본문으로

Ĉu vi kredas je la ekstertera vivo?

글쓴이: Srcoco, 2011년 12월 6일

글: 52

언어: Esperanto

Vinisus (프로필 보기) 2014년 12월 21일 오후 10:47:47

Kelkaj astrofizikistoj asertas, ke la plej proksima najbara planedo, kun la samaj similecoj de nia patrino Tero, situas ĉirkaŭe 25 lumjarojn for de ni. La lumo trakuras la spacon, kun la ĉirkaŭa rapido de 300 000 kilometroj en sekundo. Se mi sendus mesaĝon al "Amiko" de tiu planedo, ĝi atingus lin nur post 25 jaroj, ankaŭ lia respondo konsumus 25 jarojn por trafi min, do mi devus atendi lian/ŝian respondon 50 jarojn; supozante, ke li/ŝi havus reton kaj komputilon.

grindelwald (프로필 보기) 2014년 12월 23일 오후 12:08:08

Nia teknologio nun ne kapablas trovi ilin, sed ili eble estas plu progresinta ol ni. Do, eble ili nin trovos unue.

Vinisus (프로필 보기) 2014년 12월 23일 오후 3:02:18

Ĉu ekzistas evoluita civilizacio ekster nia planedo? Se jes, ili certe trovas la saman malfacilecon por elpensi rimedon, kiu ebligos ilin komuniki kun siaj najbaroj. Mi kredas, ke la tiel nomata nifoj; estas sekretaj esploroj faritaj de Usono, Britio, Rusio kaj Francio.

applemin2003 (프로필 보기) 2015년 1월 14일 오전 8:19:41

Se inteligenta vivo ekstere ekzistas la Tero, ĉu ni povus komuniki kun ĝin? Mi ne signifas ĉu ni povus trovi ĝin (aŭ ĝi nin), kiu estas grava demando mem. Sed imagu kelkajn homojn ĉe kelkajn eksterterantojn. Homaj lingvoj ja estas diferencaj, sed tamen ĉioj estas tre parencaj. La cerbo homa estas la cerbo homa, ni ĉiuj do povas lerni kaj kompreni niajn lingvojn. Krome, ĉu parollingvoj aŭ gestlingvoj, ni havas la anatomio esprimi kion vi celas signifi. Same, ekstertera specio de unu planedo verŝajne povas lerni ilin lingvojn, kaj ja havas la anatomio esprimi ĝin.

Tial, ĉu du inteligentaj specioj povus komuniki? Eble la cerboj de diferencaj specioj estus ĉiu egala en lingva kapablo, sed ili funkcius tiel, ke komunikado inter la specioj estus malebla. Se la specioj tre simila anatomio mankus, simple esprimi kion ĉiuj celas signifi eble estus problemo ankaŭ.

Alivorte, ŝajnas al mi, ke la obstakloj por du specioj komuniki kun unu la alia ne haltas kiam la specioj renkontiĝas. Speciale se la cerboj de diferencaj specioj traktas lingvojn malsame, detala komunikado eble povus malebla.

Ĉiukaze, mi kredas, ke ekstertera vivo estas ebla kaj eĉ eble verŝajna, sed mi ne scias ĉu ĝi estas banala, speciala vivo inteligenta.

vejktoro (프로필 보기) 2015년 1월 14일 오전 8:35:14

applemin2003:Alivorte, ŝajnas al mi, ke la obstakloj por du specioj komuniki kun unu la alia ne haltas kiam la specioj renkontiĝas. Speciale se la cerboj de diferencaj specioj traktas lingvojn malsame, detala komunikado eble povus malebla.
Ili parolus esperante, ĉu ne?

applemin2003 (프로필 보기) 2015년 1월 16일 오전 1:56:36

vejktoro:
applemin2003:Alivorte, ŝajnas al mi, ke la obstakloj por du specioj komuniki kun unu la alia ne haltas kiam la specioj renkontiĝas. Speciale se la cerboj de diferencaj specioj traktas lingvojn malsame, detala komunikado eble povus malebla.
Ili parolus esperante, ĉu ne?
Malfeliĉe por komunikado kun eksterteraĵoj, Esperanto ankoraŭ estas homa lingvo. Malgraŭ la pli simple gramatiko de ĝi, ktp, eble eksterteraĵoj komprenus ĝin neniam. Aŭ eble, fakte, ili povus kompreni ĝin. Ni ne povas certi ĝis nun.

Kompreneble, la ideo baza de Esperanto povas esti uzata por nova lingvo, speciale desegnita por homoj kaj specifa ekstertera specio. Supozeble ni homoj ŝatus komuniki kun ekstertera vivaĵo (se ni iam renkontiĝas ĝi), do lingvo speciala ebligas komunikado inter ili kaj ni estus bona, kun celo kiel Esperanto mem.

vejktoro (프로필 보기) 2015년 1월 16일 오전 3:15:49

applemin2003:
vejktoro:
Ili parolus esperante, ĉu ne?
Malfeliĉe por komunikado kun eksterteraĵoj, Esperanto ankoraŭ estas homa lingvo. Malgraŭ la pli simple gramatiko de ĝi, ktp, eble eksterteraĵoj komprenus ĝin neniam. Aŭ eble, fakte, ili povus kompreni ĝin. Ni ne povas certi ĝis nun.
Vi bone komprenas ke mi ŝercis....

applemin2003 (프로필 보기) 2015년 1월 16일 오전 5:28:34

vejktoro:
applemin2003:
vejktoro:
Ili parolus esperante, ĉu ne?
Malfeliĉe por komunikado kun eksterteraĵoj, Esperanto ankoraŭ estas homa lingvo. Malgraŭ la pli simple gramatiko de ĝi, ktp, eble eksterteraĵoj komprenus ĝin neniam. Aŭ eble, fakte, ili povus kompreni ĝin. Ni ne povas certi ĝis nun.
Vi bone komprenas ke mi ŝercis....
Mi pripensis ĉu vi ŝercis, sed mi ne certis. Mi do respondis kvazaŭ vi ne ŝercis. Ja estis miskompreno de mi, kvankam se Esperanto funkcius por nia ekstertera komunikado, ĝi estus bona elekto. (Kial devigas homojn aŭ eksterteraĵojn lerni plurajn lingvojn por komunikado, se unu simpla lingvo funkcius?)

Mi pensis eble tiu estis via argumento, en la okazo, ke ĝi ne estis ŝerco.

vejktoro (프로필 보기) 2015년 1월 16일 오전 5:57:58

Bone.
Do, mi akceptas vian 'solvon' al mia ŝerco. Vere, iu komuniko kune kun neteranoj devus esti per sorto de esperant-ilo! Mi ne ŝatas adopti supozojn, sed mi supozas ke se eksterterano povas veni ĉi tie, ili ja volus la interkompreniĝon kaj pretus pasigi la tempon.

ustra (프로필 보기) 2015년 1월 16일 오전 10:44:06

La Usona Aerarmeo publikigis ĝian (trian) studon pri nifoj:

La blua libro projekto

다시 위로