Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

od unpensador, 7 lutego 2012

Wpisy: 821

Język: Esperanto

erinja (Pokaż profil) 5 grudnia 2013, 16:50:03

Oijos, mi sugestas ke vi redaktu viajn mesaĝojn por forpreni tiujn insultojn. Insultado al aliaj uzantoj ne estas permesita en la forumoj, kaj nomi iun "aroganta" kaj "malkompetenta" sendube estas insulto. Pri mi mem mi ne aparte zorgas, sed minimume al normalaj uzantoj oni ne insultu.

Kaj interalie en la lernu-teamo ni helpas uzantojn de multaj lingvoj. Ĉiu el ni parolas aŭ komprenas kelkajn lingvojn; kiam ni ne povas helpi pro nekompreno, ni turnas sin al parolantoj de tiu lingvo, aŭ al Google Translate (aŭ ambaŭ). Uzantoj de lernu neniam kritikiĝu, simple pro tio ke ili serĉis helpon uzante kelkajn vortojn de la propra lingvo, aparte kiam temas pri parto de la paĝaro mem (facile serĉebla).

erinja (Pokaż profil) 5 grudnia 2013, 16:54:32

Belmiro:
baibaibibi:La afero estas: kial vij tiel rapide akceptas tiajn falsaĵojn, kaj samtempe tiel forte kontraŭstaras la sciencajn verojn?
En unu sola frazo vi faras multe da eraroj pri mi kaj pri miaj diraĵoj.
Tiu estas tute normala sinteno ĉe tiuj kiuj nur kredas (aŭ nur fidas je) la nekredantoj.

Belmiro
Kion vi celas per tio? Kiuj estas tiuj personoj kiuj "nur kredas je la nekredantoj"? Tiu esprimo ŝajnas esti ege ĝenerala akuzo kontraŭ nekredantoj, sed eble vi celis ion alian.

mihxil (Pokaż profil) 5 grudnia 2013, 17:18:01

erinja:
Bone, mi raportos kiel rubmesaĝon ĉiun afiŝon en kiu oni diras ke religiaj kredoj estas stulta, difektanta, ktp.
Jes, prefere oni ja raportu tiajn mesaĝojn. Tion mi ĉiam diradis, en ĉiu fadeno.
Tiaj mesaĝoj ne estas insultaj, se ili havas klarigon. Tiam estas opinio aŭ eĉ deklaro de fakto, kaj ne insulto. Se ne eblas vortigi sian opinion, tiam mi ne vidas la utilon de forumo.

AlfRoland (Pokaż profil) 5 grudnia 2013, 17:32:50

mihxil:
erinja:
Bone, mi raportos kiel rubmesaĝon ĉiun afiŝon en kiu oni diras ke religiaj kredoj estas stulta, difektanta, ktp.
Jes, prefere oni ja raportu tiajn mesaĝojn. Tion mi ĉiam diradis, en ĉiu fadeno.
Tiaj mesaĝoj ne estas insultaj, se ili havas klarigon. Tiam estas opinio aŭ eĉ deklaro de fakto, kaj ne insulto. Se ne eblas vortigi sian opinion, tiam mi ne vidas la utilon de forumo.
Mi tute samopinias. Malgraŭ kion esprimis "senideano" mi certigas ke la plej gravajn insultojn eldiris kredantoj kiam mankis al ili pli bonajn argumentojn. Mi nur menciu iaman forumanon "Hebda999" (aŭ io simila).

erinja (Pokaż profil) 5 grudnia 2013, 17:34:02

mihxil:
Jes, prefere oni ja raportu tiajn mesaĝojn. Tion mi ĉiam diradis, en ĉiu fadeno.
Tiaj mesaĝoj ne estas insultaj, se ili havas klarigon. Tiam estas opinio aŭ eĉ deklaro de fakto, kaj ne insulto. Se ne eblas vortigi sian opinion, tiam mi ne vidas la utilon de forumo.
Mi povus nomi alian uzanton malbela kaj stulta, kaj detaligi tre klare ĉiujn kialojn kial tio estas laŭ mi vera. Tio estas preciza vortigo de mia opinio, de tio kio estas laŭ mi fakto, kaj ankaŭ kontraŭ la reguloj de la paĝaro. Se oni persiste faras tion ĉi tie, oni riskas perdi sian konton.

Se vi volas libere diri insultojn pri ĉio ajn, trovu alian forumon. Mi kredas ke estas alia fadeno, kie oni priskribis kelkajn forumojn kie oni povas diri ĉion sen ajna administrado kaj sen ajnaj reguloj.

erinja (Pokaż profil) 5 grudnia 2013, 17:38:16

Jam pli ol sufiĉe pri mesaĝoj kiuj reciproke akuzas -- "ĉefe kredantoj faras [ion malbonan]", aŭ "ĉefe nekredantoj faras [ion malbonan]". Iru al alia forumo se vi volas amase akuzi grandajn grupojn pri io. Tio ne estas akceptata ĉi tie.

kaŝperanto (Pokaż profil) 5 grudnia 2013, 18:51:14

mihxil:
erinja:
Bone, mi raportos kiel rubmesaĝon ĉiun afiŝon en kiu oni diras ke religiaj kredoj estas stulta, difektanta, ktp.
Jes, prefere oni ja raportu tiajn mesaĝojn. Tion mi ĉiam diradis, en ĉiu fadeno.
Tiaj mesaĝoj ne estas insultaj, se ili havas klarigon. Tiam estas opinio aŭ eĉ deklaro de fakto, kaj ne insulto. Se ne eblas vortigi sian opinion, tiam mi ne vidas la utilon de forumo.
Miĥil: ĉu se mi ne donus al vi la fundamentajn postulojn/aksiomojn de matematiko, ke mi povus taksi vin stultula kiam vi parolas pri matematikaj pruvoj? Ĉu ni ja scias ke la aksiomoj vere faktas?
Ne; tial estas la difino de aksiomo.

Laŭ mi, Dio nepre nur povas esti metafizika "aksiomo" aŭ "postulo", kiu ne pruveblas per ia ajn argumento.
Aksiomoj nur agas kiel 'komencejo' por argumentoj, kiu estas bazita sur la aksiomoj. (koncerne Dio, estas tre danĝera komencejo, kiel videblas per la historio)

Estas vere ke multaj kredantoj pli-malpli "blinde" fidas, sed ankaŭ estas vere pri nekredantoj (mi ja konas iujn, kiu ne prizorgas pri fido, kaj neniam volos pensi pri ĝi). Estas bedaŭrinde ambaŭ-okaze - mi opinias.

mihxil (Pokaż profil) 6 grudnia 2013, 08:04:27

erinja:
mihxil:
Jes, prefere oni ja raportu tiajn mesaĝojn. Tion mi ĉiam diradis, en ĉiu fadeno.
Tiaj mesaĝoj ne estas insultaj, se ili havas klarigon. Tiam estas opinio aŭ eĉ deklaro de fakto, kaj ne insulto. Se ne eblas vortigi sian opinion, tiam mi ne vidas la utilon de forumo.
Mi povus nomi alian uzanton malbela kaj stulta, kaj detaligi tre klare ĉiujn kialojn kial tio estas laŭ mi vera. Tio estas preciza vortigo de mia opinio, de tio kio estas laŭ mi fakto, kaj ankaŭ kontraŭ la reguloj de la paĝaro. Se oni persiste faras tion ĉi tie, oni riskas perdi sian konton.
Se temas pri personoj tiam mi samopinias ke tio estas alia kazo. Se temas pri kredoj mem, mi opinias ke foje direblu ke ili vere ne estas tre bonaj, kaj absurdaj. Ni rigardu ekzemple la titolon de ĉi tiu fadeno. Mi pensas ke ĝi en si mem estas stulta, kaj ne komprenas kial mi ne povus diri tion.

Vi mem asertis ke ne estas problemo diri ke iu opinio estas stulta, kaj laŭ mi mi neniam nomis personojn stultaj, nur iliajn opiniojn.
erinja: La titolo mem "La teorio de X estas stulta" ne havas problemon. Problemo ekestas kiam oni ekdiras ke "Personoj kiuj kredas je la teorio de X estas stultaj".
Laŭ mi mi ĉiam sekvis tiun skemon, kaj neniam diris personojn stultaj.

kaŝperanto (Pokaż profil) 6 grudnia 2013, 15:40:27

La titolo ja estas iom stulta (kial majuskla estas la 'j'?), kaj ĝenerale ŝajnas esti skribita de infano. Laŭ mi la uzo de stulta, krom ĉe malmultaj aferoj, estas tre infana (kaj eble stulta okulumo.gif ). Eblas, ke estas 'angla' penso/pensmaniero.
La titolo ŝajne sugestias malkomprenon laŭ mi.

mihxil:
Vi mem asertis ke ne estas problemo diri ke iu opinio estas stulta, kaj laŭ mi mi neniam nomis personojn stultaj, nur iliajn opiniojn.
erinja: La titolo mem "La teorio de X estas stulta" ne havas problemon. Problemo ekestas kiam oni ekdiras ke "Personoj kiuj kredas je la teorio de X estas stultaj".
Laŭ mi mi ĉiam sekvis tiun skemon, kaj neniam diris personojn stultaj.
Mi ankaŭ ne povas memori iun fojon, kiam vi rekte diris personojn stultaj.
Sed, ŝajne, diri "religio X estas stulta" similas al "personoj kiu kredas je religio X estas stulta". Sed, laŭ mi, ĉi tiu rekte implikas ke diri ke iu ajn afero, kiu povas esti kredata aŭ ne, estas ankaŭ malpermesata. Diri ke "teorio X estas stulta" rekte implikas ke vi ankaŭ pensas la kredantojn de la teorio stulta.

La nura maniero por aliri tiajn temojn (laŭregulare) estus diri "La teorio X malpravas, ĉar..." aŭ "La religio X malpravas, ĉar...".

Parenteze, mi pensas ke insultaj titoloj nur ellogas tiajn stultajn, tedajn argumentojn, kiel loĝas en ĉi fadeno.

dobri (Pokaż profil) 6 grudnia 2013, 16:14:59

Anstataŭ insultado oni ja povas skribi jenon: Laŭ mia opinio la vereco de viaj asertoj estas dubinda.

Wróć do góry