Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-25 15:02:13

Miland:
unpensador:http://www.in6days.ie/References.htm
Mi prenis tute hazarde nur unu citon el ĉi tiu retejo:
"The Darwinian theory of descent has not a single fact to confirm it in the realm of nature. It is not the result of scientific research, but purely the product of imagination."—*Dr. Fleischman [Erlangen zoologist].
Tre interese! Ĉu la libro de Fleischman(n) aĉeteblas aŭ elŝuteblas anglalingve?
Mi havas plurajn librojn pri la temo, sed ni ne memoras kiun. Eble estas de la sia nepino Diana, kiu loĝas en Argentinio aŭ Méjiko. Kaj mi pensas que estas FleischmanN; mi iom legis en artikolo, ne en libro. Eble en Revuo "Sientific American" aŭ "The Star" de Johannesburg. Mi ne povas memori centojn da nomojn aŭ artikoloin, ankaŭ hodiaŭ ni havis multajn gapojn aŭ distrojn kaj mia fratino kaj mi iris fari la aĉetojn por la semajno ĉe Mercadona... eĉ la akrigisto estis ĉi tie
http://www.youtube.com/watch?v=_aT-8c7dtHU&fea...

Bonan sjeston: http://www.youtube.com/watch?v=lh3kPŜurFQ

Edu rideto.gif

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-25 18:26:35

bildo:Eblas, mi estas iom kredema, same ol aliaj homoj. Tamen mi ĉiam kontrolas min pro tio, kaj se ŝajnas al mi, ke mi kredas, mi tuj ĉesas kredi.
Do mi ĉesas kompreni vian takson pri teorio de evoluo.
Evidentas ke tiu teorio ne estas pruvita. Ĉu do vi ne kredas je la teorio?

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-25 18:30:44

miĥil:
Miland:Tre interese! Ĉu la libro de Fleischman(n) aĉeteblas aŭ elŝuteblas anglalingve?
Mi tre rekomendas legi ion pli modernan.
Jes, ĉar sciencaj libroj kontraŭ evoluismo lastatempe plu plimultiĝas.
Certe, s-ro Miland facile sukcesos trovi ion multe pli moderan.

La tempo nun laboras por ni kaj kontraŭ vi. Via epoko finiĝas, karaj materiistoj sal.gif

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-25 18:44:43

palaman:Do mi ĉesas kompreni vian takson pri teorio de evoluo.
Evidentas ke tiu teorio ne estas pruvita. Ĉu do vi ne kredas je la teorio?
Vi ne pravas. Teorio de evoluo estas tre bone pruvita. Mi bone komprenas ĝin. Do, mi ne kredas. Mi scias. Estas tute ne pruvita dogmo de kreismo.

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-25 19:10:18

bildo:Teorio de evoluo estas tre bone pruvita. Mi bone komprenas ĝin. Do, mi ne kredas. Mi scias.
Do vi estas biologiisto, ĉu ne?

Miland (Montri la profilon) 2012-februaro-25 19:10:38

miĥil:..vi konfuzas 'interesa' kun 'mi samopinias kun tiaj idiotaĵoj'.
Mi ne konsentas ke ili estas idiotaĵoj pro kaj tio, ke mi ne jam legis la libron de Fleischmann, kaj tio, ke mi estas simpatia al la ideo, ke Dio ebligis kaj gvidis la misteran ekaperon de homoj, la lastaj kiuj estas, ne nur bestoj, sed ankaŭ kreantoj de civilizacioj. La lasta fenomeno miaopinie estas parto de la signifo de la biblia diraĵo, ke Dio kreis l'homaron laŭ Sia "bildo" (Genezo 1:26-27).

Leginte kelkajn librojn fare de la nederlanda sanktulino Corrie Ten Boom (la retpaĝo legeblas en multaj lingvoj, rigardu la supran parton), mi eĉ pli fajfas pri ateismo!

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-25 20:28:02

palaman:La tempo nun laboras por ni kaj kontraŭ vi. Via epoko finiĝas, karaj materiistoj sal.gif
Ne, la lastatempa pliaktiviĝo de kreismanoj estas ne pli ol la konvulsioj de mortonto.

Ĉiuokaze, ke iu volas kredi pri dio, kaj volas kredi ke ĝi iel kunagis pri la ekesto de la specioj estas unu afero. Sed unpensadaro citas el retejoj kiuj nomiĝas 'en ses tagoj' ktp. Tio estas alia afero. Tio estas ridinda. Vi kaj Miland ankoraŭ pli malpli havis mian respekton, sed se vi elektas senkondiĉe la flankon de Unpensador pri lia tute komplete absurda frenezaĵo, tiam mi cedas, kaj mi devas eksupozi ke ankaŭ vi uloj estas nesaveblaj en via memelektita stulteco.

Kaj cetere. Nomu kelkajn sciencajn librojn (ne nur en la rusajn) modernajn. Vi eble trovus la aferojn de Michael Behe aŭ simile. Ili estas tute ne akceptataj de la scienca mondo. La kreismanoj usonaj jam ekkreis tute paralelan universon en kiu iliaj ideaĉoj povas kvazaŭ plu 'vivi'. Kaj Behe ne parolus pri ses tagoj.

Desmut (Montri la profilon) 2012-februaro-25 22:00:58

unpensador:Eble estas de la sia nepino Diana, kiu loĝas en Argentinio aŭ Méjiko.
Meksiko estas per ikso, do México, ne Méjico, ne fiaskigu la nomon.

Kiom granda diskuto, homoj...kiom da stultaĵoj kaj kiom da veroj...sed...vi jam devus esti konsciaj ke nek la ateistoj iĝos religiemuloj nek la religiemuloj eklasos siajn bibliojn. Estas kiel peti ŝarkon ne manĝu fiŝojn...estas kontraŭnature.

Teapot (Montri la profilon) 2012-februaro-26 02:08:00

Multaj pruvoj ekzistas por la teorio de evoluo. Ĝi venkis tiun debaton antaŭ jarcento.

Berkeley

TalkOrigins

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-26 03:32:24

Teapot:Multaj pruvoj ekzistas por la teorio de evoluo. Ĝi venkis tiun debaton antaŭ jarcento.
Antaŭ 100 jaroj tio ŝajnis iom simila al la vero. Sed nun la ŝerco jam havas tro longan barbon.

Reen al la supro