Tancat
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
de unpensador, 7 de febrer de 2012
Missatges: 821
Llengua: Esperanto
Lakiro (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 7.35.17
mihxil:Ĉu al vi tiel diris mem sciencistoj?Lakiro:Pri 1953 j.Bonvolu ĉesi insulti la tuton de scienco per elfosado de kelkaj misokazoj de antaŭ longa tempo. Sciencon faras homoj, do povas okazi eraroj, sed ilin kutime korektas scienco mem. Restas la fakto ke la grandega plimulto de la sciencistoj nuntempe plene akceptas la teorion de evoluado. Kial tio estus laŭ vi? Ĉu vi neas ke estas tiel?
Se legi la publikaĵojn, plimulto da sciencistoj probable forte dubas ol akceptas darvinan teorion.
mihxil (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 8.06.22
Lakiro:La 'publikaĵo' kiun vi legas certe estas tre malfindinda, ĉar tute simple ne estas vera ke plimulto de sciencistoj dubas, des malpli forte dubas.
Se legi la publikaĵojn, plimulto da sciencistoj probable forte dubas ol akceptas darvinan teorion.
Kompreneble vikipedio resumas ankaŭ ĉi tion.
Vi tre aspektas kiel trolo, ĉar vi daŭre disvastigas plenajn neveraĵojn.
yyaann (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 8.09.26
Lakiro:Ĉu vi konvinkis almenaŭ vin mem?
Se legi la publikaĵojn, plimulto da sciencistoj probable forte dubas ol akceptas darvinan teorion.
(Vidinde tiurilate)
opincar (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 9.52.36
yyaann:La vidaĵeto nur subtenas la diskuto pro evoluci-kredantoj kaj iliaj timoj, ne honesta debato pri apartenaj asertoj inter diversaj sciencaj trabaroj kaj teoreoj. Nure evoluciana propogando.Lakiro:Ĉu vi konvinkis almenaŭ vin mem?
Se legi la publikaĵojn, plimulto da sciencistoj probable forte dubas ol akceptas darvinan teorion.
(Vidinde tiurilate)
mihxil (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 12.30.12
opincar: ne honesta debato pri apartenaj asertoj inter diversaj sciencaj trabaroj kaj teoreoj. Nure evoluciana propogando.Tute ne ekzstas 'diversaj sciencaj trabaroj kaj teorioj' (kio ajn estus 'trabaro' ). En scienco nur unu teorio havas subtenon, nome la teorio de evoluado. Ĝi estas tute ne plu debata, ĉar la afero estas findecidita. Oni ankaŭ ne plu parolas pri ĉu la tero estas sfera aŭ ĉu materio ekzistas el atomoj. Tiuj teorioj havas la statuson de fakto, precize same kiel evoluado. Oni nur diskutas pri detaloj.
ghibulo (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 15.26.42
mihxil:En scienco nur unu teorio havas subtenon, nome la teorio de evoluado. Ĝi estas tute ne plu debata, ĉar la afero estas findecidita. Oni ankaŭ ne plu parolas pri ĉu la tero estas sfera aŭ ĉu materio ekzistas el atomoj. Tiuj teorioj havas la statuson de fakto, precize same kiel evoluado. Oni nur diskutas pri detaloj.Por mi ne estas tiel grava, se teorio de evoluado pravas aŭ ne, sed tiu ĉi fadeno tre interesas min, ĉar mi povas studi kiel oponuloj defendas siajn opiniojn. De via ĉi argumento/paralelaĵo ni povas subkompreni, ke vi firme kredas al teorio de evoluado, sed vi devus konfesi, ke faktojn de 'sfera tero' aŭ 'atomoj' ni povas observi, sed ŝanĝon de simio al homo apenaŭ. Tial tio ne povas esti same, ĉu ne?

Lakiro (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 16.26.17
Geamikoj, bonan Novjaron!!!!! Estu ĉiam ĝojaj kaj sanaj!
Paulinho (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 17.24.49
Lakiro sikribis: Geamikoj, bonan Novjaron!!!!! Estu ĉiam ĝojaj kaj sanaj!Tiu fojo mi forlasas volonte la temon de la fadeno:
Bonan Novjaron al ĉiuj ...
Lakiro (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2013 17.46.07
En 1922 j en ŝtato Nebraska arkeologoj trovis fosilian denton. La formo de la dento estis tia, ke ĝi ne povis aparteni nek al homo, nek al simio. La arkeologoj hastis fari konkludon - tio ĉi estas dento de homosimio (interŝtupo). La novaĵon oni tuj tajpis en 3 sciencaj revuoj.
Afero estis farita!
Tion mihxil nomas pruvitaj faktoj.
Post 5 jaroj (kiam tuta mondo aplaŭdis al hesperopiteko) oni trovis plenan skeleton de animalo kun tiaj dentoj.
Tio estis apro (sovaĝa porko). Sed kiel kutime "hesperopiteko" jam trafis en skolajn lernolibrojn.
Interalie, en 14-a eldonejo de brita enciklopedio tiun ĉi beston oni jam ne nomas homosimio, modeste klarigante, ke hesperopiteko apartenas al bestoj de alia specio.
Tial mi ankoraŭfoje diras pri foresto de sciencaj malkovroj kaj konstanta hasto de sciencistoj deklari pri fosilioj.
mihxil (Mostra el perfil) 1 de gener de 2014 15.42.59
Lakiro:Ĉe mihxil ĉiam mankas argumentoj.Ne necesas argumentoj. Mi simple deklaras la fakton ke la vasta plimulto de sciencistoj plene subtenas la teorion de evoluado. Tio estas fakto, kiun vi iel devus klarigi. Nova ekzemplaĉo el 1922 vere ne helpus vin.