Ĉu vi estas registrita ĉe Tvitero?
de Roman_Mutin, 2011-decembro-14
Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
qwertz (Montri la profilon) 2011-decembro-18 11:37:31
Chainy:Laŭ mi, Tvitero enhavus la plej aktualajn informaciojn oni trovus. Sed, certe, unue oni trovus plej valora tvitera pepkantarojn. Oni ankaŭ malsekvigus alian sekvulojn. Privata pepkantojn ankaŭ eble. Mi tre ŝatas minimala funkciokonzepto de Tvitero.
Laŭ mi, Twitter ŝajne havas sencon nur por famuloj kaj sportistoj por komunikiĝi kun ĵurnalistoj kaj fanoj.
dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-19 17:21:01
Chainy:Mi plene konsentas. Por mi la Tvitero ankaŭ ne havas sencon. Ĉar mi ne havas tiom da libera tempo, kiom mi bezonus, tial mi ne aliĝis eĉ al Facebook.miropiro:Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter).Tuj-tero? Kion tio signifu? Strange, mi neniam antaŭe aŭdis pri tiu varianto.
Kutime oni skribas 'Tvitero' aŭ simple 'Twitter'. Mi ankaŭ vidis kelkfoje 'Tŭitero'. Mi eble preferus unu el la unuaj du variantoj.
Rilate la temon de la fadeno, ne, mi ne registriĝis ĉe Twitter. Mi havas tute nenian kialon por tion fari, ĉar mi ne havas ion ajn por 'pepi' al amasoj da homoj tra la mondo. Mi simple uzas retmesaĝojn.
Laŭ mi, Twitter ŝajne havas sencon nur por famuloj kaj sportistoj por komunikiĝi kun ĵurnalistoj kaj fanoj.
neniomfarulo (Montri la profilon) 2011-decembro-19 19:46:41
Ni ne sukcesos supreniri #esperanto ĝis 'trending topic', ĉu ne? Almenaŭ en Hispanujo.
mschmitt (Montri la profilon) 2011-decembro-19 20:53:20
Roman_Mutin:SalutonĈu vere? Mi pensas ke nenie estas pli multe da homoj ol ĉe tvitero.
Ŝajnas ke estas pli malfacile serĉi samideanojn ĉe tvitero ĉar mankas grupoj kaj en tivetero ne estas multe da homoj.
Jen mi
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi aktive ekuzis Tvitero je la tago kiam flugo 1549 surakvigis sur la hudsono. En televido, ili ne vere sciis kio okazis en novjorko, sed kiam mi serĉis "hudson" je Tvitero, mi tuj trovis la fotojn kiujn ĉiu scias.
Mi eklernis esperanton tiam, kiam Guglo-Pluso http://plus.google.com unue aperis, tial mi tie havas multe da esperantistoj en miaj kontaktoj. Mi ne ŝategas Guglon (la firmon), sed mi trovis multe da esperantistoj tie.
Urho (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 10:20:05
- Esperanto
- #Esperanto
- #AgadoĈiutage
- #ideoPorEsperanto
- #EsperantoVivas
- #EsperantoLives
- #EsperantoGO
Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 10:29:04
Ĉu estas maniero uzi tion sistemon utile por esperanto? Ĉu ekzistas jam io efika?
Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 10:33:57
Ĉu tio ne estas ekzakte la malo de tio, kion faris Zamenhof elektante siajn radikojn?
Urho (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 10:42:35
Altebrilas:Mi havas konton, sed ne scias kion utilan fari per ĝi. Mi nur skribis kelkajn mesaĝojn, kiun neniu legis.Ĉu vi uzas kradvortojn?
Altebrilas:Ĉu estas maniero uzi tion sistemon utile por esperanto? Ĉu ekzistas jam io efika?Miaopinie, Tujtero estas tre rapida maniero informi pri eventoj, opiniojn ktp.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
akueck (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-10 18:26:09