Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
de unpensador, 2012-februaro-07
Mesaĝoj: 821
Lingvo: Esperanto
Desit1 (Montri la profilon) 2012-februaro-29 04:24:07
AlfRoland:Ĉu suno cirkulas la teron aŭ inverse? Ĉu pravis Galileo aŭ la tiama eklezio?Ne, fakte ni pensas ke la suno ĉirkaŭiras je alia pli granda gravita forto, kiel pli granda suno aŭ eble nigra-truo.
Kio veras, estas ke la evoluo simple ne kontraŭdirendas, ĝi estas fakto kaj ĝi nin kontrolas de iom post iom, do, ĉu ni povus diri ke la evoluo estos iam la Dio de la homoj?
Ĝis! Ĉiam via, Goku!
mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-29 07:06:37
Paulinho:AlfRoland skribis:Teorio de relativeco nur diras ke senakcelaj movoj estas 'samaj'. Oni ne, ankaŭ ne laŭ teorio de relativico, povas diri ke la suno orbitas la teron, ĉar la tero klare ja akceliĝas ĉirkaŭ la suno.Ĉu suno cirkulas la teron aŭ inverse?Laŭ la teorio de la relativeco estas same. Nur la kalkuloj estas pli simplaj se oni prenas la sunon kiel centro.
Oni povus pli precize diri ke la suno kaj la tero orbitas ilian komunan centron de maso. Sed la suno estas tiom pli mashava ol ĉio alia en la sunsistemo ke en bona proksimumo oni povas diri ke ĝi simple estas la centro, kaj ne moviĝas.
Kompreneble la suno kune kun ĝiaj satelitoj ankaŭ orbitas en la galaksio. Tiu orbito tamen daŭras centojn da milionoj da jaroj, tiel ke la movo de la suno je multe pli malgrandaj temposkaloj ja konsidereblas senakcela, kaj do, se oni preferas kaj laŭ teorio de relativeco, 'senmova'. Sed verdire, kiel Desit1 rimarkis, eĉ tio do estas nur proksimumo.
Ĉiuokaze, parolante pri la suno kaj la tero, suncentrismo ja estas pli ol nur ia truko por simpligi la kalkulojn. Ĝi ankaŭ estas absolute pli vera ol tercentrismo.
Vi simple devas kiel la antaŭa papo konfesi ke Galileo pravis, kaj la katolika eklezio malpravis.
unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-29 08:54:45
http://t0.gstatic.com/images?q=tbn:ANd9GcS2lZpIY9K...
http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....
" [15] La perversa estas malmola esti korektita, kaj la nombro da malsaĝuloj estas senfina."
http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....
Edu

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-29 09:11:30
unpensador:Profesoro Edvino Conklin observis, " La probablecon de vivo originado de akcidento estas komparebla al la probableco de la Nelimigita vortaro gvidado de eksplodo al presanta butiko. " [87]Kial vi ne ĉesas tiun stultan citminadon? Kun ĉiu nova vi aspektas pli kiel idioto kiu ne povas memstare pensi aŭ argumenti.
Edwin Conklin mortis jam en 1952. Eĉ antaŭ la malkovro de la strukturo de DNA. Do ni povas facile konkludi ke li ne disponas la necesajn faktojn por fari tiun kalkulon entute. Cetere mi eĉ dubas ke li entute skribis ion tian. Sed ĉiuokaze komplete mankas ĉiu ajn kunteksto. Mi rekomendas ke vi almenaŭ unue legas la tutan libron/artikolon el kiu ĉi tiu 'cito' originas antaŭ ol vi citas ĝin. Vi tute certe ne faris. Vi simple kopias la stultaĵojn el kreismanaj retoj. Citi ion kion vi ne legis estas malhoneste.
Kaj eĉ se Conklin estis kreismano mem, kion mi dubas, ankoraŭ tio diras nenion. Ĉar la faktoj simple restas. Evoluado okazis, kaj klare okazis pro natura selekto. Ne plu eĉ ekzistas diskuto tie. (kaj cetere via cito eĉ ne temas pri tio!)
mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-29 10:40:23
miĥil: Citi ion kion vi ne legis estas malhoneste.Kaj kiel plian pruvon pri la fieco de via teamo mi povas diri ke mi ĵus devis ripari la vikipedio-paĝon pri Edward Conklin ĉar iu, sendube kreismano kiel vi, simple ŝutis la precize saman citon en la artikolon. Eĉ ne aldonis alian vorton, kuntekston, ligon aŭ alian referencon.
Vere, vi kaj viaj kunuloj aspektas kiel senesperaj infanoj, kiuj nur ankoraŭ alkroĉas pajlerojn kaj eĉ jam uzas vandalismon en vikipedio, kiel lastan 'defendon' de sia jam pli ol jarcenton ne plu tenebla 'vidpunkto'.
unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-29 11:04:48
http://www.youtube.com/watch?v=4uKQT-BKzwI
en la vilaĝo de mia geavoj, diris al mi aliaj infanoj, ke se onii metis longan haron de ĉevalo en akvo dum 15 tagoj, la haroj estiĝis serpento, sed mi faris la teston kaj vidis ke estis fraŭdo.
Fraŭdoj estas ege multaj, kiel tiu de la Evoluo kaj longa k.t.p...
http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....
http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....
http://www.sjcrothers.plasmaresources.com/Spanish....

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-februaro-29 11:04:51
miĥil:Eble estis Dio kiu faris tion!?miĥil: Citi ion kion vi ne legis estas malhoneste.Kaj kiel plian pruvon pri la fieco de via teamo mi povas diri ke mi ĵus devis ripari la vikipedio-paĝon pri Edward Conklin ĉar iu, sendube kreismano kiel vi, simple ŝutis la precize saman citon en la artikolon. Eĉ ne aldonis alian vorton, kuntekston, ligon aŭ alian referencon.
Vere, vi kaj viaj kunuloj aspektas kiel senesperaj infanoj, kiuj nur ankoraŭ alkroĉas pajlerojn kaj eĉ jam uzas vandalismon en vikipedio, kiel lastan 'defendon' de sia jam pli ol jarcenton ne plu tenebla 'vidpunkto'.
mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-29 12:31:37
unpensador: Fraŭdoj estas ege multaj, kiel tiu de la Evoluo kaj longa k.t.p...Vi prezentis ĝis nun en la fadeno precipe fraŭdajn citojn, kaj daŭre parolas pri vivkomenco (kvankam la temo estas evoluado), kaj tiam vi kulpigas sciencon pri fraŭdo. La ironio...
unpensador:http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....Kaj tiu ĉi ŝutado de nelegeblaj maŝintradukoj estas sufiĉe ĝena kaj senutila. Mi opinius ke tio ĉi estu kialo forbari vin. (Ĉu cetere via fadeno pri 'Nacionalsindikalista' pro tio jam estis forigita?).
Krome mi denove volas rimarkigi ke tio ĉi volas esti konversacio. Se vi alportas novajn 'faktojn' kaj oni reagas al tio, estas dece almenaŭ foje reagi al tiuj reagoj, kaj ne nur denove alŝutadi novan merdon. Vi nun ne nur aspektas komplete malprava, sed jam ankaŭ tutsimple malĝentila.
Paulinho (Montri la profilon) 2012-marto-03 14:57:29
Mia absurdo
Mi kredas je la vivo aminda,
Mi kredas dum mi estas feliĉa.
Por ami, la vivon, mi kredas,
Konvinkoj, decidoj sufiĉas.
Por ami familion, najbarojn
Ĉiam oni benzonas decidaĵon.
Concerne malamikoj, mi pensas,
Benzoni pli fortan kuraĝon.
De proksima, de stranga aŭ malamika
Gentoj plezure ni amu la vivon
De araboroj, de birdoj, insektoj
Neniam akcepteblu la divon.
Se estas facile: ni amu
Se malfacile, amu pli
Se estas neeble, oni amu freneze
Se nenion restas fari: Amu vi.
Ĉion al mi diras la scienculo, sed ne la scienco
Ĉion al mi diras ĉiu homo, arbo, aŭ besto.
En la vivo mi vidas solan sencon:
Ĝian senlacan defendon
Do ĝin amu ĉiuj ni.
mihxil (Montri la profilon) 2012-marto-03 20:06:22
Paulinho:Mi ie legis en tia fadeno ke akcepti dogmojn estas absurdo. Nature mi tute ne konsentas. Mi petas al ĉiuj permeson por diri la kialon....Kion signifas 'Concerne', 'araboroj', 'benzoni' kaj 'divo'? Malbona lingvaĵo ne vere helpas kompreni jam iom enigman poemon. Mi ekzemple ne vere sukcesis malkovri kio precize estas la dogmo. Ĉu ke oni amu ĉiam kaj ĉion?
Mia absurdo [.. vidu supre..].