לתוכן העניינים

Ĉu vi kredas je dio Perkūnas?

של Vilius, 20 בינואר 2012

הודעות: 109

שפה: Esperanto

Vilius (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 17:18:18

En alia fadeno jam longe daŭras diskuto pri dio de monoteismaj religijoj - Jaĥvo. Tamen, laŭ mi, estas maljuste diskriminacii aliajn diojn. Do, mi proponas priparoli alian alternativon - dion de malnova balta religio Perkūnas (aŭ Esperante - Tondro). Ĉu vi kredas je tiu dio? Kial?

flipe (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 17:59:16

Vilius:dio de monoteismaj religijoj - Jaĥvo
Jeĥovo ne estas unudia dio, ĝia laŭdo venas de plurdia religio el kanaananoj, kanaanana milita dio.

Kaj mi ankaŭ ne kredas je Perkunas, sed mi tute kredas je fulmoj kaj tondroj! ridego.gif

dobri (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 18:29:00

Laŭ mia opinio neniu dio ekzistas, nek Perkunas.

Vilius (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 19:18:42

dobri:Laŭ mia opinio neniu dio ekzistas, nek Perkunas.
Ĉu vi povas pruvi, ke Perkūnas ne ekzistas?

Vilius (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 19:31:39

flipe:Jeĥovo ne estas unudia dio, ĝia laŭdo venas de plurdia religio el kanaananoj, kanaanana milita dio.
Fakte, Jaĥovo entute neekzistas. Tiun amuzan rakonton pri "unu dio" verŝajne elpensis Laumė (unu de edzinoj de Perkūnas) por timigi malobeemajn infanojn.
flipe:Kaj mi ankaŭ ne kredas je Perkunas
Kial ne?

rusto (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 19:31:43

Vilius:
dobri:Laŭ mia opinio neniu dio ekzistas, nek Perkunas.
Ĉu vi povas pruvi, ke Perkūnas ne ekzistas?
Ĉu vi povas provi, ke Spider-Man ne ekzistas?

Chainy (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 19:35:12

Vilius:
dobri:Laŭ mia opinio neniu dio ekzistas, nek Perkunas.
Ĉu vi povas pruvi, ke Perkūnas ne ekzistas?
rideto.gif

Vilius (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 19:37:51

rusto:Ĉu vi povas provi, ke Spider-Man ne ekzistas?
Nu nu, vi ne komparu heroon de sia filmaĉo al mia Dio. Ni estu respektemaj al ĉies kredoj, bone?

darkweasel (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 19:52:09

Nun la eterna diskuto pri ekzisto aŭ neekzisto de dio ekfariĝas absurda.

Vilius (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2012, 19:54:43

flipe:Kaj mi ankaŭ ne kredas je Perkunas, sed mi tute kredas je fulmoj kaj tondroj! ridego.gif
Kaj via logiko estas strangega! Vi kredas je konsekvenco, sed ne kredas je kialo... Ĉu vi ne scias pri leĝo de kaŭzeco? Ĉiu okazo estas rezulto de ia alia okazo, kaj tiel senfine de la Unua Tondro (oni tion ofte erare nomas "Praeksplodo") ĝis la Lasta.

לראש הדף