Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

viết bởi unpensador, Ngày 07 tháng 2 năm 2012

Tin nhắn: 821

Nội dung: Esperanto

Belmiro (Xem thông tin cá nhân) 20:25:33 Ngày 30 tháng 11 năm 2013

baibaibibi:... povas transformi la akvon en vino kaj ke virgulino kaj Dio povas havi infanon?
Mi ne vidas kie estas la malfacilaĵo! Se mi estus LI mi ankaŭ tion farus!

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 23:12:19 Ngày 30 tháng 11 năm 2013

Lakiro:Tiuj "absurdaĵoj" apartenas al famaj modernaj sciencistoj. Mi nur citis ilin. Sed vi mem nenion povas diri por defendo de Darwin. Certe, pli simple estas ripeti unu frazon pri evoluo, nenion sciante pri lastaj esploroj. La sciencaj metodoj de esplorado mem evoluiĝas.

En usonaj lernejoj aperis lernolibroj pri la biologio kun etikedoj "la teorio de evoluado - nepruvita fakto".
Tio vere ne estas prenebla serioza. Ne ekzistas seriozaj modernaj sciencistoj kiuj dubas pri evoluado. Ja ekzistas forta lobio en Usono pri ĉi tiaj absolute stultaj aferoj, kaj pro tio ili sukcesis famigi kelkajn malbonajn sciencojn kaj sukcesas eĉ korupti lernolibrojn. Tio fakte estas granda skandalo kaj priplorinda afero ke tia sukcesa kaj estiminda lando lasas sin kapti de tia aro de mezepokulaj kontraŭraciuloj, tute inspirita de religio. Religio jam pri ĉi tiu faktaĉo meritas nenion krom malrespekton.

senideano (Xem thông tin cá nhân) 23:50:40 Ngày 30 tháng 11 năm 2013

mihxil:Religio jam pri ĉi tiu faktaĉo meritas nenion krom malrespekton.
Ne ĉiu religio neas evoluado - eĉ la katolika eklezio akceptas la teorion de evoluado.

Ŝajnas al mi ke vi malrespektas ĉiun religion ĝenerale kaj ne toleras personojn kiuj kredas je Dio ... ĉu vi ĉiam estas tiel etanime?

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 19:21:00 Ngày 01 tháng 12 năm 2013

robbkvasnak domandis: Kiu kreis dion?
Ĉio kio ekzistas hodiaŭ, la tuta movado de la universo dependas de kio okazis hieraŭ, lastjare kaj en la pasinta jarcento antaŭe aux miliono da jaroj aŭ miliardoj da jaroj. La movado hodiaŭ ne estas klarigita de ĝi, sed de ĉiuj antaŭaj movadoj. Nun, tial oni postulas esti eterna movado, kiu estas la unua. Ĉar sen tiu unua ne estus la dua, nek la tria kaj ni ne estus naskitaj. Ĉi tiu estulo kiu estas pura movado, kaj pura akto de esti, difine estas eterna. Eterne ekzistas kaj ne povas esti kreita. Se ĝi ne ekzistas kaj la sinsekvo de la unua eventoj ne okazus nek la dua, nek la tria. Ĉiu movado dependas de la antaŭa. Se ne estis unua, do ankaŭ ne estas dua. Iuj opinias, ke tiu estaĵo unua estas materio. Mi pensas ĝi estas pure ne materia. Sed tio estas alia diskuto. La unua estaĵo devas esti eterna, ĉar sen tio ne estus tempo. (Oni parolas de komenca eksplodo. Okay. Sed kiu frapis la alumeton?)

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 22:56:36 Ngày 02 tháng 12 năm 2013

baibaibibi:sed kredas ke oni povas transformi la akvon en vino
Mi ne povas transformi la akvon en vino, sed mi povas transformi la vinon en akvo, por ke mi povas trinki akvon anstataux drinki vinon ridulo.gif

> Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

Mi kredas ja la UNU MALstulta teorio de la evoluo. Ne estas ajn kvanto. La teorio havas multajn malgrandajn problemojn kaj malfermajn demandojn aux dubojn, tamen estas suficxe bona kaj kredinda.

Belmiro (Xem thông tin cá nhân) 12:40:18 Ngày 03 tháng 12 năm 2013

mihxil:
..."ni ne scias precize kio estas antaŭ la praekplodo".
Jes, vi pravas. Sed vi ne bezonas iri tiel antaŭe por konfesi nia nescio. Ni ankaŭ ne scias kio okazis post la praeksplodo. Milionono da sekundo aŭ milionoj da jaroj post… kiu scias? Ĉu eĉ okazis la dirita praeksplodo? Ĉu … okazigis ĝin?

Ho sakrilegio kiun mi elbuŝigis! La ŝtipoj estas jam amase aranĝitaj. Mankas nur la laŭmoda sciencisto por ekfajrigi ĝin…

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 14:31:27 Ngày 03 tháng 12 năm 2013

La patrino de dio foje kuiris supon kaj tiam ŝi metis iom tro da oleo sur la fajron kaj: kabum!! la unua eksplodo. Dio envenis kaj li estis ludanta kun kelkaj ludgloboj - Li diris: Bonege! Mi ĵetos ilin en la fajron ke ni vidos... Tiel ekkomencis la universo. La patrino de dio sopiris: A, mia filo, kiam vi iam ĉesos ludi kun la globoj kaj la pupoj kaj iros por vivteni vin?!?!?!

heirabbit (Xem thông tin cá nhân) 14:49:52 Ngày 03 tháng 12 năm 2013

klare la materia mondo malevoluas.

Belmiro (Xem thông tin cá nhân) 20:46:36 Ngày 03 tháng 12 năm 2013

kaŝperanto:
Religio estas tiuj aĵoj, kiel aserti ke nur vi pravas pri Dio, kaj ĉiuj aliaj iros Inferen eternen. Kaj ankaŭ ke Dio kreis la mundo laŭ vortoj el libro, aŭ ke Dio ordonas ke iu popoloj mortendas ĉar ili ne kredas je Li. Tia estas religio.
Ne, tio (tia) ne estas la vero kaj vi devus lerni ion pri religio. Ŝaine multe pli facilas kompreni la praeksplodon ol religion.

senideano (Xem thông tin cá nhân) 01:53:57 Ngày 04 tháng 12 năm 2013

kaŝperanto:Mi konsentas kun miĥil ĉi tie. Vi estas pli aroganta, refutante la tuton de scienco kiel estus ŝerco.
Mi tute ne "refutas la tuton de scienco" kaj mi akceptas la teorion de evoluado. Kion mi NE akceptas estas tio:

mihxil:Mi nur parolas pri religio mem. Ĉi tiu kazo bone montras ke ĝi difektas homojn, kaj igas ilin kredi malveraĵojn, igas ilin elpensi kaj kredigi mensogojn .
kaŝperanto:Religio estas tiuj aĵoj, kiel aserti ke nur vi pravas pri Dio, kaj ĉiuj aliaj iros Inferen eternen.
Mi tute ne diras tion, kaj kredantoj ĝenerale ne diras tion. Via malamo kontraŭ kredo kaj kredantoj bazas sur malkorekta informacio.

kaŝperanto:Dio ordonas ke iu popoloj mortendas ĉar ili ne kredas je Li. Tia estas religio.
Ne. Tio estas via malkorekta opinio pri religio.

kaŝperanto:Aliflanke, la fido je Dio estas nur tio, kaj nenio plu. Ĉi tio multe pli gravas al mi ol ĉu Dio kafopaŭzis ĉe la sepan tagon, ĉu la okan, dekan, aŭ kvarmiliardan. Ĉu ne?
Mi tute ne komprenas kial la Lernu-estroj permesas tiajn malĝentilajn, malamikajn, kaj insultantajn afiŝojn.

Quay lại