目次へ

Ĉu viaj gepatroj parolas ankaŭ Esperanton?

Tumppi1991,2011年12月10日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年12月10日 10:00:26

maratonisto:Bonvenon al forumo, TurkishKemalist!
Jen kelkaj malgrandaj eraroj (tamen Via mesaĝo estas tute komprenebla):
Miaj gefratojn ne scias ke mi parolas esperanton
Maratonisto, dankon pro la klarigo, sed...vi forgesis respondi al la demando de tiu ĉi fadeno. rideto.gif

Bonvolu plezurigi nin.

Amike.

googlemabob (プロフィールを表示) 2011年12月10日 13:54:11

Mi, kaj sola mi inter mia ĉirkaŭanoj parolas esperanton, almenaŭ ĝis mia scio. Ŝajnas ke ĉiuj, kiuj estas voĉdoninta, voĉdonis ne! Mi malĝojas vidi, sed ni havas la kamaradecon de unu la alia, ĉu ne?

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2011年12月10日 16:01:04

Miaj gepatroj ne parolas esperante, sed, kiam mi ekkomencis lerni la lingvon, miaj gepatroj kaj kuzo diris al mi ke en siaj juneco ili aŭskultis pri la lingvo. Nun mi parolas esperanton kaj mia ĝemela frato ankaŭ, kaj ni instruas unu el niaj geamikoj, ankaŭ mi instruas al mia koramikino esperanton, ŝi diras ke esperanto estas interesa lingvo, sed ne lernas iom ĉiutage kiel mi.

hebda999 (プロフィールを表示) 2011年12月15日 9:18:48

1Guy1:Mi estas la sola esperantisto en mia tuta familio.
Ne, vi ne estas sola, ĉar vi apertenas al la tutmonda esperantista familio. sal.gif

Klimrme (プロフィールを表示) 2011年12月15日 9:43:15

Miaj gepatroj eĉ ne scias kio estas Esperanto. Ili rigardas mian studadon de E-o kiel stultaĵo, kiel alia spritaĵo kaj tempoperdo de ilia deturnita kaj nekomprenebla filo. Kompatindaj gepatroj miaj!

alesh13 (プロフィールを表示) 2011年12月16日 17:40:09

Ĉirkaŭ mi neniu parolas esperanton.
Kiam mi eklernis ĝin, mi provis kuntiri mian familion sed nek mian edzon, nek miajn geinfanojn, mi konvinkis.
Kiam mi diris al ili ke multe da homoj uzas ĝin por rete komuniki, mia filo (26jara) respondis ke estas eble pli multaj iuj, kiuj parolas la “Klingon” lingvon !

fizikisto (プロフィールを表示) 2011年12月16日 18:46:44

Miaj gepatroj tute ne parolas Esperanton. Laŭdire, mia boavo, kiu jam delonge mortis, iam lernis Esperanton.
Mi jam estis kun la tuta familio ĉe kelkaj rekontiĝoj, tamen mia edzino ĝis nun ne parolas Esperanton, sed ŝi multe komprenas. Miaj gefiloj uzas Esperanton dum la renkontiĝoj, kvankam ili neniam vere lernis la lingvon. Sufiĉis por ili, precipe por mia filo, uzi Esperanton dum ludado. Li kvazaŭ ensuĉas lingvojn sen lerni ilin.

先頭にもどる