Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
de unpensador, 2012-februaro-07
Mesaĝoj: 821
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2014-februaro-23 10:13:44
erinja:Prave, mi nenion komprenas pri viaj kosmaj sistemoj.Se tamen li asertas ke laŭ lia mondobildo tio tre rilatas al la teorio de evoluado, mi ne pensas ke vi povas plue tute sen kromaj klarigoj nuligi liajn mesaĝojn. Des pli ĉar vi ŝajne, cetere kiel mi, ne komprenas kiel precize funkcius tiu ligo.
Paulinho (Montri la profilon) 2014-marto-02 13:56:36
Mi trankvile akceptas ĝin. Sed mi ne povas haltiĝi en ĝi. Ĉiu la diverseco de la universo estis enskribita tie. Se la eksplodo estis pli forta, tre varma universo ne generus vivon. Se la eksplodo estis pli malforta tre malvarma universo ne generus vivon. Mi rifuzas kredi, ke tia ekvilibro estas la rezulto de "hazardo". Dixi.
Duko (Montri la profilon) 2014-marto-02 14:40:03
Paulinho (Montri la profilon) 2014-marto-03 12:47:29
mihxil (Montri la profilon) 2014-marto-03 16:18:58
Paulinho: Mi rifuzas kredi, ke tia ekvilibro estas la rezulto de "hazardo". Dixi.Ŝajne nun via tuta argumento reduktiĝas al la konata 'fine tuning' argumento.
Tiel vi tute preterrigardas la fakton ke ni tute ne scias kiom ekzistas ekster nia videbla universo. Kompreneble estas tiel ke ni nur povas percepti universon en kiu ni povas vivi. Sed eble ekzistas vastega nombro da aliaj universoj. Inter aliaj, faden-teorio kaj inflacio-teorio ambaŭ sugestas ke tre tiel povus esti. Do, tiu rimarko via ke temu pri hazardo tre povus esti simple ne vera. Se vastega elekto de eblaj universoj efektive ekzistas, tiam estas logike ke ni troviĝas en unu en kiu vivo eblas. Alikaze ni ja ne povus rimarki tion.
Aldone, mi samopinias kun Duko ke krome apenaŭ rilatas al evoluado. Estas klare ke ĝi okazas. Ke por tio necesus certaj cirkonstancoj ne ŝanĝas la fakton ke ĝi okazas. Ankaŭ, eĉ se la elekto de la naturleĝoj iel ne estus hazardo, ankoraŭ tiam nenio indikas ke tio iel ajn rilatas al la dio de la kristanoj.
pt321 (Montri la profilon) 2014-marto-28 11:59:43
Ni povas kredi kion ni volas, estas nia libereco. Sed, konflikti fidon kaj sciencon nenion helpas. Oni povas havi la fidon kion oni volas: oni sole bezonas tion elekti.
kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-marto-28 15:42:04
mihxil:Mi ŝatas tiajn argumentojn: "Se ne estas tiele, ni ne ekzistus por pensi pri ĝi." Kiu povas argumenti kontraŭ tion?
...
Se vastega elekto de eblaj universoj efektive ekzistas, tiam estas logike ke ni troviĝas en unu en kiu vivo eblas. Alikaze ni ja ne povus rimarki tion.
La teoria fiziko ne ŝanĝas tiom ekde la tempo de la praaj grekoj, ĉu ne? La ideoj de malfinia nombro da universoj, faden-teorio, ekstraj dimensioj, ktp. estas preskaŭ konjektoj. Veras ke ni havas multe pli fortan matematikon kaj eksperimentan fizikon ol la praaj, sed iom de la teorioj ankoraŭ nepruveblas, aŭ konsistas de nepruveblaj eroj. Tamen, tiaj "ekster-skatolaj" demandoj estas demandinda.
mihxil:Mi aldonus ke, eĉ se Dio ja kreis nian universon, la evoluo nepre okazis.
Aldone, mi samopinias kun Duko ke krome apenaŭ rilatas al evoluado. Estas klare ke ĝi okazas. Ke por tio necesus certaj cirkonstancoj ne ŝanĝas la fakton ke ĝi okazas. Ankaŭ, eĉ se la elekto de la naturleĝoj iel ne estus hazardo, ankoraŭ tiam nenio indikas ke tio iel ajn rilatas al la dio de la kristanoj.
Tial mi neniam komprenos kial kristanoj kaj aliaj kredantoj kontraŭas ĝin. Ĉu vi pensas ke Dio estas mensogisto? Ĉu Li malverigis pruvojn por trompi nin? Ĉu veras, ke ĉu evoluo okazis gravas por la fido kaj filozofio instruita de Jesuo?
mihxil (Montri la profilon) 2014-aprilo-04 01:38:24
pt321:Mi pensas ke ĉi tiu afero ne estas profitebla diskutado. Oni devas scii multaj da sciencoj por reskondi al argumentoj.Por kompreni kaj scii la bazajn faktojn pri evoluado oni ne bezonas scii multon. Kelkhora orientiĝo pri la ekzistaj faktoj kaj ekzista teorio sufiĉas por tuta konvinko ke kaj kiel funkcias evoluado, almenaŭ laŭ la granda skemo. Kompreneble restas malfermaj demandoj, ekz. pri kiaj selektadoj plej oftas, kiel precize funkcias je molekula nivelo kaj tial plu, sed ĉi ĉio ne necesas por baza kompreno.
pt321:Ni povas kredi kion ni volas, estas nia libereco. Sed, konflikti fidon kaj sciencon nenion helpas. Oni povas havi la fidon kion oni volas: oni sole bezonas tion elekti.Mi ne konsentas kaj pensas ke ni ne povas kredi aferojn kiuj evidente ne koheras kun la faktoj.
mihxil (Montri la profilon) 2014-aprilo-04 01:45:05
kaŝperanto:Estas iom ironie ke vi diras tion ĉi nur kelkajn semajnojn post tio ke evidento por la inflaci-teorio alvenis. Tiu do jam fariĝis malpli konjekta, kaj se inflacio veras, tiam preskaŭ certas ke la nevidebla universo estas vastege pli granda ol la videbla parto.
La teoria fiziko ne ŝanĝas tiom ekde la tempo de la praaj grekoj, ĉu ne? La ideoj de malfinia nombro da universoj, faden-teorio, ekstraj dimensioj, ktp. estas preskaŭ konjektoj.
kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-aprilo-04 18:14:13
mihxil:Interese, kaj bone, sed mi nur celis paroli pri vere "nepruveblajn" teoriojn. Interesas pensi pri regionoj kiuj kuŝas ekster la videbla universo, kiujn ni neniam povos vidi, kaj ni neniam povos pruvi ke ili ekzistas (sen povo veturi pli rapida ol lumo). Tamen, mi ne intencas diri ke tiajn teoriojn/hipotezojn ne gravas aŭ ne interesas, nur nepruveblas. Ideoj kiel la "holografia principo" tre interesas min.kaŝperanto:Estas iom ironie ke vi diras tion ĉi nur kelkajn semajnojn post tio ke evidento por la inflaci-teorio alvenis. Tiu do jam fariĝis malpli konjekta, kaj se inflacio veras, tiam preskaŭ certas ke la nevidebla universo estas vastege pli granda ol la videbla parto.
La teoria fiziko ne ŝanĝas tiom ekde la tempo de la praaj grekoj, ĉu ne? La ideoj de malfinia nombro da universoj, faden-teorio, ekstraj dimensioj, ktp. estas preskaŭ konjektoj.