Закрыта
Макс. 500 сообщений.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
от unpensador, 7 февраля 2012 г.
Сообщений: 821
Язык: Esperanto
mihxil (Показать профиль) 7 февраля 2012 г., 21:57:54
darkweasel:, kiu teorio estas "ĝusta", kaj eble iam estos pli bona teorio ol la evolua.Tio estas tre malverŝajna. Tio estas kiel aserti ke eble ni eraris, kaj eble iam estos teorio en kiu pomoj ne falas teren.
Evoluo certe okazis. Oni ankoraŭ iomete interkvereletas pri la precizaj detaloj de kiel precize funkciis, kaj laŭ kiuj vojoj ĉiuj specioj ekeistis. Sed ke ĝi okazis estas certa. Ankaŭ estas certa ke funkciis per natura selekto. Oni povos ankoraŭ modifi la teorion de evoluado je detaloj, sed oni neniam anstataŭigos.
darkweasel (Показать профиль) 7 февраля 2012 г., 22:36:51
miĥil:Bone. Mi nur volis montri, ke akcepto de sciencaj teorioj ne estas "kredo", ĉar sciencaj teorioj ĉiam ŝanĝiĝas kaj pliboniĝas.darkweasel:, kiu teorio estas "ĝusta", kaj eble iam estos pli bona teorio ol la evolua.Tio estas tre malverŝajna. Tio estas kiel aserti ke eble ni eraris, kaj eble iam estos teorio en kiu pomoj ne falas teren.
Evoluo certe okazis. Oni ankoraŭ iomete interkvereletas pri la precizaj detaloj de kiel precize funkciis, kaj laŭ kiuj vojoj ĉiuj specioj ekeistis. Sed ke ĝi okazis estas certa. Ankaŭ estas certa ke funkciis per natura selekto. Oni povos ankoraŭ modifi la teorion de evoluado je detaloj, sed oni neniam anstataŭigos.
mihxil (Показать профиль) 7 февраля 2012 г., 22:47:47
darkweasel:Bone. Mi nur volis montri, ke akcepto de sciencaj teorioj ne estas "kredo", ĉar sciencaj teorioj ĉiam ŝanĝiĝas kaj pliboniĝas.Bone, ni samopinias. Nur mi eble volus ankoraŭ aldoni ke la vorto 'kredo' uzeblas diversmaniere. Ankaŭ eblas 'kredi' kun kialo, pro tio ke ekzistas vasta evidentaĵaro. Sciencaj teorioj ne estas kredo, sed oni ja povas 'kredi' ke ili estas ĝustaj. Alivorte, laŭ certa, ekzistanta signifo de la vorto, 'kredi' ne estas nepre 'blinda'. Ĝi povus pli neŭtrale signifi 'pensi vera'. Kaj laŭ tiu intepreto mi senhezite dirus ke mi ja kredas je tiuj 'stultaj' teoroj.
Desmut (Показать профиль) 7 февраля 2012 г., 23:15:40
darkweasel:Bone. Mi nur volis montri, ke akcepto de sciencaj teorioj ne estas "kredo", ĉar sciencaj teorioj ĉiam ŝanĝiĝas kaj pliboniĝas.Aldone, scienco ne montras "kredon", sed montras "scion".
Miĥil:Kaj laŭ tiu intepreto mi senhezite dirus ke mi ja kredas je tiuj 'stultaj' teoroj.Ĉu vi rimarkas ke @unpensador ne vizitas tiun ĉi enketon? Li estas la sola kiu kuraĝas nomi sciencon kiel "stultan teoriaron".
bildo (Показать профиль) 8 февраля 2012 г., 4:55:53
unpensador:Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."Ĉu vi kredas je stulta unpensador?
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
bildo (Показать профиль) 8 февраля 2012 г., 5:16:08
darkweasel:Jes, sciencaj teorioj ne estas dogmoj, tiel ili ne bezonas kredon.
Bone. Mi nur volis montri, ke akcepto de sciencaj teorioj ne estas "kredo", ĉar sciencaj teorioj ĉiam ŝanĝiĝas kaj pliboniĝas.
bildo (Показать профиль) 8 февраля 2012 г., 5:39:40
antoniomoya (Показать профиль) 8 февраля 2012 г., 6:48:42
-energio/materio (senviva)
-vivo (vegetala kaj besta)
-menso (besta kaj homa)
-personeco (homa)
La demando estas: Ĉu la homa personeco devenas, tra evoluado, el la senviva materio?
Ĉu la vivo devenas el la senviva energio?
Ĉu la menso (la kapablo pensi kaj lerni) devenas el la senviva materio?
Ĉu tiuj kvar realaĵoj ne estas ege malsimilaj inter ili, por deveni unu el la alia?
Amike.
unpensador (Показать профиль) 8 февраля 2012 г., 7:13:09
Desmut:Bonvolu perdoni mian malfruon je la resp0ondo, sed mi estis je la lasta fino de semajno en Kongreseto de Esperanto en Motril, kaj poste skribis al kelkaj esperantistoj precipe al la Estro kaj ankaŭ al aliaj kolegoj kakvanto de aĵoj! Eĉ mia filino María ĵus alvenis por helpi min je la hejmaj taskoj post lasi ŝian filon en la skola (ŝia filo estas mia nepo) kaj estas esperanta min por iomete paroli.darkweasel:Bone. Mi nur volis montri, ke akcepto de sciencaj teorioj ne estas "kredo", ĉar sciencaj teorioj ĉiam ŝanĝiĝas kaj pliboniĝas.Aldone, scienco ne montras "kredon", sed montras "scion".
Miĥil:Kaj laŭ tiu intepreto mi senhezite dirus ke mi ja kredas je tiuj 'stultaj' teoroj.Ĉu vi rimarkas ke @unpensador ne vizitas tiun ĉi enketon? Li estas la sola kiu kuraĝas nomi sciencon kiel "stultan teoriaron".
http://3.bp.blogspot.com/-gFAgdKisLOc/Ty7DoossXmI/...
Ĉi tie mi estas maldekstre en griz-kaŝtana vestoj kaj ĉapo kaj dekstre estas la estro. Mi ne havas pli da tempo nun!
Ĝis poste (3 aŭ 4 horoj.
Ne! almanaŭ mi kaj mia bela filino ne devenas de la mono!
http://www.google.es/search?q=Mono+im%C3%A1genes&a...
http://andaluciaesperanto.blogspot.com/
mihxil (Показать профиль) 8 февраля 2012 г., 7:20:40
bildo: entute ĉio en la mondo evoluas.Probable temu pri evoluado de vivaĵoj (unu el la eblaj respondoj almenaŭ parolas pri Darwin). Ni almenaŭ evitu ĵeti ĉion je unu stakon. Jes, eble steloj 'evoluas', sed tio neniel kompareblas kun la evoluado de specioj pere de natura selekto. Kaj tiun teorion oni ne sufiĉe aprezas ekasertante ke ekzistus ia filozofia principo ke 'ĉio evoluas'.Tiu principo estas dubebla, kaj ĝi ne estas la fono de la teorio de Darwin.
Eble unpensador ankaŭ volas konfuzi ĉiuJn stultaJn teorioJn kiuj iel ligeblas kun 'evoluado', sed mi pensas ke tio estas evitinda afero. Ĉiu teorio je ĉiu diversa kampo devas esti konsiderata aparte.
Ekz. evidentiĝis ke la universo 'evoluas', sed tio ne estis apriore klara. Ankoraŭ ĝis en la sesdekaj jaroj la teorio de 'neŝanĝebla stato' estis estiminda alternativo por la teorio de la praeksplodo.
bildo:ke nur stulta kredo de kredantoj ne evoluasJen, vi jam eĉ mem donas kontraŭekzemplon.
antoniamoya:Estas fakto ke en ĉi tiu universo ni trovas:Via bildo de la universo estas ekstreme simpla kaj multeflanke kritikebla. Ekz. tera vivo ne estas 'vegetala' kaj 'besta'. Tio estas arkaika vidpunkto kiun neniu seriozulo asertis jam jardekojn. Ekz. pli ĝuste jam estus:
-energio/materio (senviva)
-vivo (vegetala kaj besta)
-menso (besta kaj homa)
-personeco (homa)
- vivo (bakterioj, arĥioj, eŭkariotoj)
kaj en tio viaj 'vetegaloj' kaj 'bestoj' ambaŭ estas parto de eŭkariotoj (kune kun diversaj aliaj vivaĵgrupoj).
Aldone ankaŭ ekzistas duonvivaĵoj kiel virusoj, kiuj tute ne trovas lokon en via skemo.
Alia afero estas tiu aparta mencio de 'personeco', kiu estus nur homa. Kial tiel estus? Estas laŭ mi ekz. klare ke ankaŭ hundo havas 'personecon'.
Do, laŭ mi via tuta resumo de la universo estas tute tro simpla, evidente tro misinformatita, kaj konklude do senvalora.
antoniamoya:Ĉu la homa personeco devenas, tra evoluado, el la senviva materio?Jes, jes, jes kaj ne.
Ĉu la vivo devenas el la senviva energio?
Ĉu la menso (la kapablo pensi kaj lerni) devenas el la senviva materio?
Ĉu tiuj kvar realaĵoj ne estas ege malsimilaj inter ili, por deveni unu el la alia?