У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

од unpensador, 07. фебруар 2012.

Поруке: 821

Језик: Esperanto

pdenisowski (Погледати профил) 03. новембар 2013. 03.37.52

mihxil:
Paulinho:La fakto ke la dua leĝo de la termodinamiko kontraŭas la teorion de evoluo ne nuligas tian teorion.
Tio ne estas fakto entute. La dua leĝo de termodinamiko ne kontraŭas la teorion. Tio nur montras miskomprenon pri termodinamiko kaj/aŭ mensogemon flanke de la dirantoj de tiu stulta aserto.
Mi tute ne komprenas kial vi daŭre uzas la vortojn "mensogo" kaj "stulta". Vi afektas esti "scienca" sed uzas tiajn emociajn, subjektivajn kaj malamikajn vortojn en viaj afiŝoj.

Neniu plenkreska sciencisto diras ke malsamopinuloj "mensogas" aŭ "stultas" ...

antoniomoya (Погледати профил) 03. новембар 2013. 06.32.36

pdenisowski:
mihxil:Tio nur montras miskomprenon pri termodinamiko kaj/aŭ mensogemon flanke de la dirantoj de tiu stulta aserto.
Mi tute ne komprenas kial vi daŭre uzas la vortojn "mensogo" kaj "stulta". Vi afektas esti "scienca" sed uzas tiajn emociajn, subjektivajn kaj malamikajn vortojn en viaj afiŝoj.

Neniu plenkreska sciencisto diras ke malsamopinuloj "mensogas" aŭ "stultas" ...
Jes, por tiu ulo, ĉiu kiu ne pensas kiel li estas stulta kaj mensogas.
Kvazaŭ li posedus la tutan kaj absolutan veron...

Amike.

mihxil (Погледати профил) 03. новембар 2013. 08.52.41

pdenisowski: Neniu plenkreska sciencisto diras ke malsamopinuloj "mensogas" aŭ "stultas" ...
Ne temas pri 'malsamopiniuloj'. Vi diras kvazaŭ la aserto en koncerno estas ia 'opinio', aŭ eĉ scienca opinio. Ĝi ne estas. Ĝi simple estas malpravo. Ni vere ne povas ĉi tie pretendi ke la bazaj konceptoj de termodinamiko estas afero de 'opinio'. Temas pri tute baza kompreno de ĝiaj esencaj trajtoj. Efekte neniel rilatas al 'opinioj' aŭ al 'esti scienca'.

Aŭ ĉu vere vi pensas ke tiu aserto ke la dua leĝo de termodinamiko kontraŭas la teorion de evoluado estas iel eĉ defendebla, aŭ iel prenebla serioza? Ĉu vere vi volas ani en tiu tendaro?

Ni povus paroli pli malpli serioze ĉu evoluado vere estas ĉio kio estas, sed simple nei ĝin per tia ĉi ekstreme simpluma kaj simple malvera argumento estas absurdo, kaj ni vere ne povas serioze ekrespondi tion.

pdenisowski (Погледати профил) 04. новембар 2013. 02.04.31

mihxil:
pdenisowski: Neniu plenkreska sciencisto diras ke malsamopinuloj "mensogas" aŭ "stultas" ...
Ne temas pri 'malsamopiniuloj'. Vi diras kvazaŭ la aserto en koncerno estas ia 'opinio', aŭ eĉ scienca opinio.
"Mensogo" kaj "stulta" ne estas sciencaj vortoj.

mihxil:Ni vere ne povas ĉi tie pretendi ke la bazaj konceptoj de termodinamiko estas afero de 'opinio'.
Mi estas profesia inĝeniero dum pli ol du jarcentoj kaj havas magistron en inĝenierio -- mi eble pli bone konas termodinamikon al vi.

Efektive, laŭ mi termodinamiko neniumaniere rilatas al evoluado. Sed se oni postulas rilaton inter termodinamiko kaj evoluado, mi neniam dirus ke oni "mensogas" aŭ estas "stulta". Kial insulti?

mihxil (Погледати профил) 04. новембар 2013. 03.31.11

pdenisowski:"Mensogo" kaj "stulta" ne estas sciencaj vortoj.
Mi ne pretendas ke ili estas.

pdenisowski:Mi estas profesia inĝeniero dum pli ol du jarcentoj
Tion mi ne kredas.

pdenisowski: kaj havas magistron en inĝenierio -- mi eble pli bone konas termodinamikon al vi.
Eble. Mi tamen havas magistron en fiziko. Tio ja ankaŭ iom da termodinamiko inkluzivas. Kvankam mi konfesu ke mi tute ne profesie okupiĝas pri fiziko jam multajn jarojn.

pdenisowksi:Efektive, laŭ mi termodinamiko neniumaniere rilatas al evoluado. Sed se oni postulas rilaton inter termodinamiko kaj evoluado, mi neniam dirus ke oni "mensogas" aŭ estas "stulta".
Do, aserti ke ja estas tia rilato, estas stulte kaj mensoge (ĉar ke estas sulte estas tre facile scieble, sed ili elektas ne fari), kaj mi ne komprenas kial vi rifuzas agnoski tion.

pdenisowski: Kial insulti?
Ĉar temas pri vero. Ne estas insulto entute. Tiu aserto pri termodinamiko kaj evoluado estas stulta. Kaj teni ĝin malgraŭ tio ke tiu stulteco estas sufiĉe klara, do limas al mensogado.

Kaj mi pensas ke ankaŭ vi estis iom mensogema, ĉar kial vi ne informis ilin ke ilia aserto estis malprava, kaj sufiĉe stulta? Kial vi silentis kun via plurjarcenta scio pri termodinamiko? Kial vi lasis tiun frenezaĵon, kaj eĉ ŝajnis voli defendi tion? Temas pri granda poluo de la diskuto. Silenti ĉe tia absurdaĵo, kaj rifuzi diri la veron pro 'ĝentileco' aŭ pro tio ke tio estus 'instulta' ne estas konvena, kaj helpas neniun, kaj pro tio estas nur falsa ĝentilo. Temas pri ŝajno, pri konfuzo. Esti klare kaj esprimi sin senvuale en miaj okuloj estas pli ĝentile kaj malpli instulte. La asertantoj de tiaj asertoj klare komprenis nek termodinamikon nek la teorion de evoluado. 'Sciencaj' vortoj tute ne konvenas, io tia nur povas komenciĝi kiam ĉiuj almenaŭ komprenas pri kio temas.

Paulinho ekzemple parolis pri 'fakto' kaj pri tio vi diris nenion. Mi nomis tion 'stulta' kaj tion vi kritikas. Kial? Ĉu diri ke estas 'fakto' ke termodinamiko kontraŭas evoluado eble ne estas stulta? Do kio tio estas? Ĉu ĝi estas vera? Ĉu Paulinho facile povis scii ke tio entute ne estas fakto? Ke eĉ apenaŭ ekzistas rilato inter la du? Ĉu ne estas verŝajne ke la religiuloj nur asertadas tion ĉar ili senpense kopiis tion? Probable nur ĉar tio bone konvenas en ilia celo kaj deziro malakcepti evoluadon? Bonvolu klarigi kio ne estas malsaĝa en tio.

cxevino (Погледати профил) 04. новембар 2013. 12.32.01

Mi kredas je la evoluo de homo al simio helpe de religio.

pdenisowski (Погледати профил) 04. новембар 2013. 14.14.00

mihxil:
pdenisowski:Mi estas profesia inĝeniero dum pli ol du jarcentoj
Tion mi ne kredas.
Jen.

Mi ne plu malsparos mian tempon kun persono kiu tiel pigras ke eĉ ne guglis mian nomon antaŭ ol akuzi min de malvereco.

codesito (Погледати профил) 04. новембар 2013. 14.49.50

pdenisowski:
mihxil:
pdenisowski:Mi estas profesia inĝeniero dum pli ol du jarcentoj
Tion mi ne kredas.
Jen.

Mi ne plu malsparos mian tempon kun persono kiu tiel pigras ke eĉ ne guglis mian nomon antaŭ akuzi min de malvereco.
Kion vi manĝas kutime paulo? Kia estas via vivmaniero?

alimales (Погледати профил) 04. новембар 2013. 15.59.10

pdenisowski:
mihxil:
pdenisowski:Mi estas profesia inĝeniero dum pli ol du jarcentoj
Tion mi ne kredas.
Jen.

Mi ne plu malsparos mian tempon kun persono kiu tiel pigras ke eĉ ne guglis mian nomon antaŭ ol akuzi min de malvereco.
Senkoleriĝu, Paul! Mi opinias ke Miĥil celis "jarcentoj". Ankaŭ mi ne povas imagi ke vi estas tiom aĝa! ridulo.gif

mihxil (Погледати профил) 04. новембар 2013. 19.18.01

alimales:
pdenisowski:Mi ne plu malsparos mian tempon kun persono kiu tiel pigras ke eĉ ne guglis mian nomon antaŭ ol akuzi min de malvereco.
Senkoleriĝu, Paul! Mi opinias ke Miĥil celis "jarcentoj". Ankaŭ mi ne povas imagi ke vi estas tiom aĝa! ridulo.gif
Efektive. Ke temas pri jarcentoj certe estus mistajpo, kaj vere ne necesus gugli por konfirmi tion. Kaj mi kompreneble nur humorcele ne kredis tiujn jarcentojn.

Вратите се горе