Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 12:50:49

mihxil:Mi ne komprenas kiel homoj povas diri ke ili plene akceptas evoluadon kaj dume pensas ke Dio havas rolon en tio. La tuta esenco de evoluado estas ke ĝi estas nestirata kaj neplanata, kaj ke homoj estas nur hazarde ĉi-tempe kaj ĉi-forme ĉi-tie. Kiel vi harmoniigas ĉi tiun malakordon al vi mem?
Tute ne. La esenco de evoluado estas ke vivantaĵoj (specioj, ne individuoj) ŝanĝas kun la tempopasado.

Vi ja rajtas opinii ke evoluado estas "nestirata", "neplanta", aŭ "hazarda", sed tio estas via (ne science pruvebla) opinio.

La opinio ke io tiel kompleksa kiel homoj iĝis "hazarde" kaj ke precipe en stabila ĉirkaŭaĵo kiu konvenas ilia evoluado estas, miaopinie, science neverŝajnega.

Ekzemple : Se la unuaj astronaŭtoj sur la luno trovis simplan feran tondilon, neniu dirus ke tio okazis hazarde (eble fera meteorito trafis la lunsurfacon tiel ke tondilo-forma ferpeco derompiĝis) -- iu devis elfarigi tion. Eĉ miliardoj da kolizoj de feraj meteoritoj ne elfariĝus simplan feran tondilon. Sed laŭ multaj intelektuloj, io multe pli komplika ol tondilo, t.e. la vivo sur la Tero kaj la evoluado de homoj, okazis "hazarde / senintence."

Ĉu vivaĵoj evoluis kun la tempopaso dum centmilionoj da jaroj? Jes, kaj tio science proveblas. Sed pretendi ke la vivo komencis kiam fulmo trafis lageton de aminaj acidoj (aŭ simile) estas malpli "scienca" ol postuli la ekziston de inteligenta kreinto.

Amike,
Paul

Sunjo (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 14:08:11

@pdenisowski: ĉu vi jam legis la respondon de mihxil al via tre simila afiŝo kiu troveblas je paĝo 24 de tiu ĉi fadeno?

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 15:16:45

pdenisowski:

Ekzemple : Se la unuaj astronaŭtoj sur la luno trovis simplan feran tondilon, neniu dirus ke tio okazis hazarde (eble fera meteorito trafis la lunsurfacon tiel ke tondilo-forma ferpeco derompiĝis) -- iu devis elfarigi tion. Eĉ miliardoj da kolizoj de feraj meteoritoj ne elfariĝus simplan feran tondilon. Sed laŭ multaj intelektuloj, io multe pli komplika ol tondilo, t.e. la vivo sur la Tero kaj la evoluado de homoj, okazis "hazarde / senintence."
Malverŝajne kolizioj de meteoritoj povas krei tranĉilon simila al tiu, al kiu ni kutimas. Sed post miliardoj da jaroj, povas esti ekter-teranoj kiuj, post evoluado, kapablas krei iloj por fortranci partojn de iuj aferoj. Vidu la mirindan rondan fifinon de "tranĉi", kiun mi trovis en la lernu vortaro:
tondi (tond·i)
fortranĉi el io per tondilo
Tondilo estas iu ajn ilo por fortranĉi el io per gi mem. Tio lasas vastan elekton pri la formo, aspekto kaj mekanismo de la ilo...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 16:30:36

Eble mi ne klare esprimis miajn pensojn. Ĉiuokaze pdenisowski miskomprenis kion mi celis. Mi tute ne skribis ke ĉiuj kredantoj diskriminacias sed bedaŭrinde en la usona ĉiutaga politiko estas unu religia ideologio uzata laŭtvoĉe en publikaj diskutoj: protestanta evangeliismo. Jes, katolikaj ekleziistaj oficialuloj ankaŭ publike parolas sed oni ne priatenatas ilin multe kaj ili ne ŝajnas havi tre fortan povon. Sed kiam oni ĉe ni kontraŭas iun leĝon pro religiaj kialoj revenas al la protestanta evangeliisma tipo estrata de homoj kiel Billy Graham, Jerry Falwell, ktp. En aliaj landoj estas certe aliaj religioj aŭ ties sektoj kiuj povon havas, ekz. en ŝiitaj, suniaj kaj alavitaj sektoj. Je mia ega ĉagreno mi eĉ legis pri budhanoj kiuj mortigis kuncivitanojn en Mianmaro. Kiel budhano mi malfacile komprenas tion krom eble ke tiuj mortigintoj timis la povon de la islamanoj kaj en kazoo de islama povo ke la islamanoj devigus ĉiun sekvi Muhameton.

mihxil (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 18:50:30

pdenisowski:Tute ne. La esenco de evoluado estas ke vivantaĵoj (specioj, ne individuoj) ŝanĝas kun la tempopasado.
Tio estas la seka signifo de la vorto, sed mi kompreneble celis la teorion de evoluado.

pdenisowski:Vi ja rajtas opinii ke evoluado estas "nestirata", "neplanta", aŭ "hazarda", sed tio estas via (ne science pruvebla) opinio.
Ne, tio estas kion diras la teorio de evoluado. La teorio proponas mekanismon, nome naturan selektadon (aŭ foje nenaturan, sed almenaŭ selektadon), kaj tio estas nun akceptata. Akcepti la teorion de evoluado signifas ankaŭ akcepti tiun sciencan fakton. Ĝi ne estas nur 'opinio', ĝi estas parto de la vaste subtenata teorio (tio estas scienca kadro) de evoluado.

codesito (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 20:43:24

pdenisowski:
codesito:La problemo de religiuloj estas ke ili tute ne serĉas la veron, male al sciencistoj, ĉar ili jam decidis kio estas la vero.
Vi parolas pri "vero" sed mem diras malveraĵojn. Estas multaj sciencistoj (kaj kuracistoj, kaj inĝenieroj ... kiel mi) kiuj ankaŭ estas kredantoj. Mi serĉas kaj sciencan kaj religian veron.

codesito:Kaj se oni donus al religiuloj povon, ili detruus la homojn kiuj opinias malsame
Pardonu, sed ŝajnas al mi ke vi estas la maltoleremulo. Mi kore bondeziras ĉiujn, inklusive nekredantojn. Sed iu volus "detrui" aŭ ataki nekredantojn kaj alipensulojn ĝenerale, mi fortege kontraŭstarus tion. Vivu kaj lasu vivi.

codesito:
Tio ja faras religion malsama de scienco, mi dirus ke:
Scienco=serĉo de la vero.
Religio=senfina propagando de malveraĵoj.
Kion, specife, vi havas kontraŭ religio kaj kiel la kredo de viaj kunhomoj difektas vian vivon? Se ni volas diskuti "science", oni devas doni klarajn ekzemplojn, ĉu?

Amike,
Paul
Laŭ vi estas Religia vero kaj scienca vero. Mi supozas ke la papo kaj la kardenaloj estas la reprezentantoj de la dia religia vero en la mondo, ni do devas alte respekti kaj ŝati tiujn diajn verulojn. Dum la sciencistoj reprezentas la alian veron.
Do, ĉu laŭ vi, ni havas du verojn por ĉio? Ekz. Du veroj pri la evoluo, la religia kaj la scienca, ktp?

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 21:54:35

codesito:

Do, ĉu laŭ vi, ni havas du verojn por ĉio? Ekz. Du veroj pri la evoluo, la religia kaj la scienca, ktp?
Mi scias, ke kutime oni malŝategas tiajn demandojn, sed kiel vi difinas "vero"-n?

Alikaze estas malfacile respondi ĉu estas unu aŭ pluraj da.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 23:29:28

mihxil:
pdenisowski:Vi ja rajtas opinii ke evoluado estas "nestirata", "neplanta", aŭ "hazarda", sed tio estas via (ne science pruvebla) opinio.
Ne, tio estas kion diras la teorio de evoluado. La teorio proponas mekanismon, nome naturan selektadon (aŭ foje nenaturan, sed almenaŭ selektadon), kaj tio estas nun akceptata. Akcepti la teorion de evoluado signifas ankaŭ akcepti tiun sciencan fakton. Ĝi ne estas nur 'opinio', ĝi estas parto de la vaste subtenata teorio (tio estas scienca kadro) de evoluado.
Nenatura selektado ... hmmm ....

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-oktobro-12 02:02:21

Altebrilas:
codesito:Do, ĉu laŭ vi, ni havas du verojn por ĉio? Ekz. Du veroj pri la evoluo, la religia kaj la scienca, ktp?
Mi scias, ke kutime oni malŝategas tiajn demandojn, sed kiel vi difinas "vero"-n?

Alikaze estas malfacile respondi ĉu estas unu aŭ pluraj da.
"Kio estas la vero?" (Johano 18:38 - Pilato al Jesuo) ridulo.gif

codesito (Montri la profilon) 2013-oktobro-12 04:42:25

pdenisowski:
Altebrilas:
codesito:Do, ĉu laŭ vi, ni havas du verojn por ĉio? Ekz. Du veroj pri la evoluo, la religia kaj la scienca, ktp?
Mi scias, ke kutime oni malŝategas tiajn demandojn, sed kiel vi difinas "vero"-n?

Alikaze estas malfacile respondi ĉu estas unu aŭ pluraj da.
"Kio estas la vero?" (Johano 18:38 - Pilato al Jesuo) ridulo.gif
Laŭ katolikoj la vero estas la katolika katekismo, ne ja la evangelioj, ĉu ne estas tiel?

Reen al la supro