К содержанию

Ĉu vi kredas je la ekstertera vivo?

от Srcoco, 6 декабря 2011 г.

Сообщений: 52

Язык: Esperanto

Stefano888 (Показать профиль) 18 декабря 2014 г., 21:42:47

Eksterterano estas ulo de alia ejo krom tero. Do, anĝeloj estas eksterteranoj. Ili ne estas de ĉi tiu planedo. Jes, mi estas kristano kaj ekzistas aliaj kristanoj, kiuj ankaŭ diras ke anĝeloj estas eksterteranoj.

mihxil (Показать профиль) 18 декабря 2014 г., 21:58:18

Stefano888:Eksterterano estas ulo de alia ejo krom tero. Do, anĝeloj estas eksterteranoj. Ili ne estas de ĉi tiu planedo.
Mi komprenus per la vorto 'eksterterano' iu homsimila estaĵo kiu simple evoluiĝis en alia parto de la universo. Ĝi ne estas supernatura. 'Anĝelo' ja estas.

Stefano888: Jes, mi estas kristano kaj ekzistas aliaj kristanoj, kiuj ankaŭ diras ke anĝeloj estas eksterteranoj.
Unu granda vortokonfuzo do. Kion al vi ekzakte signifas 'eksterterano'?

ludomastro (Показать профиль) 18 декабря 2014 г., 22:06:48

Pro kio no? Ni ne scias ĉion.

Stefano888 (Показать профиль) 18 декабря 2014 г., 23:04:57

Vi havas fortan mankon de teologia scio, Miĥil. Anĝeloj ne estas dietoj (Scivola vorto! t.e., etaj dioj). Ili ne estas magiaj estuloj ankaŭ. Laŭ la difino de eksterterano, tio estas tio, kio ili estas!

Tempodivalse (Показать профиль) 18 декабря 2014 г., 23:05:27

Ve, mi preferus kredi ke ne ekzistas ekstertera vivo, ke ne ekzistas aliaj planedoj pezigitaj de ĉiaj specoj da sufero kaj mizero kiuj estiĝas el konscio.

Sed fakte estas tre verŝajne ke la Tero ne estas la sola loko de vivo, se oni pripensas la miliardojn kaj miliardojn da steloj plenigantaj nian universon. Plejeble almenaŭ unu el tiuj steloj havas planedon ĉe kiu estas dum sufiĉe longa tempo la ĝusta atmosfera stato por ekviviĝo kaj evoluo. Sed al mi ŝajnas ke pro la grandegaj distancoj inter ni, neniu komunikado eblus.

mihxil (Показать профиль) 18 декабря 2014 г., 23:53:45

Stefano888:Vi havas fortan mankon de teologia scio, Miĥil.
Ne ekzistas teologia scio. Nur teologia fantazio. Teologia scio estas tiom scio, kiom scio pri Star Trek.

Stefano888: Anĝeloj ne estas dietoj (Scivola vorto! t.e., etaj dioj). Ili ne estas magiaj estuloj ankaŭ.
Laŭ mi ili estas supernaturaj uloj en multaj vortaroj. Mesaĝantoj de dio aŭ simile. La angla vikipedia parolas pri 'supernaturaj' estaĵoj. Cetere mi ne diris kio ili estu, mi simple demandus al vi kio ili laŭ vi estas.

Stefano888:Laŭ la difino de eksterterano, tio estas tio, kio ili estas!
Kaj kio estas via difino de 'eksterterano'?

cellus (Показать профиль) 20 декабря 2014 г., 11:03:32

Mi kredas ke vivo povas ekzisti sur iu alia planedo, la demando estas ĉu ni estus kapablaj kompreni ke estas vivo kaj eble eĉ racia, se ni vidus ĝin. Kaj mi do ne konsideras la enormajn distancojn en la kosmo, kiujn ni ne povas per la nunaj teknikiloj kovri. Por praktikaj bezonoj vivo nur ekzistas ĝis nun sur la tero. Spekulacie estas racie supozi ke ekzistas vivo ankaŭ en aliaj lokoj, sed ni probable ne scios pri tio.

andressa_byanca (Показать профиль) 21 декабря 2014 г., 17:51:26

Eble, ĉar en nia universo havas multe da planedoj.Sed ĝi estas tro for de ni.

Paulinho (Показать профиль) 21 декабря 2014 г., 19:56:27

Kiam mi pensas pri eksterteranoj mi pensas pri organikaj estaĵoj, kiel ni, bestoj kaj plantoj de la tero. Statistike eblas ke ili ekzistas, sed ni eble neniam retrovos ilin. Povas okazi, ekzemple, ke la planedo loĝita la pli proksima al ni, estus en la konfiguraĵo en kiu estis en la tero, antaŭ tri milionoj da jaroj.

Koncerne la anĝeloj, kara Stefano888, ili ne servas kiel komparo. Ili estas spiritaj estuloj. Ne estas subjektaj al tempo nek okupas loko en la spaco.

ustra (Показать профиль) 21 декабря 2014 г., 22:42:23

Interalie Francio, Britio, Rusio, Kanado, Usono, Brazilo kaj Ĉilio oficiale esploras nifojn.
Ĉu ĉi tiuj registaroj nur "kredas" je ekstertera vivo?

Наверх