ĉu la statistikoj de vikipedio estas falsaj??
de Paquillo, 15 februarie 2012
Contribuții/Mesaje: 14
Limbă: Esperanto
darkweasel (Arată profil) 15 februarie 2012, 19:30:57
Ondo:Kiel mi diris en antaŭa mesaĝo, ŝajne projekto aldoniĝas al tiu listo ĉiam, kiam oni vizitas tiun projekton ensalutinte. Eĉ se oni eble rigardis nur unu paĝon.darkweasel:Strange, ke vi havas nur 82. Mi neniam iel "elektis" por mi tiom grandan nombron, simple nur kreis unuigitan konton kaj kontribuis nur en tre malmultaj lingvoj.
Estas simile ĉe mi, kvankam estas nur 82 projektoj
Paquillo (Arată profil) 16 februarie 2012, 10:00:07
Oni diras ke volapuko havas 10 au 20 parolantoj aŭ eble eĉ malpli, sed en la vikipedio estas 49 aktivaj uzantoj de volapuko, se tio estas certa volapuko devas havi milojn da parolantoj. ĉu ne?
Paquillo (Arată profil) 16 februarie 2012, 10:24:40
Se tio estas certa mi pensas ke volapuko perdis multon kun la reformo ĉar la planlingvemuloj volus lerni la lingvon kiu furoris en la 19ª jarcento kaj legi ĝian literaturon. Ne ĝian idon de 1930 kiu mi pensas estas tute ne interesa.
Kion vi opinias?
Matthieu (Arată profil) 17 februarie 2012, 23:19:45
Paquillo:en la vikipedio estas 49 aktivaj uzantoj de volapukoMi dubas tion. Tiu nombro verŝajne enkalkulas la robotojn, kiuj aldonas intervikiajn ligilojn.