Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

от unpensador, 07 февруари 2012

Съобщения: 821

Език: Esperanto

kaŝperanto (Покажи профила) 04 декември 2013, 22:55:17

senideano:
kaŝperanto:@senideano Ĉu mi sufiĉe klarigi/rektifi la aferon? Mi ne ŝatas esti miskomprenita.
Jes, dankon. Mi ankaŭ ege malŝatas la misuzon de la vorto "religio".

Sed, laŭ kion mi legis en ĉi tiu fadeno kaj ĉe Lernu ĝenerale, a la "fortaj nekredantoj" egalas ĉu temas pri vera aŭ ŝajna kredo je Dio - ili malamas ĉiun specon de kredo je Dio, ofte surbaze de stereotipoj.
Eble estis misuzon, sed mi ne povis elpensi alian vorton por priskribi tion, kion mi intencis diri. Mi ankaŭ estis aŭdinta predikojn, kiuj temas pri la malsamecoj inter 'religio' kaj la fido. Oni povas esti tre 'religiema' kaj nur havas supraĵan fidon. Jesuo mem predikis pri ĉi tion.
Ĉi tion mi malsukcese provis priskribi.

Bedaŭrinde, ofte veras ke kaj nekredantoj kaj kredantoj formas opiniojn pri la alia bazite de stereotipoj. Tial diskutu ni. ridulo.gif

senideano (Покажи профила) 04 декември 2013, 23:17:31

erinja:Samseksamo en si mem estas afero kiu temas pri homoj; la afero ne povus ekzisti sen la homoj mem. Do kompreneble oni ne rajtus diri ke tio estas fia, samkiel oni ne povus diri "religio x estas fia perversaĵo", eĉ sen paroli pri la kredantoj mem. Iu scienca teorio estas nepersona afero. Samseksamo, religio, politiko -- tiuj estas personaj aferoj.
Bone, mi raportos kiel rubmesaĝon ĉiun afiŝon en kiu oni diras ke religiaj kredoj estas stulta, difektanta, ktp.

Ekzemple :

mihxil:Mi ja suspektetas ke religion igas onin pli stulta.
mihxil:la biblio diras multegon, el kio multon ni konsiderus nuntempe sufiĉe aŭ eĉ multe fia.
mihxil:La seriozaj religiuloj kiujn mi en ĉiutaga vivo renkontis estas kutime protestantoj, kies religio estas kompreneble ankaŭ komplete freneza
ktp ktp ktp

Mi esperas ke via havos sufiĉan tempon - estas ja multege da.

erinja (Покажи профила) 05 декември 2013, 01:15:21

Bone, mi raportos kiel rubmesaĝon ĉiun afiŝon en kiu oni diras ke religiaj kredoj estas stulta, difektanta, ktp.
Jes, prefere oni ja raportu tiajn mesaĝojn. Tion mi ĉiam diradis, en ĉiu fadeno.

...sed ŝajnas ke vi preferis nuligi vian konton, ol raporti mesaĝojn tiajn?

Oijos (Покажи профила) 05 декември 2013, 10:14:53

erinja:Mi ne scias pri viaj klakoj de "Preview", ĉar...
Vi estas aroganta uzante anglan esprimon, kiam vi ŝajne ne povis diri tion uzante Esperanton. Ĉu vi supozas, ke ĉiuj forumanoj komprenas, kiam vi skribas Preview?

Ĉu Lernu!-laborgrupano estas tiel malkompetenta, ke ŝi ne scias, ke vortoj 'antaŭrigardi' kaj 'antaŭmontri' ekzistas kaj estas uzataj de aliaj?

Oijos (Покажи профила) 05 декември 2013, 10:40:36

erinja:Samseksamo en si mem estas afero kiu temas pri homoj; la afero ne povus ekzisti sen la homoj mem. Do kompreneble oni ne rajtus diri ke tio estas fia, samkiel oni ne povus diri "religio x estas fia perversaĵo", eĉ sen paroli pri la kredantoj mem. Iu scienca teorio estas nepersona afero. Samseksamo, religio, politiko -- tiuj estas personaj aferoj.
Kaj kion se iu religio estas perversa laŭ difino de oficialuloj? Ni havis tian religion en Suomujo dum iom da tempo. Mi ne eĉ memoras la nomon. La religio estis registrita kaj tolerita unue. Post iom da tempo oni malpermesis ĝin pro daŭra seksa ekspluato de infanoj. Tio estis parto de la religio.

kaŝperanto (Покажи профила) 05 декември 2013, 14:14:18

erinja:
Bone, mi raportos kiel rubmesaĝon ĉiun afiŝon en kiu oni diras ke religiaj kredoj estas stulta, difektanta, ktp.
Jes, prefere oni ja raportu tiajn mesaĝojn. Tion mi ĉiam diradis, en ĉiu fadeno.

...sed ŝajnas ke vi preferis nuligi vian konton, ol raporti mesaĝojn tiajn?
Interesa...mi ne anticipis tion.

Belmiro (Покажи профила) 05 декември 2013, 14:28:34

baibaibibi:La afero estas: kial vij tiel rapide akceptas tiajn falsaĵojn, kaj samtempe tiel forte kontraŭstaras la sciencajn verojn?
En unu sola frazo vi faras multe da eraroj pri mi kaj pri miaj diraĵoj.
Tiu estas tute normala sinteno ĉe tiuj kiuj nur kredas (aŭ nur fidas je) la nekredantoj.

Belmiro

kaŝperanto (Покажи профила) 05 декември 2013, 14:52:54

Oijos:
erinja:Mi ne scias pri viaj klakoj de "Preview", ĉar...
Vi estas aroganta uzante anglan esprimon, kiam vi ŝajne ne povis diri tion uzante Esperanton. Ĉu vi supozas, ke ĉiuj forumanoj komprenas, kiam vi skribas Preview?

Ĉu Lernu!-laborgrupano estas tiel malkompetenta, ke ŝi ne scias, ke vortoj 'antaŭrigardi' kaj 'antaŭmontri' ekzistas kaj estas uzataj de aliaj?
Mi tre dubas, ke erinja ne konas la Esperantan vorton por "preview", sed estis mi mem kiu uzis ĉi tiun anglan vorton en mia afiŝo. Mi ankaŭ konas tiujn vortojn, sed mi uzas la anglan version de Lernu, kaj mi pensis ke provi traduki la nomon de la butono ne estis bona ideo. Ĉu la Eo-a versio uzas "antaŭrigardi" aŭ "antaŭmontri", aŭ alia? Ĉu, se me uzas la malĝustan vorton, erinja min komprenis?

Oijos:
erinja:Samseksamo en si mem estas afero kiu temas pri homoj; la afero ne povus ekzisti sen la homoj mem. Do kompreneble oni ne rajtus diri ke tio estas fia, samkiel oni ne povus diri "religio x estas fia perversaĵo", eĉ sen paroli pri la kredantoj mem. Iu scienca teorio estas nepersona afero. Samseksamo, religio, politiko -- tiuj estas personaj aferoj.
Kaj kion se iu religio estas perversa laŭ difino de oficialuloj? Ni havis tian religion en Suomujo dum iom da tempo. Mi ne eĉ memoras la nomon. La religio estis registrita kaj tolerita unue. Post iom da tempo oni malpermesis ĝin pro daŭra seksa ekspluato de infanoj. Tio estis parto de la religio.
Mi konsentas. Certe estas vere malbonaj religioj, kiuj ne ŝirmindas (ekzemple, kultantoj de Satano, aŭ tiuj, kiuj faras homan oferadon, ktp). Sed kion vi pensas pri la Islamaj ŝtatoj kiuj devigi virinojn porti specifajn vestojn per leĝoj? Ĉu la oficialuloj ĝuste povas decidi kiuj religioj estas permesita?

Oijos (Покажи профила) 05 декември 2013, 15:41:54

kaŝperanto:
Oijos:
erinja:Mi ne scias pri viaj klakoj de "Preview", ĉar...
Vi estas aroganta uzante anglan esprimon, kiam vi ŝajne ne povis diri tion uzante Esperanton. Ĉu vi supozas, ke ĉiuj forumanoj komprenas, kiam vi skribas Preview?

Ĉu Lernu!-laborgrupano estas tiel malkompetenta, ke ŝi ne scias, ke vortoj 'antaŭrigardi' kaj 'antaŭmontri' ekzistas kaj estas uzataj de aliaj?
Mi tre dubas, ke erinja ne konas la Esperantan vorton por "preview", sed estis mi mem kiu uzis ĉi tiun anglan vorton en mia afiŝo. Mi ankaŭ konas tiujn vortojn, sed mi uzas la anglan version de Lernu, kaj mi pensis ke provi traduki la nomon de la butono ne estis bona ideo. Ĉu la Eo-a versio uzas "antaŭrigardi" aŭ "antaŭmontri", aŭ alia? Ĉu, se me uzas la malĝustan vorton, erinja min komprenis?
Dankon pro via ekspliko. Mi ne legis la antaŭan paĝon. Do, vi estas la malkompetentulo, ĉar laŭ vi ne indas provi traduki nomon de la butono. Ĉu vi komprenus, se mi diras, ke mi premis butonon "Esikatselu"?

Se via mesaĝo foriĝis post premo de "Antaŭmontri", tio estas teĥnika misfunkcio.

kaŝperanto (Покажи профила) 05 декември 2013, 16:38:21

Hah, mi ja estas la malkompetentulo. Mi kompreneble ne komprenus "Eksikatselu", ĉar mi ne konas la finnan (sed Google tradukilo ja ĝin konas). Sed, ĉu vi komprenas, kial mi estis hezitanta traduki ĝin mi mem? Se mi ne elektis la saman vorton, kiun Lernu mem uzas, eble estus konfuziga, ĉu ne? Eble oni dirus ke "ne estas tia 'antaŭrigardi' butono, pri kio vi pensas?"
Tial mi ne tradukis ĝin - por eviti konfuzon.

Обратно нагоре