المشاركات: 13
لغة: Esperanto
Desmut (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2012 5:59:01 م
Mi ŝatus demandi, kion novan ni havos en la nova paĝaro de Lernu?
Mi ŝatus scii ĉu eblus havi pli da ludoj, pli bone elfaritaj kaj pli interesaj kiuj ne nur temus pri lingvolernado.
Ankaŭ mi ŝatus scii ĉu ni povos meti pli da fotoj en niaj profiloj kaj komenti pri la fotoj de aliaj Lernuzantoj...marki ilin en fadenoj kaj ĝisdatigi niajn novaĵojn...
Fakte, kion mi volas, estas Fejsbuko aŭ Google+ en Esperanto. Sed mi pensas ke ne estus malbona ideo ĉar per pli bela ŝajno, la homoj kiuj eniras unuafoje ŝatus ĝin plie kaj pli envenos...
Kion vi opinias? Ĉu la nova paĝaro de Lernu.net devus esti plie ŝajna al Fejsbuko aŭ Google+ ol al 90jarcentaj paĝoj?
Sunjo (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2012 6:30:29 م
Ĉu la nova Lernu devus plie ŝajni kiel Fejsbuko aŭ resti kiel 90jarcenta paĝo?malbona demando por "jes aŭ ne" enketo. (ne konsiderante 90jarcenta, vi certe celis ion alian)
Do mi povus respondi per "jes" kaj tamen tute ne samopinii kun vi.
Mi respondas per "ne" ĉar mi kredas ke ekzistas pliaj ebloj.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2012 6:34:04 م
Desmut:90jarcentaj paĝoj?Kiel vi scias, kiel aspektos paĝoj en la 90a jarcento (= 8901 ĝis 9000)? Ĉu tiam entute ankoraŭ ekzistos la interreto? Ĉu vi vojaĝis tien per tempomaŝino? Aŭ ĉu vi pensas en alia kalendaro ol la gregoria?!
Cetere, mi ne volas ion ajn similan al Facebook. Mi volas sufiĉe tradiciaspektan retforumon.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2012 6:36:08 م
Sunjo:Ĉu la aŭto estas verda aŭ blua? — Jes!
malbona demando por "jes aŭ ne" enketo.
(© mia instruisto de la franca)
Desmut (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2012 6:43:39 م
90jardeka...
jes! ne! hohoho
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2012 6:50:18 م
Desmut:La 90a jardeko estas - kvankam apenaŭ iam oni uzas tiun terminon - de 891 ĝis 900. Laŭ mia scio, tiam estis ankoraŭ neniuj retpaĝoj. Nek belaj nek malbelaj.
90jardeka...
Ĉu vi celas paĝaron de la (19)90-aj jaroj (aŭ se vi volas, de la 200a jardeko - tiu termino tamen inkluzivas la jaron 2000, sed ne 1990)?
Por via informo: Ni vivas nun en la 3a jarmilo, en la 21a jarcento, en la 202a jardeko kaj en la 2012a jaro post la (nevera) naskiĝo de Kristo.
goli (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2012 7:31:46 م
Desmut (عرض الملف الشخصي) 13 فبراير، 2012 5:37:34 ص
goli:Nu, mi konsentas kun Desmut, ke 'Lernu' aspektas malnove. Tamen, mi ne volas forigi la forumon. Mi volas novan vidon, novan dezajnon. Kaj eble aldoni novajn povojn: fotoalbumojn por uzantoj de 'Lernu', rettaglibrojn (blogojn, simile de Blogspot) aŭ blogetojn (simile de Twitter), kapablo meti pentraĵojn, filmetojn kaj pentrofilmojn (tra Youtube kaj Vimeo, certe, ne mete film-dosierojn en serviloj de 'Lernu'). Certe, filmojn je esperanto.Tiu fakte estis mia celita diraĵo, laŭ mi (eble laŭ multaj), Lernu.net aspektas malnova, kaj ĝiaj ebloj estas iom limigitaj. Mi nur volas pli! Estas tio kion ni ĉiam volas, ĉu ne?
Verdire, la plej sukcesaj paĝaroj estas tiuj kiuj pli bone plenumas la dezirojn de la uzantoj...ĉi tie tre grave sukcesas la tujmesaĝilo kaj forumo, sed la aliaj partoj ne tiom (memoru ke tio ĉi estas laŭ mia vido), eble multaj interesintoj forlasis la paĝaron nur pro ĝia ŝajna "nebeleco" aŭ "neallogeco"...
Desit1 (عرض الملف الشخصي) 13 فبراير، 2012 6:17:42 ص
darkweasel:Kiel vi scias, kiel aspektos paĝoj en la 90a jarcento (= 8901 ĝis 9000)?Certe li celis "90aj jaroj" ne jarcentoj...oni ne bezonas ŝajnigi iun kiel estultan homon...vi certe komprenis, ĉu ne? Se ne, la stulta ne estas Desmut, sed vi...
Mi ne volas ofendi vin, estas mia evidenta respondo al evidenta afero.
@Desmut, kvankam mi tre ŝatas na Lernu, mi ankaŭ pensas ke ĝi bezonas pliajn eblecojn trovitajn en aliaj paĝaroj, kiel Facebook kaŭ Google+ kaj aliaj...ĉi tie mankas la ebleco tujmesaĝumi kun enretaj konatuloj, ebleco fari grupa babilado kun komunaj geamikoj...mankas la ebleco doni pli da fotoj por, ekzemple, montri proprajn aranĝojn (ĉu E-ajn ĉu ne, tio ne gravas), havi propran muron kie surmeti novaĵojn...verdire mi tre ŝatus havi Esperantan Facebookon...sed pli bona, ĉar la ĉeestantaj homoj estus pli inteligentaj ol la homoj kiuj ofte kutimas iri en facebookon...
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 13 فبراير، 2012 6:36:20 ص