Tin nhắn: 18
Nội dung: Esperanto
Julieno (Xem thông tin cá nhân) 17:41:15 Ngày 12 tháng 12 năm 2011
Por solvi tiun gramatikan problemon, mi kreis kelkajn terminaĵojn, kiujn mi kelkfoje uzas : -jus por preterita kondicionalo, -oŭs por futura kondicionalo, -oŭ por futura volitivo, -ji por preterita infinitivo, k.t.p.
Eblas, ke mia metodo estas stulteta unu punkton, do se vi povu doni al mi klarigojn, mi estos dankemega !
Ĝis kaj dankon antaŭe !
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:47:05 Ngày 12 tháng 12 năm 2011
Julieno (Xem thông tin cá nhân) 19:07:56 Ngày 12 tháng 12 năm 2011
darkweasel:Oni povas uzi participojn.Precize, tio ne estas tempeco.
Rigardu :
- Mi estos rigardanta bildon 1
- Mi estus rigardanta bildon 2
- Mi estus rigardonta bildon 3
La 1a montras prezenton en futureco.
La 2a montras kondicionalon en prezenteco.
Kaj la 3a montras kondicionalon en futureco.
Oni ne mikspovas la tri. Mi do farus :
Por ke la 2a estas la kondicionala 1a :
- Mi estoŭs rigardanta bildon.
("estoŭs" estanta la mallongigo de "est'os'us" laŭ mia utiligo)
Ĉu vi komprenas ?
Konsente, oni farpovas sen tio. Sed tia gramatikproblemo estas relative ekscitanta, kaj lingvoj kiel Kotava ne havas ĝin.
Dankon malgraŭe, kaj ĝis !
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:12:22 Ngày 12 tháng 12 năm 2011
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 20:16:42 Ngày 12 tháng 12 năm 2011
Julieno:Mi ne komprenas, kial Esperanto havas tempformojn por nur indikativo, kaj ne por infinitivo, kondicionalo aŭ volitivo.Probable ĉar ĝi ne bezonas ilin. Kunteksto kutime montras la tempsencon de verbformoj aliaj ol indikativo, kaj kiam la senco estas tamen malklara ja ekzistas aliaj rimedoj por klarigi. darkweasel menciis participojn. Ankaŭ eblas uzi temp-sencajn vortojn (tiam, antaŭe, nun, morgaŭ ktp).
Havi apartajn gramatikajn temp-formojn por la infinitivo volitivo ktp nur enkondukus nenecesan komplikecon, miaopinie. Esperanto jam funkcias sufiĉe bone sen ili.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 20:48:02 Ngày 12 tháng 12 năm 2011
Kiel vi esprimus en via denaska lingvo hipotezan situacion en la estonto?
Donu ekzempla(j)n frazo(j)n en via denaska, kaj la forumanoj respondos per traduko(j) en Esperanton.
Se mi bone komprenas kion vi diris, vi kredas ke 'mi estus X-anta' nur povas signifi ne-realan nuntempon (efektive -ant signifas samtempon)
Tamen en Esperanto oni povas diri: Se morgaŭ mi estus X-anta.
Tamen multaj preferus diri pli simple: Se morgaŭ mi X-us.
Julieno (Xem thông tin cá nhân) 07:29:45 Ngày 13 tháng 12 năm 2011
Ĉiuokaze, mi tre malofte uzas tiujn terminaĵojn (-oŭs, -oŭ, -jos, -ju, -jus kaj -ji). Mi ŝatas ilin, sed ili ne estas nepre necesaj.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:06:33 Ngày 13 tháng 12 năm 2011
Mi volas vidi kiel vi esprimus en via denaska lingvo la distingojn por kiuj vi opinias necesaj viajn novajn sufiksojn.
Julieno (Xem thông tin cá nhân) 14:20:10 Ngày 14 tháng 12 năm 2011
sudanglo:Tamen, mi insistas Julien.France ekzistas, mi kredas, preterita kondicionalo kaj eble preterita tempo por la subjonktivo. Ekzemple :
Mi volas vidi kiel vi esprimus en via denaska lingvo la distingojn por kiuj vi opinias necesaj viajn novajn sufiksojn.
Je mangerais une pomme (Mi manĝus pomon)
J'aurais mangé une pomme (Mi manĝus pomon, sed ĵus aŭ antaŭ, aŭ laŭ mi "Mi manĝjus pomon")
Je serais en train de manger une pomme (Mi estus manĝanta pomon)
J'aurais été en train de manger une pomme (Mi estus manĝanta pomon, sed ĵus aŭ antaŭ, aŭ laŭ mi "Mi estjus manĝanta pomon")
Jen. Sed mi decidis ne plu uzi tiujn formojn.
Ĝis !
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 14:59:59 Ngày 14 tháng 12 năm 2011
Julieno:Kaj ili ĉiuj (krom mangerais) estas same kunmetitaj formoj kiel la uzo de participoj, kia ĝi estas en Esperanto.sudanglo:Tamen, mi insistas Julien.France ekzistas, mi kredas, preterita kondicionalo kaj eble preterita tempo por la subjonktivo. Ekzemple :
Mi volas vidi kiel vi esprimus en via denaska lingvo la distingojn por kiuj vi opinias necesaj viajn novajn sufiksojn.
Je mangerais une pomme (Mi manĝus pomon)
J'aurais mangé une pomme (Mi manĝus pomon, sed ĵus aŭ antaŭ, aŭ laŭ mi "Mi manĝjus pomon")
Je serais en train de manger une pomme (Mi estus manĝanta pomon)
J'aurais été en train de manger une pomme (Mi estus manĝanta pomon, sed ĵus aŭ antaŭ, aŭ laŭ mi "Mi estjus manĝanta pomon")
Jen. Sed mi decidis ne plu uzi tiujn formojn.
Ĝis !