إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

من unpensador, 7 فبراير، 2012

المشاركات: 821

لغة: Esperanto

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 1 أكتوبر، 2013 9:59:00 م

Duko:
Altebrilas:
Eĉ la nuntempa scienco estas speco de kredo.
Via aserto estas maljusta kaj sennecese insultas la grandan kaj gravan laboron kiun la sciencistoj faris. Kredo ne bezonas pruvon, sed vera scienco jes.
Eĉ eblas blasfemi pri ĝi...

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 1 أكتوبر، 2013 10:05:13 م

la grandan kaj gravan laboron kiun la sciencistoj faris
...kial farIS? Ĉu ili ne plu faras? De kiam? Ĉu pro tio, ke ili perdis sendependecon pro financaj problemoj?

vicentesales (عرض الملف الشخصي) 1 أكتوبر، 2013 10:29:56 م

Se Dio ekzistas, Li kreis la evolucion, ne la Biblion.

pdenisowski (عرض الملف الشخصي) 1 أكتوبر، 2013 11:07:37 م

efilzeo:Kredante je la evoluo ĉu ne estas necesa ke vi konsideras la genezon de la Biblio malveran?
Tute ne. Mi jam diris ke oni ne devus legi tiun rakonton laŭlitere, kaj multaj kredantoj (inklusive la katolika eklezio mem) samopinias pri tio. Mi kredas je evoluo, se mi ankaŭ firme kredas ke la universo kaj precipe la vivo ne hazade ekas.

Ekzemple : Se la unuaj astronaŭtoj sur la luno trovis simplan feran tondilon, neniu dirus ke tio estiĝis hazarde (eble fera meteorito trafis la lunsurfacon tiel ke tondilforma ferpeco derompiĝis) -- iu devis elfarigi tion. Eĉ miliardoj da kolizoj de feraj meteoritoj neniam elfariĝus simplan feran tondilon. Sed laŭ multaj nekredantoj, io multe pli komplika ol tondilo, t.e. la vivo sur la Tero, okazis "hazarde / senintence."

Ĉu vivaĵoj evoluis kun la tempopaso dum centmilionoj da jaroj? Jes, kaj tio science proveblas. Sed postuli ke la vivo komencis kiam fulmo trafis lageton de aminaj acidoj (aŭ simile) estas, laŭ mi, malpli "scienca" ol postuli la ekziston de inteligenta kreinto.

Amike,
Paul

(Estas ankaŭ menciinde ke la rakonto pri la kreado okupas nur du ĉapitroj (el kvindek) de la libro de Genezo, ne la tuta libro.)

mihxil (عرض الملف الشخصي) 2 أكتوبر، 2013 3:46:07 ص

pdenisowski:Sed laŭ multaj nekredantoj, io multe pli komplika ol tondilo, t.e. la vivo sur la Tero, okazis "hazarde / senintence."
La unua vivo certe estis sufiĉe simpla, kaj apenaŭ rekonebla kiel vivo.

Cetere evoluado tute ne temas pri tio, ĝi temas pri kiel estaĵoj ekekzistas poste. Kaj kiel Dio ankoraŭ rilatus al homoj se li nur iniciatis la komencon? Ĉar evoluado estas pli malpli laŭhazarda procezo li ne povis antaŭvidi ke inteligentaj estaĵoj kiuj kredus je li aŭ adorus lin iam ajn entute fariĝus. Kaj tio efektive kostis pli ol 4 miliardojn da jaroj, kaj sambone povintus ne okazi entute. Tiun fakton laŭ mi akceptendas, alikaze oni ne povas teni ke oni 'akceptas la teorion de evoluado'.

Do, mi ripetas mian nekomprenon. Kiel tia aserto ke Dio nepre estu ĉe la komenco (kio tute ne ŝajnas al mi vera), iel ajn rilatas al la Dio de la religioj? La Dio de la biblio kaj la kristanoj okupiĝas pri homoj, kaj eĉ parolas pri peko, pri postvivo kaj tiajn aferojn plu. Mi simple ne vidas la rilaton. Kial vi ne diras ion pri tio?

pdenisowski:Sed postuli ke la vivo komencis kiam fulmo trafis lageton de aminaj acidoj (aŭ simile) estas, laŭ mi, malpli "scienca" ol postuli la ekziston de inteligenta kreinto.
De kiu venus inteligenta kreinto? Ke simplega reproduktema molekuleto per si mem ekekzistus estas el vi problemego, sed ke inteligentega ĉionpova estulo per si mem ekzistus ne bezonas eĉ klarigeton? La malkongruo estas tre ega. Mi preferus akcepti ke tia molekuleto probable ja povus iel (nesciate ankoraŭ aŭ eble por ĉiam kiel precize) eble kun iom da bonŝanco spontanee kunfandiĝi, ĉar la spontenea ekzisto de Dio ŝajnus al mi senfine pli malprobabla, ĉar li certe estus senfine pli komplika ol iom da simpla ĥemio. Mi vidas nenion ajn sciencan en postulo de iu superpovulo kiu povintus fari ĉion ajn. Tio estas la malo de scienco.

Duko (عرض الملف الشخصي) 2 أكتوبر، 2013 8:28:55 ص

Altebrilas:
la grandan kaj gravan laboron kiun la sciencistoj faris
...kial farIS? Ĉu ili ne plu faras? De kiam? Ĉu pro tio, ke ili perdis sendependecon pro financaj problemoj?
Scienco ne estas speco de kredo, diri tion faras maljustan kaj insultantan malveron. Mi nur pensis ke vi eble ne sciis ke tio insultas sciencistojn,
sed nur ŝajnas al mi ke vi ja malamas ilin, do la insultado ne surprizas.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 2 أكتوبر، 2013 5:24:46 م

Duko:Scienco ne estas speco de kredo
Jes, scienco ne estas kredo, ĝi estas metodo. Sed ja eblas ekzemple diri ke oni 'kredas' je la teorio de evoluado. Aŭ eĉ ke scienco kredas je tiu teorio. Iom dependas de la interpreto de la vorto 'kredi'. 'kredi' ja simple povus signifi 'pensi ion vera', kaj ne nepre inkluzivus ion pri la metodo akiri tiun penson. Ja ankaŭ eblas 'kredi' ion komplete sen racia bazigo, kaj tio nepre ne estas scienca, sed tio ne forprenas ke ankaŭ eblus (laŭ certa signifo de tiu vorto) kredi ion kun kaj pro tia bazigo.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 4 أكتوبر، 2013 8:09:51 م

Duko:
Altebrilas:
la grandan kaj gravan laboron kiun la sciencistoj faris
...kial farIS? Ĉu ili ne plu faras? De kiam? Ĉu pro tio, ke ili perdis sendependecon pro financaj problemoj?
Scienco ne estas speco de kredo, diri tion faras maljustan kaj insultantan malveron. Mi nur pensis ke vi eble ne sciis ke tio insultas sciencistojn,
sed nur ŝajnas al mi ke vi ja malamas ilin, do la insultado ne surprizas.
Scienco postulas objektiveco, kaj nocioj kiel maljusto, insultoj aŭ malamo estas emociaj kaj subjektivaj.

Mi kredas pri la valoro de la metodo de Kartezio (Descartes), kiu sisteme dubis pri ĉio, eĉ pri sia propra ekzisto. Mi ne taksas sciencon honesta nek rigora kiam ĝi preteratentas problemojn, kiujn ĝi ne kapablas solvi (ekz. paranormaleco), kiam ĝi surmetas la ŝarĝon de la pruvo nur sur tiujn, kiuj kontestas la oficialan version, aŭ kiam ĝi pretendas doni fidelan bildon de la realo en epoko kie la esperimentoj estas multekostaj, kaj dependas de tiuj, kiuj financas ilin.

Fakte, mi ne kritikas sciencon nek sciencistojn - ĉar multaj el ili konscias pri tiuj problemoj - , sed la bildon kiun la medioj donas pri ili kaj kiu similigas ĝin al religia dogmo.

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 5 أكتوبر، 2013 1:06:44 م

Kiu donos al ni la grandan veron, la veron kiu klarigas la aro de la persona kaj socia vivoj?

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 6 أكتوبر، 2013 12:21:04 م

Neniu. Ĉiu devas klopodi por akiri mem pecetojn el ĝi. Eble saĝulo povas helpi vin pri tio, sed malfidu tiujn ulojn, kiuj tro avidas pri mono aŭ povo...

عودة للاعلى