Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
de unpensador, 2012-februaro-07
Mesaĝoj: 821
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-27 20:03:47
Lakiro:Miller kun sia abiogenezo ja ne kreis la vivan ĉelon, sed ĉiuj sciencistoj decidis, ke li pruvis la originon de vivo.Montru unu scienciston kiu decidis ke li pruvis tion. Vi simple babilas, kaj evidente ne estas bone informita.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-28 12:36:53
Mutusen:Mutusen, en via referenco en ĉiuj artikoloj ĉeestas vorto "Hipotezo". Kie vi ekvidis ekzemplojn, konfirmantajn la evoluon? Estas bone redaktitaj artikoloj, ne konfirmantaj la skribaĵon. Mi eĉ trovis evidentan mensogon pri elmortado de specioj. Laŭ la teorio pri la evoluado (ĉefa postulato) devas elmortadi ĉiuj antaŭaj specioj kaj ilin ĉiam ŝanĝas novaj specioj. Por ke pruvu ĉi tiun postulaton oni donas ekzemplojn de malapero de dinosaŭroj, kelkaj specoj de reptilioj.Lakiro:Pri kio vi parolas?Pri tio, ke ĉiuj biologiistoj kaj sciencistoj, kiuj scias, pri kio ili parolas, konsideras evoluon kiel la plej bonan teorion por klarigi la diversecon de specioj.
Lakiro:Iu ajn teorio devas esti konfirmata per realaj ekzemplojEkzemploj konfirmantaj evoluon estas sennombraj.
Ĥa! Sed kie estas novaj specioj, ŝanĝintaj la malnovajn? Kie estas novaj dinosaŭroj kun novaj atributoj? Nenie!!!
En fino de ĉiu artikolo oni montras nomon de sciencisto, kiu defendis disertacion, kaj aldonas, ke li publikis sian HIPOTEZON aŭ supozon. Tiujn artikolojn vi nomas konfirmantaj la teorion.
Matthieu (Montri la profilon) 2014-januaro-28 13:54:47
Sunjo (Montri la profilon) 2014-januaro-28 16:59:39
Lakiro:... Mi eĉ trovis evidentan mensogon...Jes, evidente vi legis misprezento(j)n de la teorio kaj poste la "pruvo(j)n" ke tiu(j) misprezento(j) malveras.
Se vi vere volas lerni ion pri la teorio de la evoluo, vi nepre ne nur legu la tekstojn de la negantoj de tiu ĉi teorio.
mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-28 23:19:22
Lakiro:Laŭ la teorio pri la evoluado (ĉefa postulato) devas elmortadi ĉiuj antaŭaj specioj kaj ilin ĉiam ŝanĝas novaj specioj.Tiu 'postulato' estas imaga. Ĝi ne ekzistas. Aŭ eble vi misprezentas ĝin. Specioj povas laŭgrade ŝanĝiĝi, branĉi, formorti, aŭ simple apenaŭ ŝanĝiĝi. Ĉiuj tiuj okazoj estas komplete en akordo kun la teorio.
Lakiro:Ĥa! Sed kie estas novaj specioj, ŝanĝintaj la malnovajn? Kie estas novaj dinosaŭroj kun novaj atributoj? Nenie!!!Fakte birdoj estas rektaj posteuloj de dinosaŭroj, kaj do en kladista vidpunkto estas dinosaŭroj.
Ĉiuokaze, ĉio kion vi diras nur montras ke vi ne komprenas nek volas kompreni kio estas la teorio de evoluado.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-29 04:44:06
Evidente venis la momento por fini nian disputon. Mi eĉ dirus, ke tio ne estis disputo, ĉar disputis nur unu homo - mi. Vi pri la teorio tute ne parolis, sed juĝis mian personon. Ĉiuj miaj demandoj restis neresponditaj. Anstataŭ viaj propraj silogismoj mi legis viajn referencojn kun fremdaj artikoloj. La plej granda diferenco inter ni estas nia rilato al la problemo. Vi akceptas ĉion skribitan sendube, sed mi legas ĉi tiujn artikolojn kaj ne trovas en ili iun logikon. Mi volis aŭdi viajn klarigojn, sed bedaŭrinde aŭdis nur primitivajn frazojn "vi ne komprenas, vi mensogas, vi ne povas". Tiuj "argumentoj" por mi ne taŭgas. Tio estas komika disputo de surduloj. Mi perdis ĉiun intereson al interparolado en ĉi tiu temo kaj certas, ke gajnis en nia konversacio. Ĉiu forumano restis kun sia vidpunkto.
Ĉiegale mi dankas vin pro via neaktiva partopreno, ĉar mi nun povas fari konkludon.
Saluton al brontosaŭroj-kolomboj kaj leporoj-cervoj.
Amike!
mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-29 07:48:00
Lakiro:Ĉiuj miaj demandoj restis neresponditaj.Tio ne estas vera. Vi ne povas ĉesi disvastigi neveraĵojn. Mi ankoraŭ en mia lasta mesaĝo, unu antaŭ ol via do, respondis al demando de vi (malgraŭ mia nevolo, ĉar evidente tio estas vana enterpreno)
Lakiro:estas nia rilato al la problemoVi eĉ imagas la problemon. La 'problemo' de kiel originas homoj kaj la aliaj specioj estas solvita, kaj sekve ne plu estas problemo. Simile ne ekzistas problemo 'kian formon havas la tero'.
Lakiro:Mi certas, ke gajnis en nia konversacio.Kio pruvas ke via malkonekto kun la realo estas kompleta.
Paulinho (Montri la profilon) 2014-februaro-01 19:25:32
Mi skribis:Ne pravas. Kion sciias la fiziko pri kosmaj radiadoj: Ili finos la vivon sur la tero, se ne ekzistus magneta poluso kaj la ozona kovro. Tamen, ambaŭ estis formataj en la kurso de la historio de la planedo. Do, en la komenco la tero estis bombardita de mortigaj radiadoj. La ideo ke iam la kosma radiado provizis la aktivigan energion por la apero de vivo estas kaj estos ĉiam nura konjekto, kiel la plej el ĉiuj kondiĉoj estas nur hipoteza. Ili estas hipotezoj bone studitaj, kredeblaj konjektoj. Sed nur tio. Oni ne teknike eblas establi la komencaj kondiĉoj de la planedo. Oni ne sciias "kion, kiam, kiel, kaj laŭ la scienco, kial". Tial la vorto "fakto", aplikita al ĉi tiu periodo de la historio nur en scienca-fikcio.
Sed por atingi la nunan panoramon de la planedo hipotezo diras ke oni benzonis miliardojn da jaroj, kun multegaj interaj formoj de vivo.
Miĥil respondis: Ne temas pri 'hipotezo'. Estas fakto ke bezonis tio miliardojn da jaroj, kaj la teorio de evoluado estas teorio, ne hipotezo.
opincar (Montri la profilon) 2014-februaro-01 21:01:53
Paulinho:Mi akordas kun vi. Kvankam mi akordas kun Lakiro kiel evolucia teoria skeptiko, mi dividas kun vi pri la bazo de la terkomenco kiel hipotezo kaj via filosofio pri terbelecoMi skribis:Ne pravas. Kion sciias la fiziko pri kosmaj radiadoj: Ili finos la vivon sur la tero, se ne ekzistus magneta poluso kaj la ozona kovro. Tamen, ambaŭ estis formataj en la kurso de la historio de la planedo. Do, en la komenco la tero estis bombardita de mortigaj radiadoj. La ideo ke iam la kosma radiado provizis la aktivigan energion por la apero de vivo estas kaj estos ĉiam nura konjekto, kiel la plej el ĉiuj kondiĉoj estas nur hipoteza. Ili estas hipotezoj bone studitaj, kredeblaj konjektoj. Sed nur tio. Oni ne teknike eblas establi la komencaj kondiĉoj de la planedo. Oni ne sciias "kion, kiam, kiel, kaj laŭ la scienco, kial". Tial la vorto "fakto", aplikita al ĉi tiu periodo de la historio nur en scienca-fikcio.
Sed por atingi la nunan panoramon de la planedo hipotezo diras ke oni benzonis miliardojn da jaroj, kun multegaj interaj formoj de vivo.
Miĥil respondis: Ne temas pri 'hipotezo'. Estas fakto ke bezonis tio miliardojn da jaroj, kaj la teorio de evoluado estas teorio, ne hipotezo.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
mihxil (Montri la profilon) 2014-februaro-01 22:34:14
Paulinho: La ideo ke iam la kosma radiado provizis la aktivigan energion por la apero de vivo estas kaj estos ĉiam nura konjekto,Vi estas prava (kvankam eble ne pri la informo pri la estonteco), sed tio ĉiuokaze neniel rilatas al la teorio de evoluado.