Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
von unpensador, 7. Februar 2012
Beiträge: 821
Sprache: Esperanto
voxclamantes (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 11:17:20
mihxil:vi ŝajne rifuzas kompreni
mihxil:Tio montras nur malkomprenon viaflankan
mihxil:Estas iom vane paroli kun iu pri temo kiun li simple rifuzas kompreni, kaj daŭre misprezentas."Mi ĉiam rajtas kaj vi estas tiel stulta ke vi ne povas kompreni tion!!!"
antoniomoya (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 11:22:56
mihxil:Tio montras nur malkomprenon viaflankan.Ŝajnas ke mi miskomprenas vin, kaj vi evidente miskomprenas min.
Domaĝe ke ni ne havas la saman gepatran lingvon, por precizigi kaj klarigi detalojn kaj nuancojn. Sed tiel estas la vivo.
Dankon pro la klopodo.
Amike.
mihxil (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 11:47:15
voxclamantes:Ankaŭ tio ne estas akurata resumo. Aŭ ĉu vi opinias ke la prikskribo de antoniomoya 'Se nura hazardo kondukis de energio ĝis personeco,' iel ajn montras komprenon pri la teorio de evoluado? Tio estas tre malbona resumo, kaj sekve montras malkomprenon. Kaj fakte intencan malkomprenon, ĉar vere la teorio de evoluado ne estas tre komplika. Sole necesas kompreni ke temas pri grandaj grupoj, pri grandaj tempoj, pri hazardaj variaĵetoj kaj pri selekto. Tion redukti al 'nura hazardo' estas malhoneste kaj/aŭ montras profundan malkomprenon.mihxil:vi ŝajne rifuzas komprenimihxil:Tio montras nur malkomprenon viaflankanmihxil:Estas iom vane paroli kun iu pri temo kiun li simple rifuzas kompreni, kaj daŭre misprezentas."Mi ĉiam rajtas kaj vi estas tiel stulta ke vi ne povas kompreni tion!!!"
mihxil (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 11:48:12
antoniomoya:Mi pensas ke mi sufiĉe bone komprenas vin, kaj mi klare vidas ke vi ne komprenas. Via resumo pri la teorio de evoluado bone montris tion.mihxil:Tio montras nur malkomprenon viaflankan.Ŝajnas ke mi miskomprenas vin, kaj vi evidente miskomprenas min.
Belmiro (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 12:47:41
kaŝperanto (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 14:58:19
antoniomoya:Kiel ekstera gvato de via interparolado, mi ne konkludas tiel. Miĥil ja komprenas vin, kaj ne kulpindas Esperanton por via miskompreno. Min ofendas vi, ke vi provis kulpigi nian bonegan lingvon tiele.mihxil:Tio montras nur malkomprenon viaflankan.Ŝajnas ke mi miskomprenas vin, kaj vi evidente miskomprenas min.
Domaĝe ke ni ne havas la saman gepatran lingvon, por precizigi kaj klarigi detalojn kaj nuancojn. Sed tiel estas la vivo.
Dankon pro la klopodo.
Amike.
Vi malkomprenas evoluo kaj statistiko/verŝajneco.
Sunjo (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 17:06:23
Sendube similaj aŭ eĉ pli bonaj klarigoj ankaŭ troveblas en preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj (krom Esperanto).
aliaj eble interesaj ligiloj (en Esperanto):
La Origino de Specioj (Darvin)
http://www.eventoj.hu/steb/biologio/enkond-fokuso/...
antoniomoya (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 18:37:36
kaŝperanto:Kiel ekstera gvato de via interparolado, mi ne konkludas tiel. Miĥil ja komprenas vin, kaj ne kulpindas Esperanton por via miskompreno. Min ofendas vi, ke vi provis kulpigi nian bonegan lingvon tiele.Aŭskultu, Kaŝperanto, Miĥil kaj vi komprenas nenion el ĉio kion mi skribis. Miĥil nur legas kion interesas lin, respondas al ĝi, kaj ignoras la grandan ceteron. Neniam li kapablis refuti miajn argumentojn unu post la alia.
Vi malkomprenas evoluo kaj statistiko/verŝajneco.
Kaj ŝajne vi faras la samon.
Pli bone relegu atente ĉiujn miajn frazojn, kaj pensu ilin iomete, anstataŭ ree kaj denove reveni blinde kaj senfine al teorio de evoluo laŭ la scienca vidpunkto.
Ĉu vi kredas ke mi neniam legis mialingve la faman teorion? Mi ja havas plenpaĝojn de notoj pri opinioj el diversaj sciencistoj: César Nombela, Nicolás Jouvé, Francisco Ayala, Eduardo Battaner, Francis Collins, ktp. ktp. Kaj mi ja scias (eble vi ne) ke pri tiu temo estas du sciencaj tendencoj. La via ne estas la sola, nek necese la prava.
Aliflanke, mi rajtas pensi per mi mem, kaj ne necese ripeti kiel papago aliulajn teoriojn.
Ĉu mi bone kaj klare esprimis min en Esperanto?
mihxil (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 18:58:30
antoniomoya:Miĥil nur legas kion interesas lin, respondas al ĝi, kaj ignoras la grandan ceteron.Mi nur reagas al la aferkoncernaj partoj.
antoniomoya:Neniam li kapablis refuti miajn argumentojn unu post la alia.Tiom longe ke vi restas asertadi aferojn kiajn 'nura hazardo', vi evidente ankoraŭ ne komprenas pri kio vi fakte parolas, do apenaŭ indas eĉ rigardi viajn argumentojn, ĉar ili estas bazita ja plena nekompreno.
kaŝperanto (Profil anzeigen) 17. Dezember 2013 22:15:39
antoniomoya:Vi ja klare esprimis vin per Esperanto. Tio ne estas la afero.kaŝperanto:Kiel ekstera gvato de via interparolado, mi ne konkludas tiel. Miĥil ja komprenas vin, kaj ne kulpindas Esperanton por via miskompreno. Min ofendas vi, ke vi provis kulpigi nian bonegan lingvon tiele.Aŭskultu, Kaŝperanto, Miĥil kaj vi komprenas nenion el ĉio kion mi skribis. Miĥil nur legas kion interesas lin, respondas al ĝi, kaj ignoras la grandan ceteron. Neniam li kapablis refuti miajn argumentojn unu post la alia.
Vi malkomprenas evoluo kaj statistiko/verŝajneco.
Kaj ŝajne vi faras la samon.
Pli bone relegu atente ĉiujn miajn frazojn, kaj pensu ilin iomete, anstataŭ ree kaj denove reveni blinde kaj senfine al teorio de evoluo laŭ la scienca vidpunkto.
Ĉu vi kredas ke mi neniam legis mialingve la faman teorion? Mi ja havas plenpaĝojn de notoj pri opinioj el diversaj sciencistoj: César Nombela, Nicolás Jouvé, Francisco Ayala, Eduardo Battaner, Francis Collins, ktp. ktp. Kaj mi ja scias (eble vi ne) ke pri tiu temo estas du sciencaj tendencoj. La via ne estas la sola, nek necese la prava.
Aliflanke, mi rajtas pensi per mi mem, kaj ne necese ripeti kiel papago aliulajn teoriojn.
Ĉu mi bone kaj klare esprimis min en Esperanto?
Mi tre bone konas la du flankojn en ĉi tiu argumentado, kaj krom de "nereduktebla komplikeco" ne estas veraj sciencaj duboj pri la evoluo. Kaj la antaŭmenciita afero nur atakas pecojn de la teorio de la evoluo, precize ke eble estas specifaj biologaj konstruaĵoj, por kiu ni ne povas ekspliki kiel ili ekestis per la evoluo per natura selekto.
Por mi, estas ebla ke ni simple ne nun komprenas, kaj eble (aŭ ne) komprenos estontece. Fakte, la teorio de evoluo ne asertas ekspliki la ekzaktan manieron per kiu la evoluo okazis estintece. Ĝi nur priskribas kiel vivo povas ŝanĝi per natura selekto dum milionoj kaj miliardoj da jaroj, kaj la fosilia registro subtenas ke la vivo ja evoluis de unuopaj ĉeloj ĝis balenoj, tigroj, kaj homoj.
La nura afero kiu min fascinas estas la origino de vivo mem, kiu estas tute ne eksplikebla per la evoluo. Eĉ se ni iutage eksplikas ĝin, la origino de la universo kaj ekzisto mem estas eĉ pli fascina al mi. Por mi, universo kreita de Dio, kreinta vivon, estas belega afero.
Ĉu Dio povus gvidi la evoluon, laŭ tio kion vi asertas? Eble, sed ni neniam povas scii, kaj ne gravas; ĉar se Dio kreis la universon, kaj la universo kreis vivon, do Dio kreis vivon per la universo, kiel ĝi estus ilo (kiel lignaĵisto kreus tablon per siaj iloj).
Mi ja povas pensi per mi mem.