關閉的
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
貼文者: unpensador, 2012年2月7日
訊息: 821
語言: Esperanto
mihxil (顯示個人資料) 2014年2月1日下午10:35:35
opincar:Iom da sciencistoj subtenas aliajn teoriojn kaj alkolektigi evidentoj pro tion. Ĉu oni kredas je tio ne gravas. Ili ekzistas ĉar estas rezoneblaj argumentoj al ilin.Tio ne veras. Ekzistas neniu ajn 'rezonebla' argumento.
Lakiro (顯示個人資料) 2014年2月2日上午5:54:44
mihxil:Denove estas kategoria "ne veras", nenion eksplikanta. Kaj denove "ekzistas neniu...".opincar:Iom da sciencistoj subtenas aliajn teoriojn kaj alkolektigi evidentoj pro tion. Ĉu oni kredas je tio ne gravas. Ili ekzistas ĉar estas rezoneblaj argumentoj al ilin.Tio ne veras. Ekzistas neniu ajn 'rezonebla' argumento.
Kun sama sukceso mi povas diri, ke ekzistas! Tio ĉi nomiĝas teniso (ping pong). Mi jam menciis pri sablujo kaj infanoj. Vi do estas plenaĝa homo. Bv elekti alian manieron en la disputo.
mihxil (顯示個人資料) 2014年2月2日下午12:16:10
Lakiro:Denove estas kategoria "ne veras", nenion eksplikanta.La ekspliko estas ekzemple ke en pli ol 70 paĝoj aperas neniu serioza kontraŭargumento. Kutime evidentiĝas ke la argumento kontraŭas ion alian ol la teorion de evoluado, ion kion neniu ajn asertas, aŭ ke tiuj argumentoj estas radikitaj en plenaj neveraĵoj.
Ekz. la pli malpli serioza kontraŭulo de evoluado de natura selekto Michael Behe parolas pri 'nereduktebla komplekso', kaj donas kiel ekzmeplon la okulon. Tiu argumento ne taŭgas almenaŭ dumaniere:
- La okulo ne estas nereduktable kompleksa. Oni povas forpreni multajn partojn, kaj tiam ankoraŭ ĝi estas pli utila ol neniu ajn okulo
- La argumento en si mem ankaŭ ne taŭgas, ĉar eĉ se oni trovas organon kiu vere tute maluzebliĝas ĉe forpreno de ajna parto, tiam tio tute ne signifas ke ĝi ĉiam tia estis. Eble ĝi havis pli da partoj antaŭe en ĝia historio, aŭ havis tute alian funkcion.
Kaj jen mi parolas pri pli malpli serioza kontraŭulo, kaj eĉ tiu ne povas veni kun pli bona kontraŭargumento ol io tiom profunde netaŭga kaj manka.
Sekve mi povas konkludi ke rezonaj kontraŭargumentoj ne estas prezentitaj de iu ajn. La vasta plimulto de la sciencistaro kun mi samopinias. Ke vi arogas al vi mem ke vi scias pli bone estas absurde, do kial mi pli serioze reagu, certe post tiom da paĝoj ol simple frazi la fakton: 'vi uloj diras neveraĵojn', ĉar tiel estas. Kaj fakte mi reagas al io precize same senenhave, nome ke 'ekzistas raciaj kontraŭargumentoj'. Mi ne vidis ilin. Kial vi ne reagis al opincar ke li prezentu tiujn argumentojn, kaj ne nur aludu ilin?
mihxil (顯示個人資料) 2014年2月2日下午3:59:38
Lakiro:Vi denove skribis multe da literoj pri vi kaj pri mi, sed nenion, rilatan la temon.Mi konkludas ke vi ne legis min. Mi eĉ apenaŭ menciis vin, nek min, kaj ja parolis pri la temo.
mihxil (顯示個人資料) 2014年2月3日上午6:31:27
maratonisto:Ĉu Vi pensas, ke Vi estas pli saĝa ol 77% de respondintoj?Li ankaŭ pensas ke li estas pli saĝa ol 99,9% de la sciencistoj.
Lakiro (顯示個人資料) 2014年2月3日下午6:25:09
mihxil:Vane vi ofendiĝas. Mi tute ne volis vin insulti. Simple mi ne povas kompreni vian fotaĵon kaj ne scias kiel turni min al vi. Vi do diras pri mi "li pensas...". Kion mi devas diri pri via persono?Clarence666:Kial vi volas scii pri tio? Konkludo: (... vidu supre ...).Tute ne temas pri scivolo. Temas pri fiega provo insulti. Mia sekso estas klare indikata en mia profilo, kaj aldone videblas mia fotaĵo.
Mia sekso tute ne koncernas la aferon, kaj pensi ke mia skribmaniero, kiu ŝajne al li ne plaĉas, identigeblus min kiel virinon insultas do la duonon de la homaro.
Maratonisto, mi jam ne volas krucigi la spadojn
pro scienco kaj rilato al la kvanto da sciencistoj kaj voĉdonintoj. Mi diras pri lia maniero defendi sian pozicion. Al mi ĝi ŝajnas tre stranga. Kiel li argumentas pri la teorio per personaj rilatoj? Interalie, vi kondutas same! Mi denove ripetas, ke min ne interesas kvanto da kredantoj. Saĝa povas esti nur tiu, kiu montros al ĉiu mondo pruvon. Sed nun ekzistas nur hipotezoj. Kaj Galileo, kaj Koperniko estis siatempe stultaĉoj, ĉar ne akceptadis komunan vidpunkton. Sed post ioma tempo 99,9 % da "sciencistoj" ŝanĝis 100 % da novaj sciencistoj. Inter ĉiuj specialistoj nur kelkej esploras kaj penas ekscii ion. Restintaj kopias ĉion, kion supozas la unuaj. Ĉesu mencii al mi pri la kvantoj. Tio ne estas argumento en disputo. Pli bone skribu ion, se vi estas en la temo.
Lakiro (顯示個人資料) 2014年2月3日下午7:27:40
La kvanto estas plej grava indico por vi.
Mi ne diras pri la teorio. Mi diras pri via metodo partopreni en la interparolado. Ĉefa kriterio estas kvanto, sed ne pruvoj. Tre bona metodo.
Tamen ĉiuj trompoj restis neeksplikitaj, ĉiuj demendoj restis neresponditaj, ĉiuj dubantoj estis insultitaj, ĉiuj brontosaŭroj ekfluis kiel anseroj. Jen estas via religio kun propraj inkviziciistoj. Mi estas tre ĉagrenita, ĉar iu kreis la temon, sed la plimulto ne permesas ĉi tie rezoni. Kaj vi strebas ataki personon kun mala vidpunkto.
Troyus23 (顯示個人資料) 2014年2月3日下午9:18:41
biologoj, ĉiuj ĉefaj universitato biologio fakojn, ĉiu grava scienco journal, la Amerika Akademio de Sciencoj, kaj
ĉiu grava scienco organizo en la mondo, estas ĉiuj eraris pri la originoj kaj evoluo de vivo .... sed oni
aparta tribo de malkleruloj, bronzo kadukiĝis, kapro bredistoj havas ĝin ekzakte ĝusta. "
- Chuck Easttom
Lakiro (顯示個人資料) 2014年2月4日上午9:07:49
Troyus23:»Junaj tero creacionismo estas esence la pozicio ke ĉiuj de la moderna scienco, la 90% de viva sciencistoj kaj 98% de vivantoNe! Tio estas via aserto. Mi diras, ke ili ne pruvis, sed ne eraris. Estas la teorio, ke la homo povas vivi 180 j. Tamen tio estas nur hipotezo.
biologoj, ĉiuj ĉefaj universitato biologio fakojn, ĉiu grava scienco journal, la Amerika Akademio de Sciencoj, kaj
ĉiu grava scienco organizo en la mondo, estas ĉiuj eraris pri la originoj kaj evoluo de vivo .... sed oni
aparta tribo de malkleruloj, bronzo kadukiĝis, kapro bredistoj havas ĝin ekzakte ĝusta. "
- Chuck Easttom
Estas hipotezo, ke plifrua homo estis pli evoluita, ol la nuna. Sed tio estas ankaŭ hipotezo.
Neniu pruvis.
Sed kiam ĉiuj krias 'kredu!", mi dubas, ĉar tio estas nur hipotezoj. Pri tio mi kaj diris. Vin mi ne juĝas, aliajn pro ilia pozicio mi ne juĝas. Tio ĉi estas via rajto, kredi aŭ ne kredi. Kaj ne provu juĝi min, via teoria kredo ne estas argumento en la disputo. Argumentoj povas rilati al temo de la parolado, sed ne al personoj aŭ ilia kvanto. Viaj argumentoj forestas!
Matthieu (顯示個人資料) 2014年2月4日下午2:43:04
Lakiro:Viaj argumentoj forestas!Neniu argumento povos konvinki vin. Kiam ajn iu donas al vi ligilon, kiu klarigas ion pri evoluo, vi ne legas ĝin kaj diras, ke ĝi pruvas nenion.