去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

从 unpensador, 2012年2月7日

讯息: 821

语言: Esperanto

Sunjo (显示个人资料) 2013年12月6日下午5:55:26

kaŝperanto:
Sed, ŝajne, diri "religio X estas stulta" similas al "personojn kiu kredas je religio X estas stulta". Sed, laŭ mi, ĉi tiu rekte implikas ke diri ke iu ajn afero, kiu povas esti kredata aŭ ne, estas ankaŭ malpermesata. Diri ke "teorio X estas stulta" rekte implikas ke vi ankaŭ pensas la kredantojn de la teorio stulta.
Ankaŭ sendube inteligentaj homoj fojfoje povas diri aŭ kredi stultaĵojn. Kaj ankaŭ spertuloj fojfoje povas erari. Prudenta lernema homo tial ĉiam aprezu kritikon kaj averton pri tio (kaj ne miskomprenu ĝin kiel personan atakon). Nur tiamaniere oni povas lerni kaj pliboniĝi.
Iu kiu ne kredas "ke religio X estas stulta" kaj pretas pripensi la kritikon kaj tamen poste ne ŝanĝos sian opinion tamen povu doni argumentojn kial la aserto "ke religio X estas stulta" estas stulta. Do laŭ mia opinio tute ne indas ĉagreniĝi pro tia aserto.

erinja (显示个人资料) 2013年12月6日下午6:41:01

Sunjo:

Sed se oni afiŝus mesaĝon dirante ke personoj kiel vi (kia ajn vi estas - ateista, germana, kristana, usona, blond-hara, virina -- mi inventas ĉi tiujn aferojn, mi scias nenion pri vi) estas stultaj, sendube vi raportus tion anstataŭ serioze pripensi ĉu la persono pravas.

Prefere oni dekomence ne diru tiajn aferojn. Estas multegaj aferoj en la mondo kiujn mi taksas stultaj, sed mi ne afiŝadas pri tio en la forumoj, nomante tion kaj tion "stultaj". Tio konvinkus neniun.

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年12月6日下午9:50:51

@Rargos

"La tuto de ĉi-tiu okazis antaŭe, kaj ja okazos denove" - el Battlestar Galactica (almenaŭ mia provo traduki "All of this has happened before, and all of it will happen again" )

Ĉu vi legis la fadenon? Ĉar se vi ja ĝin legintus, vi ja komprenintus ke vi eksterkuntekste taksis tiujn afiŝojn.

Sunjo (显示个人资料) 2013年12月6日下午10:04:20

erinja:
Sed se oni afiŝus mesaĝon dirante ke personoj kiel vi (kia ajn vi estas - ateista, germana, kristana, usona, blond-hara, virina -- mi inventas ĉi tiujn aferojn, mi scias nenion pri vi) estas stultaj, sendube vi raportus tion anstataŭ serioze pripensi ĉu la persono pravas.
Vi verŝajne pravas pri tio, sed "sendube" jam estas tro forta esprimo. Depende de la koncernaj personoj kaj kondiĉoj mi dubas multe pli okulumo.gif
Krom tio mi opinias ke via tute inventita ekzemplo similas nur al kelkaj sed ne al ĉiuj forigitaj afiŝoj (ni pri tio jam parolis, ne indas ripeti ĉion).
Prefere oni dekomence ne diru tiajn aferojn. Estas multegaj aferoj en la mondo kiujn mi taksas stultaj, sed mi ne afiŝadas pri tio en la forumoj, nomante tion kaj tion "stultaj". Tio konvinkus neniun.
Mi emas konsenti, sed ne tute. Ekzistas aferoj kiujn oni devas kritiki ekzemple ĉian diskriminacion. Se neniu kuraĝas fari tion aŭ ĉiuj opinias ke iu alia faru tion, tiam povus okazi ke malgranda grupo kun danĝeraj ideoj pligrandiĝas, atingas la povon kaj poste misuzas ĝin. Ju pli frue oni montras per argumentoj (ne per nomi ion aŭ iun stultaj) ke tiaj grupoj malpravas des pli granda estas la ŝanco ke oni povas eviti ion tian.

Paulinho (显示个人资料) 2013年12月7日下午8:34:36

kaŝperanto domandis: Vere, ĉiu Kristano devus kredi la Koranon malvera, kaj ke Mahometo estis mensogulo, ĉu ne?
Mi, kristanulo (katolika) diras tute ne. Mi kredas, ke ĉiu homo faras iun sperton de Dio. Eĉ ateistoj, kvankam la sperto, kiun faras la ateisto de dio povas esti sperton nean. Kiel kristana, mi kredas (tiu estas mia rajto), ke la kristana sperto de Dio estas pli profunda ol aliaj. Sed la Korano subtenas la fidon de 1 miliardo da homoj, kiuj, sur bazo de sia kredo, havas moralan koherecon, laboras por justeco kaj vivkvaliton. Laŭ mia opinio, islamo estas bela religio kiu faras la homoj vivi, esperi kaj kompati. Kaj tiuj kiuj tie vivas estas absolute plimultoj kompare al tiuj kiuj praktikas perforton. Nur tute neracia aroganteco opinias ke tiom granda nombro da homoj direktus sian vivon per fasko da sensencaĵoj aŭ mensogoj.

Rargos (显示个人资料) 2013年12月7日下午8:41:04

Paulinho:

Bonege! Mi tute samopinias!

mihxil (显示个人资料) 2013年12月7日下午10:42:21

Admin - Forigita malĝentila mesaĝo - Bv. turni vin al privataj mesaĝoj se vi volas kvereli.

Rargos (显示个人资料) 2013年12月8日上午12:25:59

Admin - Forigita malĝentila mesaĝo - Bv. turni vin al privataj mesaĝoj se vi volas kvereli.

Rargos (显示个人资料) 2013年12月8日上午12:35:03

Admin - Forigita malĝentila mesaĝo - Bv. turni vin al privataj mesaĝoj se vi volas kvereli.

Sunjo (显示个人资料) 2013年12月8日上午9:19:23

回到上端