Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-25 05:52:46

Citaĵo de John Smith - profesoro de Oregona universitato:
"Oni dogme diras, ke la evoluo estas difinita fakto, sed neniu diras KIU ĝin difinis kaj kiel. Tiu ĉi doktrino estas plene senigita de scienca konfirmado".

Direktoro pri la scienca laboro de franca nacia centro de la sciencaj esploroj Lui Bonuar kategorie eldiris, ke la teorio de la evoluo estas fabelo por plenaĝaj homoj. Tiu ĉi teorio neniel helpis al progreso de la scienco. Ĝi estas malutila.

Esploristo I. Koen diras, ke ŝanco de konkreta vario en DNA de nur 5 proteinoj estas nula. Ĉe tia postulata mutacio dum tuta tempo de la ekzisto de nia galaksio aperus nek unu malsimpla indiko. De matematika vidpunkto estas tute neeble, ke la evoluo estu mekanismo, kreinta proksimume 6 milionojn de specoj de la bestoj kaj
plantoj. Tial kiam sistemo de DNA fariĝis
komprenebla, polemiko inter la evoluistoj kaj
kreistoj devis finiĝi.

Tial opinias modernaj sciencistoj en diversaj landoj. Mi povas citi ilin senfine. Darwin ne pravas!

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-25 07:24:14

Profesoro de lunda sveda universitato Heribert-Nilson skribas:
Paleogeologiaj faktoj, kiujn ni havas, ne permesas krei eĉ karikaturon de la teorio de Darwin. Foresto de interŝtupaj ĉeneroj estas difinita fakto! Ilin (interŝtupajn ĉenerojn) neniu kaj neniam trovos.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-decembro-25 09:56:53

Lakiro:Profesoro de lunda sveda universitato Heribert-Nilson skribas:
Paleogeologiaj faktoj, kiujn ni havas, ne permesas krei eĉ karikaturon de la teorio de Darwin. Foresto de interŝtupaj ĉeneroj estas difinita fakto! Ilin (interŝtupajn ĉenerojn) neniu kaj neniam trovos.
Nils Heribert-Nilsson mi trovis: https://en.wikipedia.org/wiki/Nils_Heribert-Nilsso..., la aliajn tri cititojn bedaŭrinde ne (la plej ofta rezulto de serĉado pri John Smith + evolution ekzemple estis John Maynard Smith, kiu ne estis profesoro en Oregon sed tutcerte subtenis la teorion de la evoluo). Bonvolu doni ligilojn al informoj pri la personoj (vikipedio aŭ universitataj retejoj) kaj la originajn citaĵojn, por ke eblas kontroli la fidindecon de viaj ekzemploj (kaj pri la citaĵo mem por certiĝi ke ili ne estis miscitita ekster la kunteksto kaj pri la aserto ke temas pri modernaj sciencistoj)

alimales (Montri la profilon) 2013-decembro-25 11:12:20

Sunjo:

Ankaŭ mi ŝatus havi informojn pri tiuj misteraj "modernaj scientistoj". Strange ŝajnas ke Google ne bone konas ilin...

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-25 11:34:38

Probable JS http://www.advancedbackgroundchecks.com/d/john-smi.... Povas esti mi eraras...

Mi citis ruslingvan artikolon de akademiano N. Beĥtereva (instituto de cerbo de akademio de sciencoj de Rusio).

Sunjo (Montri la profilon) 2013-decembro-25 22:09:44

Lakiro:Probable JS http://www.advancedbackgroundchecks.com/d/john-smi.... Povas esti mi eraras...

Mi citis ruslingvan artikolon de akademiano N. Beĥtereva (instituto de cerbo de akademio de sciencoj de Rusio).
Dankon. Do ne eblas kontroli la fidindecon de viaj citaĵoj. N. Beĥtereva supozeble estas tiu persono: https://en.wikipedia.org/wiki/Natalia_Bekhtereva

yyaann (Montri la profilon) 2013-decembro-26 03:34:16

Stefano888:Mi lernis tion en kurso pri astronomio ĉe universitato antaŭ multaj jaroj. La profesoro, kiu instruis tiun kurson, diris ke en nia galaksio plejverŝajne ne estas pli ol kvar aliaj planedoj kun vivantaĵoj sur ili. (Li instruis la teorion de evoluado, parenteze.)
Via profesoro tiam ne povis scii tion, kion oni eksciis antaŭ du monatoj danke al la datumoj de la spacoteleskopo Kepler. Laŭanalize, ne malpli ol ĉirkaŭ 20% el la sun-dimensiaj steloj havas ter-similajn planedojn. Tio signifas, ke almenaŭ 8,8 miliardoj da planedoj en nia galaksio povus havi kondiĉojn taŭgajn por estiĝo de vivo.

Konsciu krome, ke tio estas nur la datumoj, kiujn ni nuntempe havas pri planedoj orbitantaj sundimensiajn stelojn. Eble alidimensiaj steloj, kiuj ja estas multe pli oftaj ol la sun-dimensiaj, ankaŭ povus havi vivfavorajn planedojn sed ni ne jam scias, kiel taksi la vivtaŭgecon ĉe planedoj de tiaj steloj.

Indas aldone primediti, ke nia galaksio estas nur unu inter miliardoj da aliaj...

Ju pli la homara scio progresas, des malpli nia Tero aspektas speciala.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-decembro-26 07:29:07

yyaann:Ju pli la homara scio progresas, des malpli nia Tero aspektas speciala.
Vi tute pravas.

"Homo ne estas mirindaĵo, sed nur tre ordinara reĝo de ordinara planedo kiu turnas ĉirkaŭ ordinara suno, en ordinara angulo de nia galaksio, kiu estas siavice ne pli ol tre ordinara galaksio.

Ĉiu unikeco estas iluzia, kaj atribuebla nur al nia nescio.

Tiu loĝata planedo nia estas nur ordinareco inter aliaj milionoj de loĝataj planedoj tra la universo." (Sebastian von Hoener)

Amike.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-26 12:09:54

Sunjo, se vin interesas tiu temo, mi povas proponi la artikolon de N. Beĥtereva en la rusa.
http://unpeople.ru/article/read/darvin.html

mihxil (Montri la profilon) 2013-decembro-27 08:19:24

Lakiro:Karaj amikoj, post ioma foresto mi venis al ĉi tiu fadeno. Legis viajn mesaĝojn, sed ne ekvidis FAKTOJN, pri kiuj vi ĉiuj skribas. Faktoj, faktoj, faktoj... Pri kiuj faktoj temas?
Ni diskutas pri teorio de la evoluo. Kion montris al ni Darwin? Nenion krom dubinda supozo! Kiu pruvis lian teorion? Neniu!
Pardonu, sed la faktoj pri evoluado estas amasaj. Vi simple ne diras la veron.

Vi povus simple vikipediumi aŭ simile, sed jen el mia kapo:

- amasoj da fosilioj, trovitaj precize en la ĝustaj tavoloj, komplete kongruaj kun evoluado
- Kromosomaj komparoj inter organismoj ankaŭ estas tute kongruaj kun la teorio de evoluado
- Geografia distruoj de organismoj estas tute en ordo
- Teorie evoluado funkcias bone. Oni povas simuli, kaj teorie analizi
- Oni observas ankaŭ efektivan evoluadon. Temas pri malgrandaj ŝanĝoj ĉar ni povas rekte observi nur malgrandajn tempojn.

ktp ktp. Via aserto ke faktoj mankas estas tute falsa.

Reen al la supro