إلى المحتويات

Ĉu vi ofte aŭskultas esperanta retradio aŭ podkastoj?

من 0b5cur1ty, 6 فبراير، 2012

المشاركات: 11

لغة: Esperanto

0b5cur1ty (عرض الملف الشخصي) 6 فبراير، 2012 6:03:48 م

Ĉu vi ofte aŭskultas esperanta retradio aŭ podkastoj? Kiu?

Mi ofte aŭskultas Muzaiko.info kaj ankaŭ la podkasto Radio Verda. La malnova podkasto 'Ĉi tie nun' ankaŭ tre plaĉis al mi sed la aŭtoro bedaŭrinde ne plu faras ĝin.

ratkaptisto (عرض الملف الشخصي) 6 فبراير، 2012 6:45:06 م

Mi ofte aŭskultas "La Esperanta Retradio" de Anton Oberndörfer kaj proponas tiun por aŭdkompreno. Ci tie la ligilo:

http://members.aon.at/aldone/peranto/index.html

alonsososo (عرض الملف الشخصي) 6 فبراير، 2012 9:43:05 م

ratkaptisto:Mi ofte aŭskultas "La Esperanta Retradio" de Anton Oberndörfer kaj proponas tiun por aŭdkompreno. Ci tie la ligilo:

http://members.aon.at/aldone/peranto/index.html
Ankaŭ mi aŭskultas kaj ŝatas ĝin. Estas mallongaj interesaj artikoloj, bone parolata.

0b5cur1ty (عرض الملف الشخصي) 6 فبراير، 2012 10:29:39 م

Tiun mi ne konas... mi aŭskultos!

ratkaptisto (عرض الملف الشخصي) 7 فبراير، 2012 7:55:13 ص

0b5cur1ty:Tiun mi ne konas... mi aŭskultos!
Bonan plezuron!

mannyneira (عرض الملف الشخصي) 10 فبراير، 2012 4:06:56 م

Estas interesa ke vi demandus pri retradio kaj muzaiko.info, ĉar mi antaŭ nelonge trovis iom senpagan programaron Esperantan por mia poŝtelefono, inkluzive de programo el muzaiko.info por "Android" kiu estas nomita "Esperanto-radio".

Por legantoj kiuj ne uzas ĉi tiujn poŝtelefonojn, "Esperanto-radio" inluzivas la sekvantajn adresojn:

Kalinigrada E-radio: http://la-ondo.rpod.ru/
3ZZZ en Esperanto: http://melburno.org.au/3ZZZradio/
Krokoloko: http://www.krokoloko.cl/
Esperanta retradio: http://members.aon.at/aldone/retradio/
Pola Retradio: http://posterous.com/site/profile/retradio
Radio Havano Kubo: http://www.radiohc.cu/eo/
Radio Vatikana: http://www.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp
Radio Verda: http://radioverda.com/
Varsovia Vento: http://www.podkasto.net/
Verda Stacio: http://www.verdastacio.eu/eo/
Voĉoj el Japanio: http://vej.posterous.com/

Ne ĉiuj el tiuj estas veraj retradiaj kanaloj, multaj estas podkastoj, sed ili estas interesaj, kaj utilemaj por komencantoj (kiel mi) kiuj volas aŭdi Esperanton parolitan.

Sed se vi havas "Android" poŝtelefonon, estas aliaj utilemaj programoj Esperantaj en "Android Market". Jen listo: https://market.android.com/search?q=esperanto&...

Por aliaj anglaj parolantoj, la plej bona estas "Free Dict: Esperanto English" (BitKnights Ltd), vortaro Esperanta-angla kiun mi uzas ĉiame. Sed "Intense EO" ankaŭ estas interasa, kaj "Sontabulo de Mejzi" estas amuziga - kaj ambaŭ estas ankaŭ senpagaj.

Ĉu iu sciias ĉu estas vortaro kiun oni povas uzi kun "Android" programa librolegilo? Ekzemple, uzante "Cool Reader", oni povas tuŝi vortojn sur poŝtelefona bildekrano, kaj legi ĝiajn tradukojn en "ColorDict" vortaro - sed "ColorDict" ne havas Esperantan eldonon.

0b5cur1ty (عرض الملف الشخصي) 11 فبراير، 2012 2:49:37 م

Mi ankaŭ havas la 'Esperanto-radio' programaron en mia poŝtelefono. Ĝi estas bona kaj certa tre utila por lerni Esperanton.

richard63 (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2019 6:52:19 ص

Je mi havas kutumon auxskuli tiajn retsendajxojn

Metsis (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2019 3:39:27 م

Mi aŭskultas Kern.punkton kaj partoprenis la aŭskultantan vesperon kun Eva kaj Johannes dum la 104-a UK en Lahtio. Tie Eva kaj johannes rakontis pri sia programo, kiel oni teknike faras la elsendojn, kiel trovi temojn ktp.

Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2019 8:58:38 م

Mi kelkfoje aŭskultas la anarkiisman esperantistan elsendon de Radio Libertaire (io kiel liberema... Anarkiismlingve). Ili eĉ denuncis la 'faŝistojn' en Brazilo, estas amuza. Estas SAT...


(mi ja ne ŝatas la brazilan registaron, sed 'faŝisto' estas eble troa)

عودة للاعلى