مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
من unpensador, 7 فبراير، 2012
المشاركات: 821
لغة: Esperanto
mihxil (عرض الملف الشخصي) 4 فبراير، 2014 5:42:12 م
Lakiro: . Tamen tio estas nur hipotezo.La teorio de evoluado ne estas hipotezo, ĝi estas teorio. Kaj ĝi ankaŭ estas fakto. Vi povas resti ignori tiun veron, sed tio ŝanĝas nenion. Ĝi estas fakto tiusence ke la specioj efektive evoluis, tiu estas multemaniere montrita kaj estas certe ke tio okazis. Ĝi ankaŭ estas teorio, ĉar tiu fakto ankaŭ havas klarigan mekanismon, kaj estas enkadrigita en scienca tuto kun klarigoj, leĝoj, ktp ktp.
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 5 فبراير، 2014 3:47:11 م
Bedaŭrinde adminisrtratoro eliminas miajn mesaĝojn. Kiam oni diras, ke mi estas naiva, tio kontentigas forumanojn.
Mi tiel diris - mian mesaĝon oni eliminis.
Mi daŭrigas ekspliki, ke tiu temo en Lernu, ekzistas por ke vi disvolvu vian lingvan sperton, kaj laŭeble esprimu viajn pensojn. Vi do turnas min al viaj referencoj kaj nenion parolas. Tio ne estas disputo.
Mi jam ne diras pri la teorio tute. Mi juĝas vian manieron partopreni en la temo. Sed vi daŭrigas nenion paroli krom "estas faktoj". Kiaj? Simple ili estas kvazaŭ. Ĉu mi devas konsenti kun tiu frazo? Neniam.
Ju pli vi skribas "nenion", des pli multe da pozitivo mi ricevas kaj firmiĝas en mia pozicio. Pardonu, se tio ne plaĉas al vi.
Interalie, en mia antaŭa mesaĝo mi skribis pri eraro kompari artefaritajn mutaciojn kun natura selekto.
Agarrett (عرض الملف الشخصي) 6 فبراير، 2014 12:44:23 ص
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 7 فبراير، 2014 4:29:22 م
Agarrett:Ne estas debato; el evoluo estas akceptita je preskaŭ tuto de la sciencistoj de la mundo. Negi tio fakto estas la reala eraro.T.e. vi konfesas en via nekompreno de la teorio, same kiel aliaj, kaj iras post tuto da sciencistoj, absolute ne dubante je enhavo de darvinismo. Ĉefa argumento por vi estas ilia amaso.
Sed min interesas alia afero. Kion vi mem scias kaj pensas? Min interesas viaj pripensoj. Ni delonge legas fremdajn artikolojn kaj scias ilin kiel "Patro nia", sed ne povas argumenti tute.
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 7 فبراير، 2014 6:07:47 م
Bv juĝi la homon, okupiĝantan pri la scienco. Ja li supozas, ke simpla miksado de organikaj molekuloj, konsistigantaj la ĉelon, metamorfozigas ĝin je la gudro, pli konvenanta por la strato, ol por darvina teorio.
Paulinho (عرض الملف الشخصي) 8 فبراير، 2014 6:46:02 م
Lakiro skribis: Bedaŭrinde adminisrtratoro eliminas miajn mesaĝojn.Mi unufoje skribis mesaĝon kaj tiam mi ne plu vidis ĝin. En tiu mesaĝo mi parolis pri la fluo de energio en kosmosciencaj sistemoj. Mi donis kiel ekzemplo la homan korpon (kiu estas kosmoscienca sistemo) kaj ilia manĝaĵo (kiu estas vojo por provizi energion). Kio direkton prenis mia mesaĝo? Ĉu ĝi estis forigita de iu, kiu eĉ ne komprenas ĝin, ĉar tiu scias nenion pri fiziko?
mihxil (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2014 7:37:09 ص
Paulinho:Ĉu ĝi estis forigita de iu, kiu eĉ ne komprenas ĝin, ĉar tiu scias nenion pri fiziko?Mi tute samopinias ke multa forigado de mesaĝoj ŝajnas sufiĉe nejusta, kaj sufiĉe nenecesa. Mi tamen ne pensas ke forigo de via mesaĝo, rilatas al scio pri fiziko de la foriginto.
Ankaŭ mi ne plu precize rememoras vian mesaĝon, sed mi devas diri ke via aludo al 'kosmosciencaj sistemoj' kaj homa manĝo ne aspektus al mi tre kvalita fiziko. Kaj cetere estis vi kiu skribis:
Paulinho:La fakto ke la dua leĝo de la termodinamiko kontraŭas la teorion de evoluo ne nuligas tian teorioKio montras ke vi mem ankaŭ komprenas tre malmulton pri fiziko.
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2014 4:20:02 م
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2014 6:17:58 م
Al mi ŝajnas, ke en darvinismo temas pri natura selektado dum apero iuj subitaj mutacioj. Tamen mem notico "natura selektado" kontraŭas al logiko. Laŭ ĝi diversaj mutacioj devas okupi ĉiujn estaĵojn de unu specio unuatempe. Estaĵoj, kiuj ne havis mutaciajn ŝanĝojn devas nepre elmorti. Tiu supozo estas tre dubinda.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2014 7:04:40 م
Lakiro:Sed, al mi ŝajnas, ke vi nenion scias pri la fiziko. Ĉar neniam skribas pri sciencaj leĝoj. Vi per viaj mesaĝoj juĝas kaj insultas homojn, kaj tute ne scipovas diri pri la temo aŭ debati. Vi nur ripetas komunajn frazojn pri neekzistantaj faktoj.Ne indas paroli per argumentoj aŭ per detala skribo pri sciencaj leĝoj al iu kiu pensas la teron 30 mil jarojn. Tio evidente estus sensenca.