У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

од unpensador, 07. фебруар 2012.

Поруке: 821

Језик: Esperanto

hebda999 (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 07.25.02

bildo:
darkweasel:
Bone. Mi nur volis montri, ke akcepto de sciencaj teorioj ne estas "kredo", ĉar sciencaj teorioj ĉiam ŝanĝiĝas kaj pliboniĝas.
Jes, sciencaj teorioj ne estas dogmoj, tiel ili ne bezonas kredon.
Kontraŭe!!! Ili bezonas kredon, ke ili estas ĝustaj. Dum la tuta homa historio homaro kredis je multaj falsaj sciencaj teorioj. Nun ili ne kredas je tiuj. Do klarigu tiun ĉi fenomenon sen kredo.

Mevido (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 07.30.21

unpensador:Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."
Jes ja, tamen, pruvu ĝin al mi! senkulpa.gif

hebda999 (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 07.37.09

Mevido:
unpensador:Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."
Jes ja, tamen, pruvu ĝin al mi! senkulpa.gif
Kaj ĉu vi povas pruvi la kontraŭon?

mihxil (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 07.47.05

hebda999:
Mevido:
unpensador:Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."
Jes ja, tamen, pruvu ĝin al mi! senkulpa.gif
Kaj ĉu vi povas pruvi la kontraŭon?
Ĝi ne kongruas kun la faktoj, ne kongruas kun la teorio de Darwin. Sekve, la rakonto de la biblio ne povas esti laŭlitere vera, kaj homoj ne estis 'rekte' kreitaj de Dio. Tiu kontraŭo do estas sufiĉe pruvita.

bildo (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 08.35.16

hebda999:
bildo:Jes, sciencaj teorioj ne estas dogmoj, tiel ili ne bezonas kredon.
Kontraŭe!!! Ili bezonas kredon, ke ili estas ĝustaj. Dum la tuta homa historio homaro kredis je multaj falsaj sciencaj teorioj. Nun ili ne kredas je tiuj. Do klarigu tiun ĉi fenomenon sen kredo.
Nur kredantij kredas je io ajn. rido.gif Raciaj homoj pensas. Neniu scienca teorio bezonas kredon. Neniu scienca teorio ne estas perfekta. Sciencaj teorioj evoluas same ol ĉio tio, kio ekzistas reale aŭ kio estas bazita sur realaj aferoj.

bildo (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 08.42.17

miĥil:Probable temu pri evoluado de vivaĵoj
Mi temas pri entuta evoluado. Ne nur pri evoluado specojn de vivaĵoj. Eblas, nur elementaj partikloj ne evoluas, mi ne scias. Ĉiuj ceteraj, kiujn mi scias, evoluas.

mihxil (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 10.08.03

bildo: Eblas, nur elementaj partikloj ne evoluas, mi ne scias. Ĉiuj ceteraj, kiujn mi scias, evoluas.
Jam la dua ekzemplo de io kio eble laŭ vi ne evoluas. Mi simple ne akceptas tiun dogmon ke 'ĉio evoluas'. Tio ne estas pruvita, tio probable ne estas, kaj certe ne evidente estas, vera. Ke vi ne sukcesas elpensi pli da ekzemploj pruvas nenion.

Ĉiuokaze ĝi malmulte signifas. Laŭ certa vidpunkto elementaj partikoloj ne evoluas. Sed ankaŭ ili ne ekzistis ĉiam. Dum la unua sekundero de la praeksplodoj la energidenseco estis tro alta por ili por esti stabilaj, kaj ili daŭre kreiĝis kaj malkreiĝis. Sed per iom da bonvolo ankaŭ eĉ tio nomeblas 'evoluado'. Sed por mia gusto ni simple parolas tro svage, tro ĝenerale tiel, kaj laŭ mi ne estas senchave tiel ĝenerale paroli pri 'evoluado' kvazaŭ temus pri iu universala vero.

goli (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 10.12.21

Mi ne kredas je la Dio, ĉar mi ne vidas sencon de kredo je Li kaj mi ne kredas, ke Li ekzistas. Tial mi kredas je la evolucian teorion de sinjoro Darvin.
Tio estas individua por ĉiu. La deklaro pri juroj de la homo estas malnenial.

bildo (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 11.46.10

miĥil:Jam la dua ekzemplo de io kio eble laŭ vi ne evoluas.
Ne. Evoluas ĉio tio, kio ekzistas reale. Kredaĵoj reale ne ekzistas, tial ili ne evoluas. Elementaj partikloj eble, ekzistas reale, sed ili estas en mikromondo, kie regas aliaj leĝoj. Do, mi asertas, ke ĉio en makromondo, kiu ekzistas reale, evoluas. Bonvolu montri al mi ekzemplon, kiun ne evoluas.

mihxil (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 12.20.37

bildo:Ne. Evoluas ĉio tio, kio ekzistas reale. Kredaĵoj reale ne ekzistas, tial ili ne evoluas. Elementaj partikloj eble, ekzistas reale, sed ili estas en mikromondo, kie regas aliaj leĝoj. Do, mi asertas, ke ĉio en makromondo, kiu ekzistas reale, evoluas. Bonvolu montri al mi la ekzemplon, kiun ne evoluas.
Vi preskaŭ parolas kiel religiulo. Vi havas iun ideon ke 'ĉio evoluas', kaj tiam eĉ permesas esceptojn ('ili estas en mikromondo'), kaj simple fikse persistas en tio.

Mi ne provos elpensi ekzemplojn de io 'makromonda' kaj reala kio ne evoluas. Eble mi povus elpensi ion, sed ne farus diferencon. Povus esti ke pri ĉiu fenomeno troveblas io kio nomeblas 'evoluo'. Tiu vorto ja ne signifas multe pli ol nur 'laŭgradan ŝanĝiĝon', kaj estas afero de gusto, afero de interpreto kion oni opinias 'laŭgrada'. Kaj mi ne dubas ke vi sukcesus prezenti ĉiun ajn fakton tielmaniere ke ĝi aspektas kiel 'evoluado'. Aŭ alikaze vi simple permesus alian 'escepton'.

Sed tio tute maltrafus mian argumenton. Ĉu 'ĉio evoluas', aŭ ne, tio ne gravas. En biologio 'evoluado' havas sufiĉe klaran difinon, kaj estas klare ke unpensador jam tion malŝatas. La disvolviĝo de la universo, la kreiĝo de materio, la kuntiriĝo de galaksioj, steloj kaj planedoj, la kosmologia historio de la universo, eble ankaŭ tiuj aferoj nomeblas 'evoluado'. Sed tio jam estas termino precipe uzata de kreistoj kaj tiaj plu. Mi evitus la vorton ĉi-teme.

Ankaŭ la disvolviĝon de homo en sia vivo vi eĉ nomis 'evoluado'. Eblas, sed laŭ mi tio tute ne estas la normala vorto por tio. Kaj insisti nomi ĉiun disvolviĝon aŭ ŝanĝiĝon 'evoluado' gvidas al ĥaosa misinterkompreno.

Eble unpensador eĉ celis tien, sed mi ne lasas min kapti per tiu babelturo, kaj nur asertis kaj asertos pri 'evoluado' en la biologia senco.

Вратите се горе