Затворен
Max. 500 messages.
Поруке: 1165
Језик: 简体中文
manlajo (Погледати профил) 27. новембар 2014. 15.58.07
1. Ne valoranta atenton aŭ prizorgon pro sia malgraveco aŭ nedaŭreco:
輕浮: 因瑣細或短暫, 而不值得關注或在意
Mi ne volas perdi tempon por vanta babilado.
我不想浪費時間作無意義的閒聊.
De vantaj elspezoj malgrandiĝas riĉeco.
因虛浮的支出而使財富縮水.
Dum preĝado ne ripetadu vante.
祈禱時不要空泛地重複.
Pli bone ni ne vantigu la disputon.
最好我們不要使爭論失去重點.
2. Amanta posedi kaj montradi bagatelaĵojn, malmodesta:
虛榮: 喜愛擁有及展示微不足道之事物, 自誇
Ŝi estas vanta virino.
她是個虛榮的女人.
Vi sekvis vantaĵojn kaj mem vantiĝis.
你追求虛榮, 自身變成虛榮.
Mi konscias la vantecon de ĉiuj homaj fieroj.
我覺知一切人類的驕傲皆是虛榮.
manlajo (Погледати профил) 29. новембар 2014. 10.19.25
Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto per tiucela ilo:
以剃刀刮除皮膚上的毛髮
La patro razas sian barbon.
爸爸剃自己的鬍子.
Liaj haroj estas razitaj.
他的頭髮 (毛髮) 剃光了.
Frato forigis lipharojn per razado.
哥哥剃除了髭鬚.
Uzu elektran razilon, ĉar ĝi estas pli oportuna.
請用電動剃刀, 因為它比較好用.
Razisto raziston razas.
剃師剃剃師.
manlajo (Погледати профил) 29. новембар 2014. 10.19.26
Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto per tiucela ilo:
以剃刀刮除皮膚上的毛髮
La patro razas sian barbon.
爸爸剃自己的鬍子.
Liaj haroj estas razitaj.
他的頭髮 (毛髮) 剃光了.
Frato forigis lipharojn per razado.
哥哥剃除了髭鬚.
Uzu elektran razilon, ĉar ĝi estas pli oportuna.
請用電動剃刀, 因為它比較好用.
Razisto raziston razas.
剃師剃剃師.
manlajo (Погледати профил) 30. новембар 2014. 11.47.58
Ebleco, probableco de sukceso:
成功的可能, 或然
Mi donos al vi ankoraŭ unu ŝancon montri viajn kapablojn.
我再給你一次展現能力的機會.
Ni havas multe da ŝancoj por esti elektitaj.
我們有許多被選到的機會.
Tio estis ŝaca renkonto, mi eĉ ne sciis, ke li venis al nia urbo.
那是偶然相遇, 我甚至不知道他來了我們城市.
Mi estis bonŝanca, mi gajnis monon en loterio.
我運氣好, 得了樂透獎.
Tio estis senŝanca batalo.
那是毫無機會的戰役.
manlajo (Погледати профил) 30. новембар 2014. 11.49.24
1. Ideo, proponata kiel efektivigota:
提出如何實現的構想
Kiaj estas viaj projektoj por la somero?
你的暑期有什麼規畫?
Oni jam projektis la ekskurson.
有人已規畫了旅遊.
2. Plano, proponata por efektivigi tiun ideon:
提議實現該構想的計畫
Via organizo proponis interesan projekton.
你的組織提出了很有趣的計畫.
Ili prezentis kontraŭprojekton (oponanta projekto pri la sama temo).
他們提報了對立的方案 (關於相同主題的對立計畫).
3. Dosiero pri konstruota maŝino, domo kaj simile, entenanta ĉiujn necesajn klarigojn, desegnojn, procedojn de konstruado, kostojn kaj tiel plu:
包含有關將建造的機器, 房舍等之全部所需的說明, 製圖, 建造程序, 成本等的文件
Ni jam havas projekton de la domo, laŭ kiu oni konstruos ĝin.
我們已有該房舍的計畫書, 可以依此來建造它.
La nova stadiono jam estas projektita.
新的體育場已經規畫完成.
manlajo (Погледати профил) 02. децембар 2014. 14.47.38
1. Nepreciza sciigo, buŝe komunikata de unu persono al alia, aŭ reproduktata de gazeto al gazeto:
口口相傳或由雜誌之間複製的非精確傳聞
Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
好名聲龜步拖行, 惡名聲快速奔進.
Mi aŭdis, ke ŝi famas pri siaj bongustaj kukoj.
我聽說, 她出名於美味蛋糕.
Iu disfamigis malverajn informojn pri mi.
有人流傳關於我的不實信息.
2. Granda diskonateco de iu aŭ io:
某人或某事的大為出名
Li havas la famon de mensogulo.
他是出名的謊言家.
Li estas tre fama aktoro.
他是很出名的演員.
Tien venis ĉiuj famuloj.
所有名人都來了那裡.
Min famigis ĉi tiu filmo.
這部片子讓我出了名.
Ŝi poste iĝis mondfama verkisto.
她後來成了世界有名的作者.
Iuj preferas esti malbonfamaj ol senfamaj.
有些人寧要惡名, 而不甘無名.
manlajo (Погледати профил) 02. децембар 2014. 14.53.36
Perdo aŭ difekto, kiun oni volus ne vidi, ne suferi:
但願未看到或未承受的損失或損壞
Estas domaĝo, ke oni ŝtelis vian aŭton.
遺憾的是, 有人偷了我的車.
Post domaĝo venas saĝo.
遺憾之後變聰明.
Tio estas domaĝa afero.
那是一件遺憾的事.
Domaĝe, ke vi ne estis kun ni.
很遺憾, 你沒有跟我一起.
Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.
惜小錢者反而失去整個錢包.
Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
玩文字遊戲, 他連父親都不放過.
manlajo (Погледати профил) 05. децембар 2014. 14.27.33
1. Ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo kaj simile:
不發出說話, 叫喊, 呻吟之類的聲音
Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
要能雄辯, 也要能沉默.
Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
平靜得紋風不動.
Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
不怕會吠的狗, 要怕沉默的狗.
Subite fariĝis tre silente.
突然變得很安靜.
Ŝi estas tre silentema persono.
她是個沉默的人.
Nokte ĉio silentiĝas.
夜裡萬籟俱寂.
2. Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti:
不談某事, 不討論, 不處理
Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
不談偷竊的人, 即默認了偷竊.
El mia silentado ŝi konkludis, ke mi koleras.
從我的沉默, 她結論為我在生氣.
Li prisilentis sian amon.
他默不示愛.
Ĉu vi forsilentis la sekreton?
你棄守那個秘密了嗎?
3. Sin ne montri; ne plu efiki; ĉesi:
不顯露自己; 不再有效; 停止
Kie regas la forto, tie rajto silentas.
勢力壓制之處, 權利消聲匿跡.
manlajo (Погледати профил) 05. децембар 2014. 14.29.28
1. Ripetiĝo, pli malpli klara, de sono haltigita de surfaco, kiu resendas ĝin al la orelo:
聲音被表面擋住而再傳回耳朵的一個尚稱清晰的重複
Mi kriis, esperante, ke li respondos, sed nur eĥo respondis miajn kriojn.
我叫喊, 期望聽到他的回答, 但只有回音應了我的叫聲.
En miaj oreloj ankoraŭ eĥas ŝia rido.
我的耳裡仍回響著她的笑聲.
Grandega bruo eĥiĝis en la ĉirkaŭaĵo kaj tre timigis nin.
巨大的噪音回響在四周, 很讓我們害怕.
2. Ripetiĝo de diro, opinio, famo:
說法, 意見, 名聲的重複
Min atingis nur kelkaj eĥoj de la ĵusaj diskutoj.
剛才的討論只有若干回響傳到我這裡.
La impresoj pri la vojaĝo ankoraŭ resonas eĥe en niaj animoj.
旅行的印象仍回響在我們的心靈中.
Liaj vortoj estis diseĥitaj en la tuta lando.
他的話傳遍全國.
Plej multaj el tiuj kreitaj vortoj forflugis seneĥe en la neniaĵon.
那些被創出的詞大部分都毫無回響地飛開消失於無形.
Por kontroli, ĉu la kromliteroj de Esperanto bone prezentiĝas en koncerna tiparo, oni uzas testan frazon "eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde".
為了檢查世界語的特有字母在相關字體中是否表現正常, 通常使用測試片語 "eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde" [每周四回音改變].
manlajo (Погледати профил) 05. децембар 2014. 14.31.43
Tre mallonga, ne precize difinita daŭro de tempo:
很短, 非精確定義的時間延續
Dum unu momento al mi ŝajnis, ke mi vidas mian mortintan amikon.
片刻間我好像看到亡友.
Venas prudento post la ĝusta momento.
先見之明來在正確的時刻之後.
Edziĝo tro momenta estas longapenta.
急就的婚姻長期後悔.
Momente ĉio ruiniĝis kaj pereis.
頃刻間一切毀壞滅亡.
Ĉiumomente alvenis novaj gastoj.
隨時都有新客人來到.
Ni jam komencu nun prepariĝi por la vojaĝo, ĉar mi ne ŝatas ĉion fari lastmomente.
讓我們就開始為旅行作準備吧, 因為我不喜凡事拖到最後才做.
Ĉiuj malfeliĉoj estis sammomentaj.
所有的不幸都發生在同時.