Закрити
Макс. 500 повідомлень.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
від unpensador, 7 лютого 2012 р.
Повідомлення: 821
Мова: Esperanto
mihxil (Переглянути профіль) 26 листопада 2013 р. 07:06:14
senideano:Vi reduktas la aferojn al vortoludado. Ĉu homoj kredas je dio aŭ ne, ĉu ili kredas je vivo post morto, kian vivmanieron ili havas, kaj ĉu aŭ ne ili kredas je evoluado, ĉio ne gravas por la deveno, por la fakto ke ĉiu homo finfine devenas de simioj, kaj sekve mem konsidereblas simio. Tion mi celis, kaj konfuzi devenon kun agmaniero ne vere helpas la interkomprenon.mihxil: Ĉiuokaze estas tiel ke nia deveno tute ne dependas de niaj kredoj.Kontraŭe - homoj agas laŭ siaj kredoj, kaj niaj agoj ege influas nian devenon.
Homo kiu ne kredas je Dio aŭ je vivo post la morto eble havas alian vivmanieron ol kredantoj.
senideano (Переглянути профіль) 26 листопада 2013 р. 13:46:56
mihxil:ĉiu homo finfine devenas de simioj, kaj sekve mem konsidereblasHomoj ne devenas de simioj - simioj kaj homoj havas komunan praulon.
Ni ankaŭ "devenas" de unĉelaj organizmoj - ĉu ni konsidereblas mikroboj?
mihxil (Переглянути профіль) 26 листопада 2013 р. 18:00:53
senideano:Simioj estas granda grupo kiu enhavas multajn speciojn. Niaj plej proksimaj parencoj estas ĉimpanzoj, kiuj estas simioj. Iomete pli foraj de ni kaj de ĉimpanzoj estas goriloj, kiuj estas simioj ankaŭ. Sekve la komununa praulo de ĉimpanzoj kaj homoj laŭ preskaŭ ĉiu pensebla difino estis simio ankaŭ. Sekve homoj devenas de simioj.mihxil:ĉiu homo finfine devenas de simioj, kaj sekve mem konsidereblasHomoj ne devenas de simioj - simioj kaj homoj havas komunan praulon.
Vi povus vortolude difini la vortojn tiel ke tio ne veras sed almenaŭ la diro 'homoj devenas de simioj' ne estas unusence erara, kaj ĝi ne korektindas. Vi povus ekzemple difini ke specinomoj nur aplikeblas al ekzistantaj organismoj. Tio estas ebla kaj eble eĉ defendebla difino, sed ĝi estus sufiĉe malkutima, kaj vi ne povus silenti pri tio se vi efektive uzas tian difinon.
senideano:Ni ankaŭ "devenas" de unĉelaj organizmoj - ĉu ni konsidereblas mikroboj?'Unuĉelulo' neniel estas biologa klado, male al la simioj (se almenaŭ ni inkluzivus la homojn). Via ekzemplo tial ne senchavas.
Lakiro (Переглянути профіль) 26 листопада 2013 р. 18:08:49
mihxil (Переглянути профіль) 26 листопада 2013 р. 18:11:58
Lakiro:Darwin ne pruvis. Li nur supozis. Ĉu makakoj estas miaj parencoj? Mi ne kredas al Darwin.Post Darwin sekvis pli ol cent jaroj da nur konfirmado de lia teorio. La teorio nun konsidereblas plena fakto. Ke vi elektas 'ne kredi' ĝin, estas tre malracie.
Lakiro (Переглянути профіль) 27 листопада 2013 р. 03:53:35
mihxil:Pri kiu plena fakto temas? Neniu ankoraŭ pruvis devenon disde la simioj. Ĉiuj nur babilas. Kiu konfirmis la teorion? Ĉiu teorio bezonas pruvadon. Ĉu la teorio fariĝis aksiomo?Lakiro:Darwin ne pruvis. Li nur supozis. Ĉu makakoj estas miaj parencoj? Mi ne kredas al Darwin.Post Darwin sekvis pli ol cent jaroj da nur konfirmado de lia teorio. La teorio nun konsidereblas plena fakto. Ke vi elektas 'ne kredi' ĝin, estas tre malracie.
mihxil (Переглянути профіль) 27 листопада 2013 р. 17:55:38
Lakiro:Pri kiu plena fakto temas? Neniu ankoraŭ pruvis devenon disde la simioj. Ĉiuj nur babilas. Kiu konfirmis la teorion? Ĉiu teorio bezonas pruvadon. Ĉu la teorio fariĝis aksiomo?Sciencaj teorioj pli kaj pli fortiĝas se trovataj faktoj neniam malpruvas sed nur konfirmas ilin. Tio ofte kaj daŭre okazadas ĉe la teorio de evoluado. Ĝi tial konsidereblas fakto. Sciencaj teorioj ne 'bezonas pruvadon', ĉar ne temas pri matematiko, vi ŝajne ne komprenas kiel funkcias scienco.
Konfirmis ekzemple diversaj molekulaj, fosiliaj, geografiaj kaj morfologiaj faktoj ke homoj devenas kaj fakte estas simioj. Ĉi tie ne vere estas la loko nek mi estas la ĝusta persono nun tre detale tion prikomenti. Amaso pri tio troveblas en la reto, kaj estas fakto ke simple ne plu restas ajna dubo ke evoluado per natura selekto okazis kaj ke homoj devenas de simioj, malgraŭ tio ke vi diras ke 'ĉiuj nur babilas'. Vi simple aspektigas vin kiel strangulon. Estas fakte apenaŭ inde serioze paroli kun iu kiu simple neas la plej bazajn sciaĵojn kiujn atingis la homaro.
maratonisto (Переглянути профіль) 29 листопада 2013 р. 14:30:01
Kiel ekzistas homoj muzike surdaj, ekzistas homoj sen scienca kompreno de la mondo. Kiam iu neas la evoluon, tio aspektas, kvazaŭ muzike surda homo parolas pri muziko, kiun li ne komprenas.
kaŝperanto (Переглянути профіль) 29 листопада 2013 р. 16:04:26
Lakiro:Ĉu vi sufiĉe komprenas keil la scienco funkcias? Nenio pruveblas per scienco; ĝi nur subtenas (aŭ malsubtenas) hipotezojn. Se estas sufiĉa da subteno, oni diras ke la hipotezo estas teorio. Nur matematiko pruveblas: nenio plu.mihxil:Pri kiu plena fakto temas? Neniu ankoraŭ pruvis devenon disde la simioj. Ĉiuj nur babilas. Kiu konfirmis la teorion? Ĉiu teorio bezonas pruvadon. Ĉu la teorio fariĝis aksiomo?Lakiro:Darwin ne pruvis. Li nur supozis. Ĉu makakoj estas miaj parencoj? Mi ne kredas al Darwin.Post Darwin sekvis pli ol cent jaroj da nur konfirmado de lia teorio. La teorio nun konsidereblas plena fakto. Ke vi elektas 'ne kredi' ĝin, estas tre malracie.
Kompreneble evoluo ne estas aksiomo, sed eble estas taksita tiele inter la neklera evoluo-kredantoj (tiuj, kiu ne volas (aŭ povas) studi (aŭ kompreni) la pruvojn). Kaj jes, estas tiom neklera evoluo-kredantoj kiel estas neklera nekredantoj.
Mi ne komprenas kial oni dubas la evoluo. Por mi, la fido/kredo je Dio ne estas tiel malprofunda - postuli ke vortoj el libroj pli gravas ol agoj kaj fido.
maratonisto:Ne teorio de evoluo estas stulta. Stultuloj ne kapablas kompreni la teorion de evoluo, kvankam ĝi estas simpla.Bon-dirita, maratonisto. Mi ŝatas ĉi tiun komparon.
Kiel ekzistas homoj muzike surdaj, ekzistas homoj sen scienca kompreno de la mondo. Kiam iu neas la evoluon, tio aspektas, kvazaŭ muzike surda homo parolas pri muziko, kiun li ne komprenas.
Lakiro (Переглянути профіль) 29 листопада 2013 р. 20:01:27
mihxil:Konfirmis ekzemple diversaj molekulaj, fosiliaj, geografiaj kaj morfologiaj faktoj ke homoj devenas kaj fakte estas simioj. Ĉi tie ne vere estas la loko nek mi estas la ĝusta persono nun tre detale tion prikomenti. Amaso pri tio troveblas en la reto, kaj estas fakto ke simple ne plu restas ajna dubo ke evoluado per natura selekto okazis kaj ke homoj devenas de simioj, malgraŭ tio ke vi diras ke 'ĉiuj nur babilas'. Vi simple aspektigas vin kiel strangulon. Estas fakte apenaŭ inde serioze paroli kun iu kiu simple neas la plej bazajn sciaĵojn kiujn atingis la homaro.Vane vi tiel fervore penas konvinki min! Vi nur mencias la sciencon, sed nenion diras plu. Mi kontraŭe ĝojas informi vin, ke lastatempe plimulto da sciencistoj ekdubis pri la teorio de evoluo. Tiu ĉi teorio ne konfirmiĝas per materialaj atestoj. Pri kio temas? Temas pri trovaĵoj aspekte de ostfosilioj. Devas ĉeesti iu kroniko de trovitaj fosilioj. Kiam ili forestas, do la teorio ne veras. Ciuj trovaĵoj milionjaraĝaj nur montras tutan identan formon de fosilioj de niaj prauloj. Darvin supozis kaj eraris! Simioj vivis ĉiam paralele. Nur iliaj fosilioj estas pli junaj, ol la homaj.