Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
de unpensador, 2012-februaro-07
Mesaĝoj: 821
Lingvo: Esperanto
unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-07 14:59:25
http://www.newgeology.us/presentation32.html
http://translator.prompsit.com/tradurl.php
Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."
http://www.youtube.com/watch?v=RnmBaWy4DJo
Eduardo
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
troyshadow (Montri la profilon) 2012-februaro-07 19:08:32
Mi ne markis ion similan en enketo,do ne respondis
mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-07 19:26:55
mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-07 19:28:44
troyshadow: malevoluoKio estas 'malevoluo'? Ĉu vi havas ekzemplon?
Dollyswamm (Montri la profilon) 2012-februaro-07 19:57:50
Desit1 (Montri la profilon) 2012-februaro-07 21:27:55
Dollyswamm:Dio faris nin, ne semioj.Damne, fek...Ĉi tiu enketo estas nur por kristanoj kaj religiemuloj amantaj Dion...
Ekzistas granda libro (kaj multegaj pruvoj) pri la evoluo de estaĵoj, nin certe ne faris la simioj, sed de komuna prasimia estaĵo ni ambaŭ (homoj kaj simioj) devenas.
Vere, ĉu vi pensas ke iam ekzistis Adamo kaj Eva? Tio ja estas stultaĵo.
Desit1 (Montri la profilon) 2012-februaro-07 21:31:56
Ne, estas imaga afero, kiel la ekzisto de la elfoj aŭ tio de la astrala korpoĈu vi vere kuraĝas diri ke "Dio" estas mala afero al "elfoj"? Ili ambaŭ mense kaj image ekzistas, eĉ ili ekzistas en fantasiaj libroj, sed ni ne havas veran atestilon pri ilia ekzisteco, ili povas magiumi kaj aperi aŭ malaperi de iu ajn loko nur pere de tiu magio...verdire, kia fanatika ekleziano faris tiun ĉi enketon?
Desmut (Montri la profilon) 2012-februaro-07 21:37:01
Ho...Desit1 pravas, ni simple devus pensi ke homoj ne estas magiaj aferoj, magie elfaritaj kaj ke de magiaĵo venas nia inteligeco kaj povoj.
Se oni konsideras sin inteligentulo, oni ne povas pensi ke Dio kreis nin el koto aŭ ripo. Tio ja estas vera sensencaĵo!!!
darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-07 21:40:24
Mi ne "kredas je" tiuj teorioj. Mi akceptas ilin kiel la nuntempe ĝenerale akceptitan sciencan teorion. Mi ne estas sciencisto, do mi lasas al sciencistoj la decidon, kiu teorio estas "ĝusta", kaj eble iam estos pli bona teorio ol la evolua.
mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-07 21:51:36
Desit1: nin certe ne faris la simioj, sed de komuna prasimia estaĵo ni ambaŭ (homoj kaj simioj) devenas.Ni ne devenis de 'prasimio'. Ni estas simioj. Ni estas pli proksimaj al ĉimpanzoj ol ĉimpanzoj estas al goriloj. Se ĉimpanzoj kaj goriloj estas simioj, tiam ankaŭ homoj estas.
Almenaŭ tiel estas en 'kladista' vidpunkto, kio estas laŭ mi la kutimo nuntempe en biologio.