Tartalom

Ĉu ekzistas filmojn en Esperanto?

lingvokapablo-tól, 2012. február 5.

Hozzászólások: 12

Nyelv: Esperanto

lingvokapablo (Profil megtekintése) 2012. február 5. 5:22:52

Ĉu ekzistas filmojn ke ne rilatas al lerni Esperanton (ekzemple, Mazi en Gondolando)?

mihxil (Profil megtekintése) 2012. február 5. 8:01:22

lingvokapablo:Ĉu ekzistas filmojn ke ne rilatas al lerni Esperanton (ekzemple, Mazi en Gondolando)?
Malmultaj. Ekzemple antaŭ kelkaj jaroj aperis Senmova kiu eĉ aspektis ne tro amatora.

mschmitt (Profil megtekintése) 2012. február 5. 9:30:08

Maebee (Profil megtekintése) 2012. február 5. 10:44:32

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2012. február 5. 10:54:12

miĥil:
lingvokapablo:Ĉu ekzistas filmojn ke ne rilatas al lerni Esperanton (ekzemple, Mazi en Gondolando)?
Malmultaj. Ekzemple antaŭ kelkaj jaroj aperis Senmova kiu eĉ aspektis ne tro amatora.
"Senmova" estas filmo en esperanta lingvo kun angla traduko (subtitolo).

Maebee (Profil megtekintése) 2012. február 5. 13:43:14

"Incubus" ankaŭ aspektas... interesa !

http://www.youtube.com/watch?v=AW7AuyIwN2A

KaraGu (Profil megtekintése) 2012. február 5. 14:54:19

Saluton!

Eble mi estas iom severa ;-} tamen mi havas opinion pri la komenciĝa demando.

Se mi demandas: "Ĉu ekzistas filmojn?" mi faris ERARON ĉar la vorto "filmoj" ja estas subjekto, kaj tiaj estaĵoj neniam portu la subulan veston "n".

Ĉar mi estas batema mi emas utiligi la eblecon identigi mian kontraŭulon per la "subula vesto". Tiel mi ne riskas, ke mia bato trafos min mem aŭ alian personon senkulpan.

Bedaŭrinde la akuzativo estas teda sed tre necesa eĉ se oni fakte devas analizi la frazon por identigi la subjekton aŭ eble la agantan ulon okulumo.gif

Iom pli malgrave estas kiun lingvon oni uzas en la filmo. Mi demandus: Ĉu troviĝas filmoj en kiuj oni parolas / uzas Esperanton? okulumo.gif

hebda999 (Profil megtekintése) 2012. február 5. 15:33:12

Bona filmo kostas multajn milionojn da dolaroj. Ĉar neniu riĉegulo subtenas esperanton permone, tial ekzistas nur malmultaj filmoj en tiu ĉi lingvo. Se vi volas filmon, kolektu monon kaj produktu ĝin.

mihxil (Profil megtekintése) 2012. február 5. 15:57:45

KaraGu:Bedaŭrinde la akuzativo estas tre necesa
Ŝajnas ke vi malpravas, ĉar malgraŭ la fuŝa uzo ja neniu miskomprenis la celitan signifon.

Vissza a tetejére