المشاركات: 14
لغة: Esperanto
zan (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 8:30:15 ص
Mi ofte uzas la frazeton ",ĉu ne?", sed mi ne scias ĝian precizan signifon.
"Ĉi tio estas via ĉapo, ĉu ne?"
"Hodiaŭ estas bela tago, ĉu ne?"
Dankon.
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 11:02:14 ص
'Hodiaŭ estas bela tago' estas nuda aserto. Vi ne indikas ke vi zorgas pri kion pensas alia(j).
Per aldono de 'ĉu ne' oni invitas konfirmon (aŭ malkonfirmon).
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 11:44:11 ص
zan (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 12:56:42 م
Ĉu la Esperanta "ĉu ne?" estas tute sama kiel en la angla "tag question"? Ĉu iel malsamas?
Ĉu ĝi havas la nuancon, ke parolanto atendas jeson de alparolato?
La japana lingvo havas similan dirmanieron ekz. "desho", kiu havas tian nuancon. Ĉu mi povas uzi "ĉu ne?" tute same kiel tian japanan dirmanieron?
Hispanio (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 1:01:47 م
zan:Ĉu la Esperanta "ĉu ne?" estas tute sama kiel en la angla "tag question"? Ĉu iel malsamas?Ekzemplo estas pli bona maniero por montri al vi tion.
Tiu konstruaĵo estas tre granda, ĉu ne?
That building is very huge, isn't it?
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 4:07:34 م
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/frazospecoj/m...
hebda999 (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 4:20:45 م
czyż nie = ĉu ne.
To twoja czapka, czyż nie? - Tiu estas via ĉapo, ĉu ne?
zan (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 11:42:25 م
Tjeri:EN PMEG, en la paragrafo "Tradiciaj esprimoj":Dankon pro via ligilo. Sed ĝi ne estas klarigo por "tag question"-ema "ĉu ne?".
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/frazospecoj/m...
hebda999:Multaj esperantaj esprimoj povas havi polan originon. En la pola lingvo estas precize la sama esprimo kaj same uzata kiel en esperanto:Dankon, sed mi ne komprenas la polan lingvon.
czyż nie = ĉu ne.
To twoja czapka, czyż nie? - Tiu estas via ĉapo, ĉu ne?
Mi deziras ekscii, kion signifas la "czyż nie".
1)Ĉu ĝi esprimas la atendon de parolanto, ke alparolato preskaŭ tutecerte respondos jese?
2)Aŭ ĉu ĝi estas konfirmo por certigi la ĉeffrazon, kiu estas simpla aserto de parolanto?
3)Aŭ ĉu ĝi estas demando, ĉu alparolato same pensas kiel parolanto aŭ ne?
En la unua kazo parolanto certas, ke alparolato tute same pensas kiel li. Eĉ ne necesas demandi, sed li demandas por komunikado al alparolato.
En la dua kazo la certeco estas malpli granda ol en la unua. Necesas respondo por konfirmi.
En la tria kazo parolanto tute ne havas la certecon, kiel respondos alparolato.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 11:46:44 م
nikko (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2012 1:39:28 م
Ekz. Vi amas min, ĉu jes?