المشاركات: 48
لغة: Esperanto
Ilmen (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 1:07:18 م
Adjektiva perverba priskribo, alinome predikata adjektivo, estas adjektivo, kiu priskribas la rezultan staton de la ago (aŭ la perceptatan staton de io okaze de perceptaj verboj kiel "vidi") anstataŭ la subjekton aŭ la objekton de la verbo, do ili ne havas akuzativon.
Kutima ekzempla frazo estas "mi farbis la pordon ruĝa", kie la adjektivo "ruĝa" priskribas la rezultan staton de la pordo farbita.
Tamen, en kelkaj kazoj, mi havas la impreson, ke adjektivaj perverbaj priskriboj povas konflikti kun ordinaraj subjektaj adjektivoj, kiuj ankaŭ ne havas akuzativon, kiel en la jena frazo:
"La maljunulo desegnis lin staranta."
En tia frazo, ĉu la adjektivo, tiukaze "staranta", povas celi la subjekton anstataŭ la resultan staton de la objekto, la staton de la desegnaĵo tiuokaze?
Ja aŭ la vorta pozicio gravas tiaokaze pri ekscii tiun, kiu estas ĝia celo, kaj do ekscii ĉu ĝi estas perverba aŭ ne?
Dankon antaŭe.
Roberto12 (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 2:45:01 م
Redakto: Ni havas ĉi tie argumenton por la amata akuzativo. Sen ĝi, kiel oni distingus inter subjektoj, objektoj, kaj predikatoj?
Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 3:55:27 م
Ilmen (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 9:22:53 م
Krome, mi ne legus la adjektivo kiel celanta la desegnatulon, ĉar tiaokaze la adjektivo prenus akuzativon: "La maljunulo desegnis lin starantan.".
Plejprobable ĝi priskribas la staton de lia desegnaĵo: li estas desegnita kiel staranta, eĉ se tiam li estis sidanta.
Kaj jes, uzi "starante" estas bona ideo pri indiki neplursence la subjekto (la desegnanto) kiel la celo de la priskribo.
Roberto12 -> Mi ne diris ion ajn kontraŭ la akuzativo. Kial vi diris tion?
Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 9:30:00 م
Roberto12 (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 9:42:16 م
Ilmen:Mi ne diris ion ajn kontraŭ la akuzativo. Kial vi diris tion?Mi nur rimarkis ke la ekzisto de la akuzativo permesas la neambiguan uzon de predikatoj. Ĉi tiu estas ĝenerala komento kaj ne respondo al vi.
Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 11:32:00 م
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2012 9:59:06 ص
1. Mi desegnis lin starante
2. Mi desegnis lin staranta
3. Mi desegnis lin starantan
1. - Mi staris
2. - En la desegno li staras (ĉu li staris dum li modelis por mi, oni ne scias)
3. - Li staris dum mi desegnis (ĉu en la desegno li estas staranta, oni ne scias)
Ondo (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2012 4:49:30 م
Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2012 6:22:01 م