas, ke nur homoj estas raciaj? Oni diras, ke ankaŭ multaj bestoj havas racion.

Srcoco (Montri la profilon) 2011-decembro-08 09:32:07

bildo:

Mi ne opinias same. Homoj havas racion, kaj bestoj havas instinkton.

bildo (Montri la profilon) 2011-decembro-08 12:11:47

Srcoco:
Mi ne opinias same. Homoj havas racion, kaj bestoj havas instinkton.
Homaro estas unu el multaj specioj de bestoj. Same ceteraj bestoj, homoj havas instinktojn. Same homoj, multaj specioj de bestoj havas racion. Simple diversaj bestoj havas diversajn raciojn.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2011-decembro-08 16:30:21

bildo:
Srcoco:
Mi ne opinias same. Homoj havas racion, kaj bestoj havas instinkton.
Homaro estas unu el multaj specioj de bestoj. Same ceteraj bestoj, homoj havas instinktojn. Same homoj, multaj specioj de bestoj havas racion. Simple diversaj bestoj havas diversajn raciojn.
Laŭ mi vi pravas. Kelkaj bestoj kiel delfenoj, elefantoj kaj ĉimpanzoj estas tre inteligentaj, kaj montras ian specon de racio, kaj eĉ povas rekoni sin antaŭ spegulon (la scio de si mem)

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-08 20:59:17

bildo:Ĉu vi pensas, ke nur homoj estas raciaj? Oni diras, ke ankaŭ multaj bestoj havas racion.
Nu, mi fakte pensas ke ankaŭ homoj ne estas raciaj. Almenaŭ plejmulto ne estas....

Sed jes, homoj estas nur grade malsamaj al aliaj bestoj. Ni estas sufiĉe 'raciaj' kaj sufiĉe 'memkonsciaj'. Sed tiaj povoj efektive ankaŭ aperas, kvankam kutime malpli ekstreme, ĉe aliaj specioj.

Tamen ŝajne ne tiom ke ni povas havi senchavan konversacion kun ili. Eble tio precipe indikas intermalsimileco, sed mi ankaŭ iomete suskpeas ke plej multaj bestoj simple ne havas multon por diri.

googlemabob (Montri la profilon) 2011-decembro-08 21:30:51

miĥil:
bildo:Ĉu vi pensas, ke nur homoj estas raciaj? Oni diras, ke ankaŭ multaj bestoj havas racion.
Nu, mi fakte pensas ke ankaŭ homoj ne estas raciaj. Almenaŭ plejmulto ne estas....

Sed jes, homoj estas nur grade malsamaj al aliaj bestoj. Ni estas sufiĉe 'raciaj' kaj sufiĉe 'memkonsciaj'. Sed tiaj povoj efektive ankaŭ aperas, kvankam kutime malpli ekstreme, ĉe aliaj specioj.

Tamen ŝajne ne tiom ke ni povas havi senchavan konversacion kun ili. Eble tio precipe indikas intermalsimileco, sed mi ankaŭ iomete suskpeas ke plej multaj bestoj simple ne havas multon por diri.
Fakte, homoj ja estis havintaj senchavajn konversaciojn kun goriloj, papagoj, kaj eble delfenoj (mi ne memoras tiu). Ĉiukaze, demonstras ke bestoj estas pli proksimaj al ni je inteligenteco ol multaj personoj opinias.

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-08 21:45:13

googlemabob:Fakte, homoj ja estis havintaj senchavajn konversaciojn kun goriloj, papagoj, kaj eble delfenoj (mi ne memoras tiu).
Supozeble dependas iom de kian konveracion oni konsideras 'senchava'. Laŭ mi la konversacioj kun goriloj pli malpli jene okazis:
homo: saluton, kian koloron havas tio ĉi?
gorilo: verd
homo: kion vi volas havi?
gorilo; banan volas
homo: ĉu vi meritis tion?
gorilo:
homo: kiu instruis al vi gestlingvi?
gorila: ŝi!
ktp
Konversacio pri la nuna politika situacio en la mondo ne vere atendeblas.

googlemabob:Ĉiukaze, demonstras ke bestoj estas pli proksimaj al ni je inteligenteco ol multaj personoj opinias.
Supozeble, sed oni ankaŭ ne troigu la relativemon. Ni ne estas absolute specialiaj, sed ja estas konstateble ke pri tiaj ĉi aferoj ni konsiderinde pli talentas ol ĉiuj aliaj nuntempaj specioj.

bildo (Montri la profilon) 2011-decembro-09 05:26:44

Sahaquiel:
Laŭ mi vi pravas. Kelkaj bestoj kiel delfenoj, elefantoj kaj ĉimpanzoj estas tre inteligentaj, kaj montras ian specon de racio, kaj eĉ povas rekoni sin antaŭ spegulon (la scio de si mem)
Do, ni povas paroli pri racia vivo sur Tero eĉ sen homoj, ĉu ne?

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-09 08:20:50

bildo:Do, ni povas paroli pri racia vivo sur Tero eĉ sen homoj, ĉu ne?
Laŭ mi estas troigo. Oni ne povas konsideri ĉimpanzojn tre raciaj. Ili maksimume similas junan infanon.

Kaj aldone ĉiuj tiaj 'raciaj' bestoj estas rilataj al ni. Temas pri bestoj, plejofte mamuloj, plejofte tetrapodoj (la sola escepto kiun mi povus elpensi estas eble polpoj). Estas nur logike ke nia inteligento havas parencojn. Ni ja evoluis.

En aliaj mondoj eble la tuta koncepto de 'besto' ne ekzistus, la tuta ideo de nerva sistemo mankus. Ŝajne tio ja ekestis nur unu fojon sur tero, do estas malfacile takseble kiom granda la 'bonŝanco' estis je tio, ni ne povas diri kiom speciala tio estas en tiu konsidero.

Povas esti ke ne estas tiom speciala, kaj tio estas niĉo ofte trovata se vivo ekzistas entute. Sed baze ni simple tion ne scias. La malo supozeble sambone imageblus.

Reen al la supro