目次へ

Iele

Julieno,2012年3月1日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年3月2日 7:22:30

Julieno:Ĉu oni povas fari tion kun iu ajn adverbo sen -e finiĝa, ekz-e "nun" aŭ "morgaŭ" ?
Jes, oni povas, tamen morgaŭe ne estas tre ofta. Nune mi tamen jam fojfoje vidis.

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年3月2日 16:32:48

Forigite

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年3月2日 16:54:30

Hyperboreus:Sed kiu estas la celo de e-vortigi e-vorton?

Bonvolu klarigi la malsamecon inter "nun" kaj "nune" aŭ "hieraŭ" kaj "hieraŭe".
eble rilatas ke plursilabaj vortoj havas pli da "emfazo", do tiucele uzeblas "nune".

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年3月2日 17:37:28

Forigite

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年3月2日 17:49:25

Hyperboreus:
darkweasel:
Hyperboreus:Sed kiu estas la celo de e-vortigi e-vorton?

Bonvolu klarigi la malsamecon inter "nun" kaj "nune" aŭ "hieraŭ" kaj "hieraŭe".
eble rilatas ke plursilabaj vortoj havas pli da "emfazo", do tiucele uzeblas "nune".
Hm, sekve estus imaginebla suba dialogo:

- Kiam vi faros la taskon?
= Nun.
- Ne min enuigu! Ĉiam vi diras "nun" kaj neniam vi faras la taskojn.
= Ne, ne, ne. Fikse. Mi faros ĝin nune.
Eble, sed fakte mi pensis pri frazoj kiel:
Nune nia organizo havas 64 anojn.

Tie fakte eĉ imageblas nuntempe, kiu estas eĉ pli longa kaj tamen samsignifa.

先頭にもどる