Gramatika demando
от Jorn644, 9 марта 2012 г.
Сообщений: 9
Язык: Esperanto
Jorn644 (Показать профиль) 9 марта 2012 г., 10:49:22
"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
Tempo = maldormiĝante (post li maldormiĝis)
Subjekto = li
Verbo = trovis (netransitiva verbo?)
objekto = sin
objekta adjektivo = kuŝantan
Laŭ mi "kuŝantan" estas objekta adjektivo kaj rilatas al la objekto "sin". Aŭ ĉu ĝi estas adverbo kaj rilatas al "trovis"?
Mi iom dubas pri ĉu mi pravis pri "li trovis sin kuŝantaN". Mi uzis la -n pro en "La tuta esperanto" mi legis:
"Ĉu vi vidis la motorbicikloN, pasintaN tie ĉi antaŭ unu horo?"
sudanglo (Показать профиль) 9 марта 2012 г., 11:12:45
Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?Je vekiĝo, li sin trovis kuŝanta sur la planko. - (li falis el la lito dum la nokto)
"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
"Ĉu vi vidis la motorbicikloN, pasintaN tie ĉi antaŭ unu horo?"Tiu frazo signifas ĉu vi vidis la motorbiciklon, kiu pasis.
Ne. Mi nek vidis nek aŭdis iun ajn motorbiciklon pasi.
Jorn644 (Показать профиль) 9 марта 2012 г., 11:18:36
sudanglo:Do vi diras ke:Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?Je vekiĝo, li sin trovis kuŝanta sur la planko. - (li falis el la lito dum la nokto)
"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
"li trovis siN kuŝantA" estas prava.
"li trovis siN kuŝantaN" estas malprava.
Ĉu?
fstphane (Показать профиль) 9 марта 2012 г., 11:34:44
Jorn644:Ĉu oni povus diri:sudanglo:Do vi diras ke:Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?Je vekiĝo, li sin trovis kuŝanta sur la planko. - (li falis el la lito dum la nokto)
"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
"li trovis siN kuŝantA" estas prava.
"li trovis siN kuŝantaN" estas malprava.
Ĉu?
Li troviĝis kuŝita(ata?)anstataŭ de,li sin trovis...
sudanglo (Показать профиль) 9 марта 2012 г., 14:35:28
Mi trovis neniun viron kuŝantan sub ŝia lito - kiam mi serĉis mi trovis neniun, laŭ mi, ŝi imagis la tutan aferon.
Epovikipedio (Показать профиль) 9 марта 2012 г., 14:52:34
Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?Jes. Por korekti:
"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
Vekanta, li trovis sin kuŝata sur la planko.
aŭ
Vekanta, li estas kuŝata sur la planko.
Mi preferas Vekanta, li estas kuŝata sur la planko.
Ondo (Показать профиль) 9 марта 2012 г., 20:59:19
Epovikipedio:Jes. Por korekti:Viaj proponoj estas tiom strangaj, ke vi ne povas esti serioza. Bonvolu ne ŝerci per "konsiloj", kiuj povas grave konfuzi komencantojn.
Vekanta, li trovis sin kuŝata sur la planko.
aŭ
Vekanta, li estas kuŝata sur la planko.
Mi preferas Vekanta, li estas kuŝata sur la planko.
Hyperboreus (Показать профиль) 9 марта 2012 г., 23:17:06
Jorn644 (Показать профиль) 10 марта 2012 г., 7:25:20
Hyperboreus:Mi pentris lin sidanta = Mi pentris lin, kaj en la pentraĵo li sidas, kvankam eble dum mi pentris lin, li staris.Estas klare por mi nun. Dankon al ĉiu por helpi min.
Mi pentris lin sidantan = Mi pentris lin kaj dum mi pentris lin, li sidis. Oni ne scias ĉu en la pentraĵo li staras aŭ sidas.
Mi pentris lin sidante = Mi pentris lin kaj dum mi pentris lin, mi mem sidis.