Beiträge: 9
Sprache: Esperanto
Roberto12 (Profil anzeigen) 24. Februar 2012 12:27:03
1. Mi konas tiun kiu ŝtelis la eskalon.
2. Mi scias tiun kiu ŝtelis la eskalon.
En 1, mi konas la ulon, sed en 2, mi scias lian identecon sen koni lin.
erinja (Profil anzeigen) 24. Februar 2012 13:32:56
Ŝajnas al mi iom strange.
Se mi aŭdis ies nomon sed mi ne konas tiun homon persone, mi kredeble farus simile kiel mi faras en la angla. "Mi konas la nomon de tiu kiu ŝtelis la eskalon"
Mi konas la *nomon* sed ne la personon; konas identecon, sed ne homon.
oxymor (Profil anzeigen) 24. Februar 2012 13:42:04
"
Rim.: Principe, oni konas individuon, kaj oni scias priajn informojn: Mi konas Petron. Mi scias, ke li estas edziĝinta. Malfacilaĵo povas estiĝi se la objekto de kono aŭ scio estas mem traktebla kiel informo: ekz-e poezian verkon oni povas kaj koni, kaj scii. En tiaj okazoj „scii“ implicas komprenon kaj (aŭ) kapablon uzi (scipovi); „koni“ indikas kapablon apartigi kaj (aŭ) nomi; do, scio koncernas esencon, dum kono koncernas ekziston kaj individuecon. Krome, oni konas ion per sia persona sperto, kaj oni scias per informo, sciencaj aŭ intuiciaj konkludoj, studoj ktp: mi bone konas ĉi tiun vojon (ĉar mi multfoje iris tie), sed mi bone scias ĉi tiun vojon (ĉar mi diligente sudis la mapon). La celo de la scienco estas akiri sciojn, dum la konoj estas la materialo de la vivosperto. [Sergio Pokrovskij]"
Roberto12 (Profil anzeigen) 24. Februar 2012 14:32:43
Erinja, ĉar vi diras ke la ideo estas stranga (ĉe la vidpunkto de norma Esperanto) mi evitos ĝin.
fstphane (Profil anzeigen) 24. Februar 2012 15:44:39
erinja:Mi neniam dirus "mi scias [personon]"Kial ne eblus diri:
Ŝajnas al mi iom strange.
Se mi aŭdis ies nomon sed mi ne konas tiun homon persone, mi kredeble farus simile kiel mi faras en la angla. "Mi konas la nomon de tiu kiu ŝtelis la eskalon"
Mi konas la *nomon* sed ne la personon; konas identecon, sed ne homon.
Mi lin scias kulpa,sed mi ne lin konas.
(france:Je le sais coupable,...)
Hyperboreus (Profil anzeigen) 24. Februar 2012 16:00:08
Chainy (Profil anzeigen) 24. Februar 2012 16:42:25
erinja:Se mi aŭdis ies nomon sed mi ne konas tiun homon persone, mi kredeble farus simile kiel mi faras en la angla. "Mi konas la nomon de tiu kiu ŝtelis la eskalon"En tia frazo, mi dirus:
Mi konas la *nomon* sed ne la personon; konas identecon, sed ne homon.
"Mi scias la nomon de tiu kiu ŝtelis la eskalon"
Ekzemple, eblas scii la nomon de iu, sed ne koni tiun personon (t.e. vi ne konas ties karakteron ktp). Se diri 'koni nomon', tiam tio pli similas al 'Mi rekonas tiun nomon, aŭ mi scias pri la ekzisto de tia nomo'.
Ondo (Profil anzeigen) 24. Februar 2012 20:26:52
Roberto12:Ĉu oni povas uzi la verbon "scii" kun persono signi ke la identeco de la persono estas sciata?Tia frazo estas ĉiuokaze tre malofta, sed estas malfacile stampi ĝin nepre erara. Kun persona pronomo (lin) estas eĉ pli malfacile imagi taŭgan kuntekston, ol kun alitipa vorto. Sed ĉi tiajn frazojn mi opinias eblaj: "Li sciis ĉiujn detalojn pri la krimo, tamen ne la murdinton." "Ni sciis lin ŝtelisto"
Sed "Mi scias pri li" ŝajnas sufiĉe normala frazo. "Mi ne konas ŝin, sed scias pri ŝi." Ĉu tio ne kontentigas vin? – Certe, se per la identeco vi celas la nomon, estas ja plej saĝe diri laŭ Erinja: "Mi scias ŝian nomon."
Roberto12 (Profil anzeigen) 25. Februar 2012 10:21:00