Aportes: 13
Idioma: Esperanto
Julieno (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2011 16:22:28
Mi lernis iom da tiu lingvo sur ĝia paĝaro, kaj iom da ĝia historio sur Vikipedio.
Do, kion vi pensas, supozas, opinias kaj umas Kotava-on ?
glig (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2011 17:21:34
Julieno: Do, kion vi pensas, supozas, opinias kaj umas Kotava-on ?Neniam ĝis nun mi aŭdis pri tiu ĉi lingvo. Ŝajnas interesa, sed bedaŭrinde la ĉefpaĝo (kotava.org) estas franca, do mi ne povas ion pli diri. Ĉu eble estas ia angla aŭ esperanta versio? povas esti ankaŭ la germana.
ĝis!
Julieno (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2011 17:30:38
glig: Ĉu eble estas ia angla aŭ esperanta versio? povas esti ankaŭ la germana.Jes, malfeliĉe, ŝajnas, ke nur ekzistas angla kaj franca versio. Mi pensas, ke la kreinto de la Kotava-on estis si mem francino. Se vi sukcetas legi anglan, mi trovis tiun version rekte sub la franca.
Bonan ŝancon kaj ĝuu !
Tjeri (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2011 10:21:56
Kotava estas apriora lingvo, do same malfacila por ĉiuj.
1Guy1 (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2011 13:52:22
Julieno: Kotava estas multe pli logika kaj facila ol Esperanto,Mi vizitis la retejon. Ĉi tio ne ŝajnas pli facila ol Esperanto al mi.
Julieno (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2011 19:24:32
1Guy1:Kotava estas a priori-a lingvo, la vortlisto ne similas al iu alia.Julieno: Kotava estas multe pli logika kaj facila ol Esperanto,Ĉi tio ne ŝajnas pli facila ol Esperanto al mi.
Plie ĝia sistemo estas tre noviga, portanta de multa ideo malfacilaj al asimili por franco aŭ anglo, kaj mi opinias, ke ĝia retlernejo estas malbone ordita. Mi ja skribis, ke laŭ mi :
Julieno: Kotava certe havos estontecon pli poste.Aliaĵe,
mi estas iom mira, ke malmulte da esperantistoj konas Kotava-on, kaj male ja konas Ido-n. Ĉu vi ankaŭ konas aliajn konstruitajn lingvojn, kiel Neo-n aŭ Novial-on ?
Sahaquiel (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2011 20:42:43
robbkvasnak (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2011 20:51:58
Tjeri (Mostrar perfil) 14 de diciembre de 2011 08:59:24
ŝajnas al mi ke Kotava estas tre nova lingvo.Laŭ via foto, ĝi verŝajne estas pli maljuna ol vi: ĝi estas kreita en 1978.
antoniomoya (Mostrar perfil) 14 de diciembre de 2011 10:42:54
Mi ankaŭ vizitis la kotavan retpaĝon, kaj tiu lingvaĵo sajnas al mi ege simila al Volapuk. Kial? Ĉar la vortoj estis tute elpensitaj. Vi povas rilatigi ilin al nenio.
Koncerne artefaritajn lingvojn, mi kredas ke malmulte el ili povos konkuri kontraŭ Esperanto. Inter aliaj bonaj kaj taŭgaj kialoj, ĉar la vortoj de Esperanto devenas de naciaj (naturaj) lingvoj (iu zamenhofa geniaĵo), kaj ili estas tuj rekoneblaj por la studanto, io kio ege faciligas rapidan kaj komfortan lernadon.
Laŭ mi, Esperanto estas elpensaĵo malfacile superebla.
Amike.