본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

글쓴이: unpensador, 2012년 2월 7일

글: 821

언어: Esperanto

pdenisowski (프로필 보기) 2013년 10월 13일 오후 11:45:32

codesito - 2013-10-12 14:47:28:Mi tute ne insultis aŭ kritikis iun ajn.
codesito - 2013-10-13 19:11:07:La religiuloj ŝatas meti siajn nazojn ĉie ajn, en la evoluado, en la scienco, en la privata vivo de la ateistoj, ktp.
Hmmmm .... eble la difinoj de "insulti" kaj "kritiki" ŝanĝiĝis ...

pdenisowski (프로필 보기) 2013년 10월 13일 오후 11:54:18

Altebrilas:Verŝajne Jesuo ne uzis la vorton "vero" kiel la matematikistoj aŭ logikistoj, sed en alia signifo, rilata al la Rivelado.

Do malfacilas debati inter kredantoj kaj ateistoj aŭ sciencemuloj pri tiu koncepto - uzante vorton kiuj signifas io malsama por ili.
Dankon - mi tute konsentas kun vi.

Altebrilas:
Ĉu vi havas ankaŭ la greka versio de la verso #37? (tiu kiun mi sajne mis-citis)?
Oni povas uzi tiun paĝaron por kompari tradukojn, la grekan kaj esperantan (!) inklusive.

Notu ke en la greka, Jesuo uzas la difina artikolo kun la vorto "vero"

ἵνα μαρτυρήσω τῇ ἀληθείᾳ· πᾶς ὁ ὢν ἐκ τῆς ἀληθείας

sed Pilato uzas ĝin sin la artikolo.

Τί ἐστιν ἀλήθεια

tio estas grava diferenco en la greka.

Altebrilas:Pri la esperanta biblio, mi vidis la nomon de Z. sur la frontpaĝo, kaj neniun nomon sur tiu de la Nova Testamento. Mi do supozis, ke la aŭtoro estis la sama.
Oni ofte pensas tiel. Zamenhof estis judo kaj tial (verŝajne) ne tradukis tion kion kristanoj nomas la "malnovan testamenton"

Amike,
Paul

mihxil (프로필 보기) 2013년 10월 14일 오전 5:36:50

Paulinho:La teorio de evoluado kiel scienca teorio, estas la rezulto de observo kaj kalkulado. Religio kiel humaniĝanta sperto estas rezulto de la homa kapablo por esti dankema kaj ĝojema. Estas klare ke iliaj rezultoj devas esti malsamaj ....
La rezultoj povas esti malsamaj, sed ne kontraŭdiraj. Homoj ne povas esti samtempe ekekzistintaj pere de natura selekto kaj pere de Dio. Tiuj du aferoj estas interkontraŭdiraj, kaj laŭ mi akcepto de la teorio de evoluado signifas ke oni ne povas diri ke Dio faris la homojn, male al la asertoj de religioj.

Paulinho:
pdenisowski skribis:
La opinio ke io tiel kompleksa kiel homoj iĝis "hazarde" kaj ke precipe en stabila ĉirkaŭaĵo kiu konvenas ilia evoluado estas, miaopinie, science neverŝajnega.
Li diris tion kaj tamen asertis ke li akceptas la teorion de evoluado. Tio estas laŭ mi sufiĉe nekohera, kaj tio kion li nomas 'science neververŝajnega' ja estas la komuna opinio de preskaŭ ĉiu serioza sciencisto.

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 10월 14일 오전 11:19:55

mihxil: Homoj ne povas esti samtempe ekekzistintaj pere de natura selekto kaj pere de Dio. Tiuj du aferoj estas interkontraŭdiraj, kaj laŭ mi akcepto de la teorio de evoluado signifas ke oni ne povas diri ke Dio faris la homojn, male al la asertoj de religioj.
Se Dio ekzistas, kiu kreis naturan selekton? Li mem, kompreneble.

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 10월 14일 오전 11:39:13

Dankon pri via preciza kaj rapida respondo. Estas agrable povi alprofundigi temon, ol rondiradi kiel kutime!
pdenisowski:

Oni povas uzi tiun paĝaron por kompari tradukojn, la grekan kaj esperantan (!) inklusive.
Riĉan paĝaron... ĝi ebligas interesajn komparojn. Mi demandiĝas kial la rusa versio uzas "istina" kaj ne "pravda", kaj "tsar" prefere al "korolj". Ĉu estas nuancoj?
Notu ke en la greka, Jesuo uzas la difina artikolo kun la vorto "vero"

ἵνα μαρτυρήσω τῇ ἀληθείᾳ· πᾶς ὁ ὢν ἐκ τῆς ἀληθείας
Tie mi bezonas pliajn klarigojn pri la traduko de la grekaj vortoj, interalie la prepozicio kiu estas tradukita esperanten per "el". Kio signifas "esti el la vero"? Iuj tradukis per "ami la veron", "esti en la flanko de la vero", sed la plejparto tradukis laŭlitere (?). Sed kio signifas "esti el io"? En esperanto ni havas "esti el ligno, fero, ktp.", sed mi dubas, ke la signifo estas la sama
sed Pilato uzas ĝin sin la artikolo.

Τί ἐστιν ἀλήθεια

tio estas grava diferenco en la greka.
Kiel vi mem interpretas tiun diferencon?

Amike,
Y.A.

codesito (프로필 보기) 2013년 10월 14일 오전 11:58:04

Altebrilas:Dankon pri via preciza kaj rapida respondo. Estas agrable povi alprofundigi temon, ol rondiradi kiel kutime!
pdenisowski:

Oni povas uzi tiun paĝaron por kompari tradukojn, la grekan kaj esperantan (!) inklusive.
Riĉan paĝaron... ĝi ebligas interesajn komparojn. Mi demandiĝas kial la rusa versio uzas "istina" kaj ne "pravda", kaj "tsar" prefere al "korolj". Ĉu estas nuancoj?
Notu ke en la greka, Jesuo uzas la difina artikolo kun la vorto "vero"

ἵνα μαρτυρήσω τῇ ἀληθείᾳ· πᾶς ὁ ὢν ἐκ τῆς ἀληθείας
Tie mi bezonas pliajn klarigojn pri la traduko de la grekaj vortoj, interalie la prepozicio kiu estas tradukita esperanten per "el". Kio signifas "esti el la vero"? Iuj tradukis per "ami la veron", "esti en la flanko de la vero", sed la plejparto tradukis laŭlitere (?). Sed kio signifas "esti el io"? En esperanto ni havas "esti el ligno, fero, ktp.", sed mi dubas, ke la signifo estas la sama
sed Pilato uzas ĝin sin la artikolo.

Τί ἐστιν ἀλήθεια

tio estas grava diferenco en la greka.
Kiel vi mem interpretas tiun diferencon?

Amike,
Y.A.
Vi devus ĉesi fari religian propagandon en ĉi faden', almenaŭ se ĝi ne rilatas al la originala temo. Mi pensas ke estas aliaj fadenoj pli adekvataj por tio.

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 10월 14일 오후 3:45:59

codesito:
Vi devus ĉesi fari religian propagandon en ĉi faden', almenaŭ se ĝi ne rilatas al la originala temo. Mi pensas ke estas aliaj fadenoj pli adekvataj por tio.
Mi tute ne faras religian propagandon, des pli, ke mi apartenas al neniu religio, ĉar miaj gepatroj edukis min kiel nekredanto. Se mi propagandas por io, estas por esperanto, racio kaj toleremo.

Mi nur deziras kompreni religiojn, kaj homojn, kiuj ne pensas kiel mi. Se tio estas ĝeno por vi, ni povas transiri al alia fadeno. Sed por mi estas la sama temo: Kial ni kredas, ke io estas vera - debato kiu tuj fontis el tiu pri evoluo.

mihxil (프로필 보기) 2013년 10월 14일 오후 4:54:56

Altebrilas:Se Dio ekzistas, kiu kreis naturan selekton? Li mem, kompreneble.
Mi supozas ke vi ironias, ĉu ne?

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 10월 14일 오후 10:13:38

mihxil:
Altebrilas:Se Dio ekzistas, kiu kreis naturan selekton? Li mem, kompreneble.
Mi supozas ke vi ironias, ĉu ne?
Ne. Tutsimple por mi la du hipotezoj ne kontraŭdiras.

pdenisowski (프로필 보기) 2013년 10월 14일 오후 10:24:08

codesito:Vi devus ĉesi fari religian propagandon en ĉi faden', almenaŭ se ĝi ne rilatas al la originala temo. Mi pensas ke estas aliaj fadenoj pli adekvataj por tio.
Sed via kontraŭreligia propagando permasas ĉi tie, ĉu?

codesito 2013-10-13 19:11:07:La religiuloj ŝatas meti siajn nazojn ĉie ajn, en la evoluado, en la scienco, en la privata vivo de la ateistoj, ktp.

다시 위로