შინაარსის ნახვა

დახურულია
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

unpensador-ისა და 7 თებერვალი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 821

ენა: Esperanto

troyshadow (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 07:32:27

miĥil:
troyshadow: malevoluo
Kio estas 'malevoluo'? Ĉu vi havas ekzemplon?
Mi kredas ke eble simio evoluiĝis de homo,sed ne male;kaj homaro eble estas pliege antikva,ol opinias nunaj sciencistoj

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 07:38:51

bildo:Vi eraris. Laŭ mi ne ĉiu ŝanĝo estas disvolviĝo, sed nur definitiva ŝanĝo. Ekz. ĉiu plenaĝa estis bebo, sed neniu plenaĝa estos bebo.
Mia tablo neniam plu fariĝos arbo. Ĉu la ŝanĝo de arbo al tablo estis disvolviĝo? Laŭ vi, definitiva ŝanĝo estas disvolviĝo, do certe via respondu estu jesa?

bildo:Ankaŭ montaroj ne estiĝis tuje. Sed ili ja ne estas faritaj aŭ kreitaj. Tute ne gravas, ke io ajn estiĝis tuje aŭ ne tuje.
Mi tute ne diris tion. Vi diris ke 'ĉio disvolviĝis', kaj mi kontraŭekzemplis per 'tablo'. Tiam mi nur iomete provis antaŭvidi kiel vi povus tamen konsideri eĉ tablon 'disvolviĝinta' supozante ke eble laŭ via difino 'kreo' okazus tuje, kaj ke tio eĉ en la kazo de tablo ne estas tiel. Sed bone, mi komprenas ke tujeco ne estas grava eco ĉi-teme. Ke temu pri 'definiteco', tion mi ne anticipis.

Cetere, montaroj post longa tempo denove fariĝos ebenaĵo, ili do reiros al sia antaŭa stato. Ĉu montaroj do ne 'disvolviĝis'? Sed 'ĉio disvolviĝas'? Ĉu kontraŭdiro? Via diro ke nur 'definitiva' ŝanĝo estas 'disvolviĝo' laŭ mi simple kontraŭdiras kun tio ke 'ĉio disvolviĝas'. Ja ekzistas ŝanĝoj kiuj ne estas definitivaj.

bildo:
miĥil:
Principe ankaŭ tiel eblus kun la specioj. Ne ekzistas ia filofozia kialo kial 'kreo' nepre estintus malebla. Jes, estas tute komplete klare ke la biologiaj specioj ne estas de iu kreitaj, sed ke ili evoluis. Sed tion ni ne scias pro tio ke 'ĉio disvolviĝas'.
Mi pensas tamen, ke el tio sekvas, ke almenaŭ niatempaj vivaĵoj ne povas esti kreitaj.
La niatempaj vivaĵoj estis naskitaj de iliaj gepatroj. Neniu ajn, ec ne kreistoj, neas tion. Sed mi ne certas kion vi celis ĉi-foje? El kio laŭ vi sekvas ke almenaŭ la nuntempaj vivaĵoj ne estas kreitaj? Ĉu vi celas ke la nunaj specioj evoluis el antaŭaj specioj kaj ke tio videblas el la evidentaĵaro el biologio? Jes, klare, pri tio ni komplete samopinias. Sed vi daŭre parolas pri tio ke 'ĉio disvolviĝas', kvazaŭ tio estus ia argumento.

bildo:Se ne interesa, ne legu. Mi ne petas vin.
Mi celis ke ne estas interesa por la demando. Simple ne aferkoncernas. Min interesas kial vi parolas pri tio ke 'ĉio disvolviĝas', ĉar laŭ mi tio ne estas vera, kaj do nenion dirus pri tio ĉu specioj estus divolviĝintaj. Se specioj estas disvolviĝintaj (kiaj ili estas), tiam jes, ili estas alia ekzemplo de io disvolviĝinta. Sed tio ne signifas ke ĉio estas disvolviĝinta. Kaj certe tiu argumento ne funkcias alidirekten: ne estas tiel ke la specioj evoluis ĉar ĉio disvolviĝas. Mi nur provas komuniki ke tio laŭ mi ne senchavas.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 07:59:08

troyshadow:
miĥil:
troyshadow: malevoluo
Kio estas 'malevoluo'? Ĉu vi havas ekzemplon?
Mi kredas ke eble simio evoluiĝis de homo,sed ne male;kaj homaro eble estas pliege antikva,ol opinias nunaj sciencistoj
Kial vi ne simple klare respondas la demandon? Ĉu vi celas ke 'malevoluo' estas evoluo en la alian direkton? Ĉu vi nur celas ke evoluo ne povas reiri laŭ precizaj siaj paŝoj? Tio efektive estas tre malverŝajna. Kvankam foje okazis etskale. Mi pasintan semajnon ekzemple legis pri sangogrupo homa, kiu ankaŭ ekzistas ĉe simioj, sed kiu ŝajne malaperis dum miloj da jaroj, sed kiu 'reevoluis'.

Sed se vi celas ke evoluado nepre gvidus de simpla al pli kompleksa, ke ĝi nepre ĉiam daŭre 'supreniras', ke homoj estas do la 'pinto' de la kreo, kaj kaj movo en tiu senco ne eblas en la alia direkto, tiam mi malsamopinias. Evoluado eblas ĉiudirekten. La preciza vojo jam prenita nur estas tre tre malverŝajna.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 08:06:13

IgorPletnev:idiota trolo "unpensador"
Mi ne eĉ certas, sed mi pensas ke unpensador ne estas trolo, sed ke li, kvankam evidente menskonfuzita, seriozas.

bildo (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 08:44:49

miĥil:
bildo:Vi eraris. Laŭ mi ne ĉiu ŝanĝo estas disvolviĝo, sed nur definitiva ŝanĝo. Ekz. ĉiu plenaĝa estis bebo, sed neniu plenaĝa estos bebo.
Mia tablo neniam plu fariĝos arbo. Ĉu la ŝanĝo de arbo al tablo estis disvolviĝo? Laŭ vi, definitiva ŝanĝo estas disvolviĝo, do certe via respondu estu jesa?
Ŝajnas al mi, ke vi simple ne volas kompreni min. Mi pensas, ke ĉiu aĵo (ne gravas, viva aŭ ne), havas sian komencon kaj sian finon. La arbo disvolviĝis ekde semo ĝis sia hakiĝo. Post tio la arbo jam ne ekzistas, do ĝi ne disvolviĝas. Sed aperis ligno. Se neniu tuŝas ĝin, bakterioj manĝos la lignon, kaj ĝi disvolviĝos al nenio. Tamen, el la ligno vi faris la tablon. Bone. Do, la ligno jam ne ekzistas, ekzistas la tablo. Nova tablo. Ĝi disvolviĝos al malnova tablo, ĝis sia malaperiĝo. Post malaperiĝo de la tablo ĝia disvolviĝo finiĝos.

unpensador (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 09:29:59

Falsaĵoj de la teorio de la evoluo

Ĉi tiu serio de artikoloj estas orientita al pruvi la falsecon de la scienca creacionismo ... kio ni la kristanoj konsideras kiel falseco; ĉi tio estas, la teorio de la evoluo de Darwin.

Ĉu eblas provi kun la scienco ke ĉiuj venas de Eva?

http://www.taringa.net/posts/info/6564232/Falacias...

http://www.antesdelfin.com/neandertalnohuman.html

http://translator.prompsit.com/tradurl.php

Perdonu ke mi ne havas la tempon de traduki nun ĉi tion, ĉar ankaŭ estas okazante gravaj aferoj en mia Patrio kiujn mi devas scii.
http://www.libertaddigital.com/

Edu senkulpa.gif

bildo (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 09:50:20

miĥil:Cetere, montaroj post longa tempo denove fariĝos ebenaĵo, ili do reiros al sia antaŭa stato.
Ĉi tio estas malvero. Montaroj neniam estis ebenaĵoj. Ili fariĝis el tektonikaj platoj.
miĥil: Min interesas kial vi parolas pri tio ke 'ĉio disvolviĝas'
Mi diras pri tio, ĉar mi vidas tion. Mi scias nenion, kio ne disvolviĝas. Se vi scias, bonvolu diri al mi.

troyshadow (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 13:00:48

miĥil:Evoluado eblas ĉiudirekten. La preciza vojo jam prenita nur estas tre tre malverŝajna.
mi konsentas,mi uzis la vorton 'malevoluo' senckiel 'evoluo en direkto mala al nunsciencaj postuladoj'
mi nur celis diri pri mia aserto,ke moderna scienco historia kaj paleontologia fundamentas ofte sur sia deziro de konservi alkutimajn teoriojn pri evoluo fanatike batalante kontraŭ novaj faktoj ĉar ekzistas multaj fosiliresultoj kaŝitaj kaj neakceptataj del plimulto de scientistoj,kaj la trovaĵoj montras ke p.e. homaro estas tiagrade pli antikva,ke necesas rekontroli ĉion kion oni konsideras faktoj

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 17:41:13

bildo:Ŝajnas al mi, ke vi simple ne volas kompreni min. Mi pensas, ke ĉiu aĵo (ne gravas, viva aŭ ne), havas sian komencon kaj sian finon.
Komence vi diris ke 'ĉio evoluas', tiam ke 'ĉio disvolviĝas', kaj nun nur restas 'ĉiu aĵo havas komencon kaj finon'. Laŭ mi almenaŭ sonas kiel estas diversaj aferoj. Cetere neniu ajn neas ke la vivo sur tero havis komencon. Eĉ unpensador pri tio samopinius.

Cetere ne ĉio havas kaj komencon kaj finon. La universo mem probable havis komencon, sed probable ne havos finon. Ĝi ekzistos eterne.

Sed bone, mi provizore cedus ke ĉio havas komencon kaj finon. Nun do klarigu kiel tio rilatas al la temo de la fadeno?

bildo:Ĉi tio estas malvero. Montaroj neniam estis ebenaĵoj. Ili fariĝis el tektonikaj platoj.
Eh, kaj ebenaĵoj ne fariĝis el tektonikaj platoj? Ekz. alpoj leviĝis pro tektonika kolizio de Afriko al Eŭropo. Antaŭ ol tiu kolizio tie estis ebenaĵo, eĉ maro (parto de la Tetisa oceano, de kio la meditareneo ankoraŭ estas postrestaĵo).

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 10 თებერვალი, 2012 17:56:13

troyshadow:moderna scienco historia kaj paleontologia fundamentas ofte sur sia deziro de konservi alkutimajn teoriojn pri evoluo fanatike batalante kontraŭ novaj faktoj ĉar ekzistas multaj fosiliresultoj kaŝitaj kaj neakceptataj del plimulto de scientistoj,kaj la trovaĵoj montras ke p.e. homaro estas tiagrade pli antikva,ke necesas rekontroli ĉion kion oni konsideras faktoj
Kial scienco 'fundamentas', kaj kial ili 'kaŝus' fosiliresultojn? Kiu gajnus pri tio? Tute sonas kiel komplotopensado, kaj mi kredas neniun ajn vorton de tio kion vi diras. Bonvolu citi fonton, kaj estu pli specifa. Kion vi celas 'pli antikva'? Kiom aktikva?

Modernaj homoj ekzistas nun 50 mil jarojn aŭ simile. Homoj certgrade similaj al ni ekzistas pli longe, ni eble diru jam 2 milionojn da jaroj. Nia komuna 'prapatro' kun ĉimpanzoj vivis antaŭ pli malpli 6 milionoj da jaroj. (se mi ĝuste rememoras). Tiaj pli malpli estas la faktoj. Eblas iom alimaniere interpreti, eblas citi aliajn nombrojn, sed pli malpli ĉi tiel aspektus.

ზემოთ დაბრუნება