לתוכן העניינים

Demando kontemplas aktivajn participojn

של starjelly, 17 בדצמבר 2011

הודעות: 5

שפה: Esperanto

starjelly (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 19:38:49

Ĉu "mi estas kantinta" la sama estas "mi estis kantinta"? Aŭ malsama?
Ĉu "mi estas kantonta" la sama estas "mi estos kantanta"? Aŭ malsama?

Bonvolus respondi en simpla Esperanto; mi estas komencanto.

GilHut (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 21:06:46

starjelly:Ĉu "mi estas kantinta" la sama estas "mi estis kantinta"? Aŭ malsama?
Ĉu "mi estas kantonta" la sama estas "mi estos kantanta"? Aŭ malsama?

Bonvolus respondi en simpla Esperanto; mi estas komencanto.
Jen tre interesa klarigo "in english":
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/08...
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/08...
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/09...
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/09...
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/09...

GilHut

tommjames (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 21:31:57

starjelly:Ĉu "mi estas kantinta" la sama estas "mi estis kantinta"? Aŭ malsama?
Ĉu "mi estas kantonta" la sama estas "mi estos kantanta"? Aŭ malsama?

Bonvolus respondi en simpla Esperanto; mi estas komencanto.
Ĉiuj estas malsamaj. Vi povas vidi la diferencojn per la respektivaj tradukoj:

Mi estas kantinta = I have sung
Mi estis kantinta = I had sung

Mi estas kantonta = I am going to sing
Mi estos kantanta = I will be singing

Eble helpos vin vidi la plenan liston de eblaĵoj:

Mi estis kantinta = I had sung
Mi estas kantinta = I have sung
Mi estos kantinta = I will have sung
Mi estus kantinta = I would have sung

Mi estis kantanta = I was singing
Mi estas kantanta = I am singing
Mi estos kantanta = I will be singing
Mi estus kantanta = I would be singing

Mi estis kantonta = I was going to sing
Mi estas kantonta = I am going to sing
Mi estos kantonta = I will be about to sing
Mi estus kantonta = I would be about to sing

starjelly (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2011, 04:25:18

Dankon! Tio multe helpas! Ĝi estas ĉiam konfuzanta pensi pri tio ĉi aferojn.

sudanglo (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2011, 11:33:28

Oni povas facile memori la signifojn de -ant -int -ont, pensante pri bildfilmo (cartoon).

En tiaj filmoj iu rolulo (character) kuras de sur altaĵo (ekzemple, klifo).

La konvencio estas ke tiu ne falas tuj, sed svebas (hovers) en la aero antaŭ ol fali.

En tiu momento li estas falonta (li tuj falos).

Tiam, ek-estas la falo kaj li estas falanta (li falas).

Kiam li alteriĝas (reaches the ground) li estas falinta (li falis).

לראש הדף