メッセージ: 48
言語: Esperanto
sudanglo (プロフィールを表示) 2012年2月26日 20:37:27
Mi estas povra pragmata anglo.
Frazojn mi povas juĝi eblaj au ne-eblaj, kaj ankaŭ interpreti la signifon.
Mi tute ne povas juĝi ĉu diagramo de frazo estas bona aŭ ne.
Mi, estante prezidanto de la klubo,
havas la tristan devon anonci ....
Ĉu tio estas perverba priskribo de subjekto? Kaj la temo estas la anonco?
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年2月26日 23:10:32
Chainy (プロフィールを表示) 2012年2月27日 0:05:09
Hyperboreus:Pli facile estus se vi donus ekzemplan frazon (preferinde Zamenhofan), en kiu la perverbo priskibo de transitiva verbo JA rilatas la subjekton.PMEG ne enhavas iujn ajn tiajn frazojn. Laŭ PMEG, la ĉefa verbo kiu ligas priskribon al subjekto estas "esti".
Krom tio, PMEG listigas kelke da aliaj netransitivaj verboj kiuj povas ligi priskribon al la subjekto ĉi tie.
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年2月27日 4:00:49
sudanglo (プロフィールを表示) 2012年2月27日 9:32:22
Vi asertis ke io estas ne-ebla.
Do donu frazon kiu ilustras tiun ne-eblon - ekz. ĉi tiu frazo ne povas signifi ...
En la frazo Zamenhof pravis (=Zamenhof estis prava) la verbo priskribas Zamenhof (la subjekton).
Do, kio estas tiu perverba priskribo de subjekto kiu ne eblas?
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年2月27日 15:18:16
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年2月27日 18:36:49
sudanglo (プロフィールを表示) 2012年2月28日 0:25:10
Via peto estus tre facila, se vi akceptus iom da gramatika teorio.Pardonu!! Kial mi bezonas akcepti kiun ajn teorion.
Mi simple petas modelon, en la formo de frazo, de tio, kion vi pensas neebla.
En La frazo mi pentris lin kompetentulo, kompetentulo ne estas verbo, do tio ne povus esti perverba priskribo de la subjekto (mi).
En Zamenhof pravis - pravis ja estas verbo kaj priskribas Zamenhof. Same en Tio necesas, la verbo necesas priskribas la karakteron de tio.
Ŝajnas al mi ke la problemo estas la svaga naturo de la esprimo 'perverba priskribo'.
Tial mi petis ilustran frazo de la ne-eblo, ke verbo priskribas subjekton.
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年2月28日 1:32:02
sudanglo (プロフィールを表示) 2012年2月28日 12:06:28
'Perŝipa vojaĝo' estas klara.
'Perpoŝta komuniko' estas klara.
'Perverba priskribo' estas svaga/malpreciza.
'La tago belas' estas evidente priskribo de la tago per verbo, sed vi obĵetas - diras, ke mi ne komprenas.
En la frazo 'mi trovas lin stulta', 'stulta' referencas lin ne min.
En la frazo 'ŝi dancis la valson nuda sur la sablo', 'nuda' referencas ŝin ne la valson.
Kiel oni pli profunde iluminas tion per uzo de 'perverba priskribo de la objekto/subjekto'?
Laŭ mi, lingvistoj tro ŝatas obfuski siajn vakuajn pensojn per pompaj esprimoj (kiel mi ĵus faris per la uzo de la obskura 'obfuski').
Postskribo: kio estas 'nefinita verbo'? Kiu ne finis ĝin?