Tin nhắn: 14
Nội dung: Esperanto
Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 20:01:45 Ngày 11 tháng 1 năm 2012
Mi scivolas kiel la Esperant-lingvo solvas la dornan problemon de la nedifinita gramatika nombro.
Vere, estis fundamenta problemo en lingvoj en kiuj la uzo de difinitaj gramatikaj nombroj (ĉefe la singularo kaj la pluralo) estas deviga: kiel fari tiam, kiam la nombro de la noma grupo ne estas difinita?
En multo da Eŭropaj lingvoj, la plural-markilo estas metata inter krampoj en tiaj kazoj. Mi supozas, ke tio veras ankaŭ Esperante. Do, ĉu la sekvanta frazo estas bon-farita?
"Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bona(j)n respondo(j)n."
Sed la precipa afero, kiun mi volas scii, estas ĉu la "(j)" estas prononcata tiukaze aŭ ne.
Dankon antaŭe por via helpo.
(Kaj, cetere, ne hezitu korekti mian mesaĝon se vi trovus eraron ene.)
erinja (Xem thông tin cá nhân) 20:07:04 Ngày 11 tháng 1 năm 2012
Oni kelkfoje vidas parentezan j. Ekzemple "Diru al mi via(j)n demando(j)n"
Sed prononce oni simple dirus la pluralan formon, kaj estus subkomprenite ke povus esti nur unu demando.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 22:58:14 Ngày 11 tháng 1 năm 2012
Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 15:40:13 Ngày 13 tháng 1 năm 2012
Apartan dankon al vi, N-true, via klarigo estas tre klara.
Mi supozas, ke tio estas simila kun difinita noma grupo (enkondukita de la artikolo "la"): "la unu aŭ pluraj demandoj...". Ĉu ne?
Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 14:31:25 Ngày 14 tháng 1 năm 2012
Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston. Ĉu ĝi estas sufiĉe bona? Neniu diris al mi, ke mia Esperanto estis malbona, sed ankaŭ neniu diris al mi la kontraŭon, do… Mi estus feliĉa se oni bonvolus diri sian opinion pri tio. ♪
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 14:41:54 Ngày 14 tháng 1 năm 2012
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 16:51:44 Ngày 14 tháng 1 năm 2012
Ilmen:Do, ĉu la sekvanta frazo estas bon-farita?Laŭ mi, via frazo estas perfekta. Mi dirus senhezite: "Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bonajn respondojn".
"Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bona(j)n respondo(j)n."
Amikece.
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 16:55:20 Ngày 14 tháng 1 năm 2012
Ilmen:Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston. Ĉu ĝi estas sufiĉe bona? Neniu diris al mi, ke mia Esperanto estis malbona, sed ankaŭ neniu diris al mi la kontraŭon, do… Mi estus feliĉa se oni bonvolus diri sian opinion pri tio.Mi ja ŝatus skribi kaj esprimi min tiel bone kiel vi.
Se tio diras ion al vi...
Denove amikece.
TatuLe (Xem thông tin cá nhân) 17:07:02 Ngày 14 tháng 1 năm 2012
Hyperboreus:(Nur la koloro f*kas miajn okulojn.)Hmm, mi apenaŭ rimarkas la koloran devion de la tekstoj de Ilmen, sed mi trovas ĝin iel agrableta. Eble mia komputilo pritraktas tekstokoloron alie ol via.
Ondo (Xem thông tin cá nhân) 10:06:47 Ngày 15 tháng 1 năm 2012
Ilmen:Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston.Mi rigardis nur viajn mesaĝojn en ĉi tiu diskuto. Vi skribas naturan, senartifikan Esperanton. Legante viajn mesaĝojn mi rimarkis nenion specialan, nur la aferon, pri kiu vi parolas. Tion mi konsideras unu kriterio de natura, senerara lingvaĵo – La sola afero, pri kiu mi ne estis tute certa, estis la signifo de "noma grupo".
La kialo de via demando estis komprenebla, ĉar multaj lernas la lingvon solaj, sen instruisto kaj sen kunparolantoj. Tial mankas eblo efike evoluigi sian lingvoscion per tujaj reagoj de la ĉirkaŭa mondo kaj formi al si opinion pri sia propra nivelo. Tian eblon oni bezonas por rapide progresi. Bone, daŭrigu sur via vojo!