Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

unpensador :lta, 7. helmikuuta 2012

Viestejä: 821

Kieli: Esperanto

mihxil (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 16.15.17

Multaj mesaĝoj estis forigitaj el ĉi tiu fadeno. La fadeno estas nun superflua, kaj neinterkohera. Mi ne plu emas partopreni forumon en kiu honesto ne estas aprezata.

kaŝperanto (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 16.15.35

senideano:
kaŝperanto:Mi konsentas kun miĥil ĉi tie. Vi estas pli aroganta, refutante la tuton de scienco kiel estus ŝerco.
Mi tute ne "refutas la tuton de scienco" kaj mi akceptas la teorion de evoluado. Kion mi NE akceptas estas tio:

mihxil:Mi nur parolas pri religio mem. Ĉi tiu kazo bone montras ke ĝi difektas homojn, kaj igas ilin kredi malveraĵojn, igas ilin elpensi kaj kredigi mensogojn .
Ah, do la dirmanieron/opinion de miĥil ne konsentas vi? Mi tute komprenas tion.

senideano:
kaŝperanto:Religio estas tiuj aĵoj, kiel aserti ke nur vi pravas pri Dio, kaj ĉiuj aliaj iros Inferen eternen.
Mi tute ne diras tion, kaj kredantoj ĝenerale ne diras tion. Via malamo kontraŭ kredo kaj kredantoj bazas sur malkorekta informacio.

kaŝperanto:Dio ordonas ke iu popoloj mortendas ĉar ili ne kredas je Li. Tia estas religio.
Ne. Tio estas via malkorekta opinio pri religio.
Ah, mi eble miskomprenigis vin. Do mi nun aldonus mian propran difinon de 'religio'. Mi difinas religio kiel kutimoj, festotagoj, organizoj, regularoj, kaj aliaj aferoj ne rekte rilata al vera fido je Dio. La 'religio' (laŭ mia difino) ja estis koruptita dum la historio (la Krucmilitoj, inter aliaj). Religia korpremiteco instigis la pilgrimantojn vojaĝi Ameriken. La religio mem apartigas Katolikulojn de Protestantuloj.

Mi mem ja vere fidas/kredas je Dio, sed mi eble tro malŝatas tiajn 'religiajn aferojn' ĉar, laŭ mi, ili faras pli da malbono ol bono.

senideano:
kaŝperanto:Aliflanke, la fido je Dio estas nur tio, kaj nenio plu. Ĉi tio multe pli gravas al mi ol ĉu Dio kafopaŭzis ĉe la sepan tagon, ĉu la okan, dekan, aŭ kvarmiliardan. Ĉu ne?
Mi tute ne komprenas kial la Lernu-estroj permesas tiajn malĝentilajn, malamikajn, kaj insultantajn afiŝojn.
Ho, ve!
Mi nun komprenas kial vi miskomprenas mian intencon. Mi vere intencis, "Aliflanke, la fido je Dio estas nur la fido je Dio, kaj nenio plu. Mi TUTE NE intencis ke fido je Dio estas kiel miaj antaŭaj ekzemploj de malbonaj 'religiaj aferoj'. Mi tute intencis diri ke, laŭ mi, la fido/agoj estas TRE pli gravaj ol tiaj 'religiaj aferoj'.

Mi pardonpetas ian ajn miskomrenon. Mi pensis ke "aliflanke" sufiĉe apartigis miajn ideojn, sed mi klare malpravis.

kaŝperanto (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 16.44.17

Ve, ĉu mia tuta afiŝo estis forigita de miskompreno!? Do tio estis la kialo, por kiu mi devis dufoje respondis al senideano (konsumante multe da mia persona tempo), ĉar kiam mi alklakis "Preview" la tuta respondo malaperis. Mi devis tute reskribi mian respondon. Vi estas feliĉa ke mi tre deziris klarigi mian miskomprenitan afiŝon.

Lernu-skipo, mi neniam intencis ke miajn vortojn estis tiel miskomprenita, kaj oni devis klare supozi tion, kion mi intencis (la vorto 'tio' kulpas). Tiu frazo ne estas ofensiva kiam ĝi estas prenita sole (eksterkuntekste), kaj mi intencis ĝin tiele.

Mi mem redaktontus la afiŝon por eviti pluajn miskomprenojn.

mihxil:Multaj mesaĝoj estis forigitaj el ĉi tiu fadeno. La fadeno estas nun superflua, kaj neinterkohera. Mi ne plu emas partopreni forumon en kiu honesto ne estas aprezata.
Vi eble estas pravigita.

senideano (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 18.35.22

mihxil:Multaj mesaĝoj estis forigitaj el ĉi tiu fadeno. La fadeno estas nun superflua, kaj neinterkohera. Mi ne plu emas partopreni forumon en kiu honesto ne estas aprezata.
Viaj mesaĝoj estis forigitaj ĉar ili estis malĝentilaj, atakantaj, insultantaj, aŭ ĉiuj memfoje. Tio estas honesto.

erinja (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 18.38.36

Mi ne scias pri viaj klakoj de "Preview", ĉar ni ne vidas mesaĝojn por eventuale forigi aŭ ne forigi ilin, ĝis ili efektive afiŝiĝas. Mi bedaŭras ke vi devis retajpi viajn mesaĝojn.

Kelkaj partoprenantoj en ĉi tiu fadeno jam ricevis averton pri malĝentileco, antaŭ forigo de mesaĝoj, kaj tiuj partoprenantoj daŭrigis la malĝentilecon, kaj eĉ anoncis sian intencon daŭrigi la malĝentilecon. Pro tio ke evidentiĝis ke la partoprenantoj de la malĝentileco ne mem ĉesus, mi nuligis la malĝentilajn mesaĝojn. Mi bedaŭras ke kelkaj aliaj kaptiĝis en tio, sed malĝentileco ne estas permesita ĉi tie. Oni debatu libere sed ĝentile kaj bonhumore. Honesteco estas bonvena, malĝentileco ne. Administrantoj interalie ne havas tempon por redakti afiŝojn por forpreni nur la ofendan parton de sufiĉe longa afiŝaĵo, do konsciu ke vi povus perdi vian tutan mesaĝon, eĉ se nur unu linio en ĝi enhavas insulton al alia uzanto aŭ grupo.

senideano (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 19.16.20

erinja:Honesteco estas bonvena, malĝentileco ne. Administrantoj interalie ne havas tempon por redakti afiŝojn por forpreni nur la ofendan parton de sufiĉe longa afiŝaĵo, do konsciu ke vi povus perdi vian tutan mesaĝon, eĉ se nur unu linio en ĝi enhavas insulton al alia uzanto aŭ grupo.
Kiom da malĝentilaj, insultaj, kaj atakantaj mesaĝoj oni povas afiŝi antaŭ ke sia konto estos forigita? Laŭ mi se iu Lernu-ano daŭre afiŝas tiajn mesaĝojn, oni devas forigi sian konton. Aŭ ĉu vi volas kontroli centojn de tiaj mesaĝoj ĉiusemajne?

kaŝperanto (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 19.40.12

erinja:Mi ne scias pri viaj klakoj de "Preview", ĉar ni ne vidas mesaĝojn por eventuale forigi aŭ ne forigi ilin, ĝis ili efektive afiŝiĝas. Mi bedaŭras ke vi devis retajpi viajn mesaĝojn.

Kelkaj partoprenantoj en ĉi tiu fadeno jam ricevis averton pri malĝentileco, antaŭ forigo de mesaĝoj, kaj tiuj partoprenantoj daŭrigis la malĝentilecon, kaj eĉ anoncis sian intencon daŭrigi la malĝentilecon. Pro tio ke evidentiĝis ke la partoprenantoj de la malĝentileco ne mem ĉesus, mi nuligis la malĝentilajn mesaĝojn. Mi bedaŭras ke kelkaj aliaj kaptiĝis en tio, sed malĝentileco ne estas permesita ĉi tie. Oni debatu libere sed ĝentile kaj bonhumore. Honesteco estas bonvena, malĝentileco ne. Administrantoj interalie ne havas tempon por redakti afiŝojn por forpreni nur la ofendan parton de sufiĉe longa afiŝaĵo, do konsciu ke vi povus perdi vian tutan mesaĝon, eĉ se nur unu linio en ĝi enhavas insulton al alia uzanto aŭ grupo.
Interese. Kiam mi klakis ĝin, la tekstujo simple estis malplenigita. Eble la foliumilo aŭ servilo (aŭ ambaŭ) estis konfuzita iel.

Ĉu la afiŝo estis forigita tute nelegite, ĉe raporto de unu lernuano? En mia okazo simple estis miskompreno (kiun mi ja kulpendas). Se oni vere legis miajn aliajn antaŭajn afiŝojn, oni ne povis miskompreni mian intencon.

@senideano

Ĉu mi sufiĉe klarigi/rektifi la aferon? Mi ne ŝatas esti miskomprenita.

Belmiro (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 19.43.00

mihxil: Mi ne plu emas partopreni forumon en kiu honesto ne estas aprezata.
Ho kara mihxil! …
Ŝajnas al mi ke “honesto” estas de ĉiuj aprezata. Mi kredas ke vi estas unu el tiuj honestuloj kiuj tie ĉi partoprenas. Sed vi devas kompreni ke el ĉiuj vi estas la plej harda.
Lasu min demandi: Ĉu vi laboras kiel funkciulo por la ŝtato?
Belmiro

erinja (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 19.49.11

senideano:Kiom da malĝentilaj, insultaj, kaj atakantaj mesaĝoj oni povas afiŝi antaŭ ke sia konto estos forigita? Laŭ mi se iu Lernu-ano daŭre afiŝas tiajn mesaĝojn, oni devas forigi sian konton. Aŭ ĉu vi volas kontroli centojn de tiaj mesaĝoj ĉiusemajne?
Ni ne povas kontroli centojn da mesaĝoj. Tial ni petas ke oni raportu malĝentilajn/ofendajn mesaĝojn kiam oni vidas ilin.

kaŝperanto:Ĉu la afiŝo estis forigita tute nelegite, ĉe raporto de unu lernuano? En mia okazo simple estis miskompreno (kiun mi ja kulpendas). Se oni vere legis miajn aliajn antaŭajn afiŝojn, oni ne povis miskompreni mian intencon.
Ni ĉiam legas mesaĝojn antaŭ ol forigi ilin, por mem taksi ĉu la afero estas ofenda aŭ ne. Ĝenerale ni ankaŭ legas la ĉirkaŭajn mesaĝojn por vidi ĉu estas aliaj ne-raportitaj ofendaj mesaĝoj en la ĉirkaŭaj mesaĝoj (tial, ekzemple, se uzanto X raportas mesaĝon de Y, sed X mem skribis ion malĝentilan -- povus esti ke kaj la mesaĝo de X kaj la mesaĝo de Y nuliĝos samkiale, aŭ eĉ ke ni forigus la mesaĝon de X sed ne de Y, laŭ nia propra takso!). Sed ĉi tiu fadeno longas ke pli ol 44 paĝoj, kaj ne eblas legi ĉiun paĝon de la fadeno. En ĉi tiu situacio, mi ne sciis ke via mesaĝo enhavis eraron kiu kaŭzis konfuzon, kaj via sinteno ne estis klara al mi, en la kelkaj paĝoj de respondoj kiujn mi legetis. Ni ĝenerale provas atentigi uzantojn kiuj multfoje afiŝas malĝentilajn mesaĝojn sed kiel dirite, fojfoje unu-du aliaj uzantoj kaptiĝas en tio, kiuj tamen ne meritis averton. Povus eĉ esti ke mesaĝo nuliĝos ĉar ĝi citos grandan ofendan mesaĝon de alia uzanto, kiu estas sufiĉe malbona por meriti nuligon. Kiam lanĉiĝos la nova lernu ni esperas havi pli bonan sistemon por trakti ĉi tiujn aferojn, kaj pli da administrantoj kiuj povos helpi en la forumoj. Ni konscias ke nia nuna sistemo estas malperfekta, kaj ni simple provas konservi la amikan etoson kun la limigita tempo kiun ni havas.

senideano (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2013 20.06.11

erinja:Ni konscias ke nia nuna sistemo estas malperfekta, kaj ni simple provas konservi la amikan etoson kun la limigita tempo kiun ni havas.
Do forigu la kontojn de uzantoj kun pli ol 100 forigitaj mesaĝoj - tio ŝparus vian tempon. Bezonas nur kelkaj Lernu-anoj (mi povas doni vi la nomoj) por difekti la etoson.

Takaisin ylös