Komplikaj lingvoj
von Hyperboreus, 16. Februar 2012
Beiträge: 21
Sprache: Esperanto
darkweasel (Profil anzeigen) 16. Februar 2012 20:10:59
Kirilo81:Jes, tio estas fakto - sed malsamas la akir-rapido inter diversaj lingvoj, kaj laŭ mi ne estas tro malĝuste konkludi, ke do ankaŭ por denaskuloj ekzistas pli kaj malpli facilaj lingvoj.
Mi ne vidas kontraŭdiron, Darkweasel. La infanoj ja fine lernas la t.n. neregulajn verbojn, kiuj (kiel vi mem klarigis supre) iam estis regulaj.
Estas fakto, ke ĉiu sana infano kapablas lerni regi ĉiun ajn lingvon kiel gepatran.
sudanglo (Profil anzeigen) 16. Februar 2012 21:43:00
novatago (Profil anzeigen) 19. Februar 2012 14:37:14
La afero de la malfaciligado de lingvoj sendube temus pri pluraj aferoj. Unu el ili estas la lingva interŝanĝo. Eblas vidi hodiaŭ, kiel multaj lingvoj "prunteprenas" vortojn el la angla. Alia influa afero estas voli nuancigi kaj pliprecizigi signifojn. Alia afero la pigreco je elparolo; ekzemple iu povus vidi pli komforta diri "ŝatim, ŝativ, ŝatil/ŝatiŝ, ŝatin, ŝativ, ŝatili" anstataŭ "mi ŝatas, vi ŝatas...". Aldone al ĉio jam dirite, la akcepto de neologismoj, fremdaĵoj kaj ŝanĝoj pro belsoneco laŭ iamaj popolaj ŝatoj.
Ĝis, Novatago.
Kirilo81 (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 08:40:45
darkweasel:Miascie daŭras ĉ. 14 jarojn(!), ĝis denaskulo plene regas sian lingvon. Mi ne konas studojn, kiuj asertas, ke tio dependas de la lingvo, ĉu vi povus doni al mi fontindikojn?Kirilo81:Jes, tio estas fakto - sed malsamas la akir-rapido inter diversaj lingvoj, kaj laŭ mi ne estas tro malĝuste konkludi, ke do ankaŭ por denaskuloj ekzistas pli kaj malpli facilaj lingvoj.
Mi ne vidas kontraŭdiron, Darkweasel. La infanoj ja fine lernas la t.n. neregulajn verbojn, kiuj (kiel vi mem klarigis supre) iam estis regulaj.
Estas fakto, ke ĉiu sana infano kapablas lerni regi ĉiun ajn lingvon kiel gepatran.
sudanglo (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 10:23:58
Tio estas tute akorda kun teoria antaŭ-supozo.
unpensador (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 10:34:36
La plej malfacila ones estas araba, japana, ĉina, franca kaj germana
http://www.antimoon.com/forum/t15083.htm "
http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....
Nun, ĉi tio venas de la tempo kiam mi instruis per interreto:
::* Komprenanta hispanan: kiam vi ne trovas en la vortaro vorto kun "ue", "ie", provo trovi ĝin kun "o", "e". Ekzemple: "tienes" venas de "tener". Ĝi estas tre natura kaj pli bona kompreni ol "tenes", sed ni havas: "tenemos" kiam la vorto estas longa, kiel "tienemos" estas pli malfacila prononci, do -> "tEnemos".
"MUEvo", sed "movemos".
Kaj kun "valgo", "tengo", ktp. eltiri la finon kaj teni la radikon -> "val-", "dek-" (valer, tener).
Http://www.123teachme.com/ ::* mi feliĉe akceptas ajnan specon de kritiko, konsilo kaj sugesto. ::* Http://www.omniglot.com/ ::* http://www.mansioningles.com/ ::* http://www.youtube.com/watch?V=ynU1GE5NrDg&ĉefaĵo=rilatis ::* http://www.youtube.com/watch?V=zBEfHcw8ĝU ::* http://www.youtube.com/watch?V=uLMHQ-YFcXo
Kaj jam mi finas, ĉar havas ankaŭ iomete da kapdoloro.Pardonu se kelkaj aĵojn ne rilatas kun tia afero, se me ne sentas min tre bone pro la malvarmuĵo.
Ĝis
unpensador (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 10:46:13
sudanglo:Mi ne povas doni font-indikojn Kirilo sed mi preskaŭ certas, ke mi legis ie, ke anglaj infanoj malrapide lernas korekte literumi en sia propra lingvo kompare kun infanoj en landoj kies lingvoj estas pli fonemaj.Jes, vi rajtas. Mi tion legis (tri aŭ kvin pli rapide ol la anglarolantoj), sed la hispana estas tro ofte tute nelogika, ĉar ni diras "Mi ne havas nenion", "faras varmo", "mi havas 67 jaroj" eĉ pli kaj pli uzita: "NE, jes ja vi rajtas" kaj similaj stultecoj.
Tio estas tute akorda kun teoria antaŭ-supozo.
Saluton!
Edu
darkweasel (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 12:37:23
sudanglo:Mi ne povas doni font-indikojn Kirilo sed mi preskaŭ certas, ke mi legis ie, ke anglaj infanoj malrapide lernas korekte literumi en sia propra lingvo kompare kun infanoj en landoj kies lingvoj estas pli fonemaj.Tio ĉi fakte tute ne estas argumento, ĉar ja temas pri la parola lingvo. Skriba lingvo estas nur reprezento de parola lingvo.
Tio estas tute akorda kun teoria antaŭ-supozo.
Tamen - mi jam antaŭe donis fonton, kiu laŭ mi sufiĉe bone pruvas, ke "facileco" de lingvo estas ja ekzistanta koncepto. Ke la ebla 14-jara tempo ĝis plena rego (kio ajn estas "plena rego") de lingvo dependas de la lingvo, mi fakte ne asertis.
Ondo (Profil anzeigen) 27. Februar 2012 09:17:17
N-true:Lingvoj vere ne iĝas pli simplaj aŭ malpli simplaj, ili nur ŝanĝiĝas, kiel Kirilo jam prave diris.N-true kaj Kirilo plene pravas. Lingvoj cikle evoluas. La aserto, ke "la lingvoj ĉiam plifaciliĝas" estas pura mito, eĉ se oni parolas nur pri la sistemo de kazoj.
En ĉi tiu diskuto oni parolis nur pri la vortforma sistemo ("morfologio") de kelkaj eŭropaj lingvoj. Tiu lingvaro ja estas ĝuste nun en tia stadio, ke malkreskas precipe la kvanto de substantivaj kazoj aŭ tiuj jam malaperis. Kvazaŭ forkonsumiĝas, eluziĝas iuj finaĵoj, kaj ŝajnas ke la lingvoj tiel iĝas pli facilaj.
Sed aliaj partoj en la vortformaj sistemoj povas resti komplikaj aŭ eĉ iĝi pli malsimplaj (verboformoj en iuj latinidaj lingvoj, la Franca neado; la Angla verbosistemo kun siaj "progresaj" formoj kaj verbiĝo de la "ne"-vortoj). Por ne paroli pri daŭra semantika ŝanĝiĝado en ĉiuj lingvoj aŭ la tre rigidiĝintaj reguloj pri vortordo ekz. en la Germana. En la nord-ĝermanaj lingvoj estiĝis novaj fleksiaj formoj pro tio, ke artikoloj iĝis vortfinaĵoj. Mi diras nenion pri la malfaciliĝo de skriboj, ĉar tio estas nur akcesora fenomeno en la lingvoj.
Se ni parolas nur pri la kazoj de substantivoj, la evoluo estas malsimila en malsamaj lingvogrupoj. Ekz. mia propra lingvo (la Finna) havas 15 kazojn, kaj estas pruveble, ke la nombro de kazoj kreskis dum ĝia historio.
La evoluado ne iras unudirekte de komplika al simpla morfologio, ĝi estas cikla, ira-revena. Kiam malaperas iu vortformo, la lingvo devas samtempe anstataŭigi ĝin per io alia, por ke ne malaperu ankaŭ iu sencodistingo. Se malaperas kazofinaĵoj, tiujn anstataŭəs aliaj montriloj de frazrolo, ekzemple prepozicioj. Tiuj, siavice, povas dum jarcentoj kaj jarmiloj alligiĝi al vortkomencoj aŭ vortfinoj kaj naski novajn sistemojn de fleksio.
La ĉina eble iam atingis stadion de plene unusilabaj vortoj, sed ĝi estas klare reveninta-revenanta al pli komplika vortstrukturo. La Franca jam iel proksimiĝas al "polisintezo" (unuvortigo de tutaj frazoj), kian oni ofte atribuas nur al ekzotaj, foraj, "primitivaj" lingvoj. "Ŝtem" signifas "mi amas vin", kaj nur la klasikema skribo plu apartigas ĝin al tri eroj. Multon en la evoluo povas kamufli tradiciema ortografio.
raffadalbo (Profil anzeigen) 3. März 2012 21:07:40
N-true:Lingvoj vere ne iĝas pli simplaj aŭ malpli simplaj, ili nur ŝanĝiĝas, kiel Kirilo jam prave diris.Mi konsentas kun N-true, Kirilo kaj Ondo.
Ofte, facile aŭ malfacile dependas de la komparo kun la denaska lingvo. Ekzemple, la parolantoj de latinidaj lingvoj ne trovas malfaciladon en akordi adjektivon kaj substantivon (ekzemple: bambino furbo, bambina furba, bambini furbi, bambine furbe).
Verdire, la eŭropaj lingvoj evoluis paralele en saman direkton pri la kazoj: malpli kazoj. Sed la evoluo de la verboj ne estis tiel simpla: la latinidaj lingvoj havas verbajn formojn kiuj ne ekzistis en la latina (ekzemple: kondicionalo); aliaj formoj maloftiĝis, sed ne ĉiam malaperis (ekzemple la subjunktivo).