Į turinį

Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

unpensador, 2012 m. vasaris 7 d.

Žinutės: 821

Kalba: Esperanto

klmn (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 30 d. 11:19:10

mihxil:
klmn:
mihxil:
klmn:Eble iu iam interesiĝis kial ĉiu viva estaĵo havas precizan simetrion de la korpo? Ĉu tio estis necesa dum evoluado? Ĉu nur hazarda koincido?
Ne ĉiu viva estaĵo estas simetria, des malpli precize simetria. Do via premiso ŝajnas esti erara, do kiel ni pluparolu?
Ekstero de korpo havas, simple rigardu la spegulon.
Mi ne estas 'ĉiu viva estaĵo'. Krome mi ne estas precize simetria. Do, pri kio vi parolas?
Verŝajne vi pravas pri "ĉiu viva estaĵo", mi celis aspekton de bestoj, mamuloj, fishoj, reptiliojn, insektojn ktp. Ekzemple, marsteloj havas eĉ kvin aksojn. Estas interesa la evolua senso de ĝi, krom beleco. ekzemple, por pli bona ekvilibro starante. Ĉu mi nun esprimis min pli ĝuste?

mihxil (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 30 d. 11:57:55

Lakiro:Mihxil, mi tre rekomendas al vi pli diskrete uzi ofendajn vortojn.
Mi ne uzas ofendajn vortojn. Mi nur sugestas ke vi eble estas trolo.

Lakiro:Vi skribas, ke interŝtupaj fosilioj estas trovitaj. Kiu ilin trovis kaj kiam?
Bonvolu mem legi

mihxil (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 30 d. 12:09:15

klmn:Estas interesa la evolua senso de ĝi, krom beleco. ekzemple, por pli bona ekvilibro starante. Ĉu mi nun esprimis min pli ĝuste?
Eble, sed kiel tio ĉi estas temrilata? Via ekzemploj havas duflankan simetrion, eble ĉar tio estas iel evoluade helpa, sed ankaŭ ĉar ili ĉiuj devenas de besto kiu estis duflanke simetria. Aliaj organismoj ne nepre havas tiun simetrion. Ekzemple arboj ne havas multan simetrion en sia ekstera aspekto.

klmn (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 30 d. 12:33:35

mihxil:
klmn:Estas interesa la evolua senso de ĝi, krom beleco. ekzemple, por pli bona ekvilibro starante. Ĉu mi nun esprimis min pli ĝuste?
Eble, sed kiel tio ĉi estas temrilata? Via ekzemploj havas duflankan simetrion, eble ĉar tio estas iel evoluade helpa, sed ankaŭ ĉar ili ĉiuj devenas de besto kiu estis duflanke simetria. Aliaj organismoj ne nepre havas tiun simetrion. Ekzemple arboj ne havas multan simetrion en sia ekstera aspekto.
Rilatas tiom, kiom oni pridiskutis evoluan teorion tie ĉi. Estis simple interesa momento, sen volo antaŭdiri ion, aŭ subteni iun flankon.
Kaj tute ne gravas io kio ne havas tiun econ. Ĉar mi temis pri ekzemplaro (tre abunda) kiu HAVAS ĝin.

Lakiro (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 30 d. 12:51:51

mihxil:
Lakiro:Mihxil, mi tre rekomendas al vi pli diskrete uzi ofendajn vortojn.
Mi ne uzas ofendajn vortojn. Mi nur sugestas ke vi eble estas trolo.

Lakiro:Vi skribas, ke interŝtupaj fosilioj estas trovitaj. Kiu ilin trovis kaj kiam?
Bonvolu mem legi
Ĉu vi mem legis proponitan artikolon? Por vi oni skribis, ke trovitaj fosilioj ne estas rektaj prauloj de homo. Temas pri foresto de fosilioj de homosimioj.
Mi konkludas, ke vi mem estas trolo, neatenta kaj obstina.

mihxil (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 30 d. 15:21:07

Lakiro: Por vi oni skribis, ke trovitaj fosilioj ne estas rektaj prauloj de homo. Temas pri foresto de fosilioj de homosimioj.
Oni skribas 'most', kaj tio signifas 'plimulto', sed ne 'ĉiu'. Nenie oni parolas pri 'foresto'. Diversaj el la montrataj fosilioj estas de rektaj prauloj de homoj. Krome, oni tre povas atendi ke estas multe pli da specioj kiuj nur estas rilataj, sed ne rektaj prauloj. Ĉio tute agorda kun la teorio de evoluado kaj kun homa deveno de antaŭaj simioj.

Lakiro (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 30 d. 20:37:59

Moderna homo ekde lerneja aĝo alkutimiĝas rilati al hipotezo de Darwin kiel al grandega scienca eltrovaĵo. Ĉiujare al ĉiuj lernantoj oni rakontas kiel laboro metamorfozis simion en homon. Sed mankis precipo - pruvo de mem fakto de metamorfozo de simio al homo. Malgraŭ vasta konateco de la eltrovaĵo multaj seriozaj sciencistoj ne agnoskis la hipotezon.
Pitekantropo. Nederlanda kuracisto Eugene Dubois (Eĵen Djubua) lasis institutan katedron kaj veturis al insulo Javo trovadi simiokonforman praulon. En 1891 li trovis fosiliojn de multaj animaloj, meze de kiuj kranion, tro similan je la simian. Feliĉa Djubua hastis deklari al ĉiuj pri sia trovaĵo de homa praulo.
En 1895 j, esplorinte la kranion, sendisputa aŭtoritato de la anatomio Virĥov asertis, ke la kranio apartenas al simio gibono. Tamen sensacio estas sensacio. La novaĵo pri la trovaĵo de la praulo kaj konfirmanta la evoluon disvastiĝis trans tuta mondo. Nur en 1920 j homoj eksciis, ke Djubua misinformis ĉiujn pri la pitekantropo. Antaŭ morto Djubua konfesis, ke trovita kranio de pitekantropo apartenis al gibono.

mihxil (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 30 d. 22:15:22

Lakiro:En 1895 j, esplorinte la kranion, sendisputa aŭtoritato de la anatomio Virĥov asertis, ke la kranio apartenas al simio gibono. Tamen sensacio estas sensacio. La novaĵo pri la trovaĵo de la praulo kaj konfirmanta la evoluon disvastiĝis trans tuta mondo. Nur en 1920 j homoj eksciis, ke Djubua misinformis ĉiujn pri la pitekantropo. Antaŭ morto Djubua konfesis, ke trovita kranio de pitekantropo apartenis al gibono.
La okazaĵoj antaŭ cent jaroj ne plu vere koncernas la aferon. Intertempe kolektiĝis multe pli da evidentaĵoj. Neniu 'serioza' sciencisto ankoraŭ dubas pri la plena praveco de la teorio de evoluado kaj la deveno de homoj de antaŭaj simioj. Vi povas al vi imagi ke estas tiel, sed simple ne estas vere. La teorio de evoluado trovas plenan akcepton ĉe kvazaŭ ĉiu sciencisto.

Ke vi volas metis vin ankoraŭ en ian dubon, aŭ volas vivi en la epoko de antaŭ jarcento, tio estas via problemo. Vi evidente ne vivas en realo.

Lakiro (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 31 d. 05:43:30

Pri 1953 j.
En 1912 j en Britio apud Piltdown konstruistoj malkovris ŝtoniĝan homan kranion. Baldaŭ oni povis trovi kaj makzelon similan je orangutanga. Neniu povis kompreni, tiu ĉi makzelo apartenis al trovita kranio aŭ ne. Dum geologiista kunsido la trovaĵo estis nomita Eoantropo de Dawson. Aperis nova sensacio.
Baldaŭ la fosilio estis kaŝita en la deponejo de Brita muzeo. De tiam ĝin neniu vidis (nur gipsajn kopiojn). Specialistoj verkadis disertaĵojn pri la transformado de simio al homo. Dank'al tiu materialo estis defenditaj centoj da disertaĵoj.
Nur en 1953 j la ostojn oni esploris per kemia analizado. Rezulto estis ŝokanta!
La kranio efektive estis palea kaj homa. La makzelo do apartenis al moderna, ne tute ŝtonĝita, orangutango. Ĝi estis verŝajne eĉ ne brita. La dentojn de la makzelo oni iomete segis.Por kio? Por similigi al homaj. Tio estis granda falso. Nun pri tio scias jam tuta mondo. Denove la teorio de Darwin estis pridiskutita, multaj sciencistoj dubis denove. Ja estis trovitala homa kranio.
Malgraŭ evidenta falso defendantoj de "la originode specioj" certas ke la kranio apartenas al eoantropo.

mihxil:
vi volas vivi en la epoko de antaŭ jarcento, tio estas via problemo. Vi evidente ne vivas en realo.
La hundo bojas - karavano iras!

mihxil (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 31 d. 07:04:43

Lakiro:Pri 1953 j.
Bonvolu ĉesi insulti la tuton de scienco per elfosado de kelkaj misokazoj de antaŭ longa tempo. Sciencon faras homoj, do povas okazi eraroj, sed ilin kutime korektas scienco mem. Restas la fakto ke la grandega plimulto de la sciencistoj nuntempe plene akceptas la teorion de evoluado. Kial tio estus laŭ vi? Ĉu vi neas ke estas tiel?

Atgal į pradžią