前往目錄

Ŭaŭ

貼文者: ludomastro, 2012年3月10日

訊息: 22

語言: Esperanto

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月11日上午6:23:04

Forigite

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月11日上午6:29:07

Forigite

darkweasel (顯示個人資料) 2012年3月11日上午9:18:42

Hyperboreus:
Ĉu do la Fundamento ne havas neniun karakteron normigantan? Ege interese.
Ne troigu ...

sudanglo (顯示個人資料) 2012年3月11日上午11:13:14

Mi preskaŭ certas, ke rigardante la francan televidon, mi aŭdis 'Ŭaŭ!'

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月11日下午4:56:01

Forigite

marcuscf (顯示個人資料) 2012年3月11日下午5:18:25

Vi citis rusan frazon de la fundamento, kiun ne ĉiuj tie ĉi komprenas, eĉ mapli kun malnova ortografio, kiun la tradukilo de Google ne konas. Kion la frazo diras? Ŝajnas ke ĝi ne estas en alilingvaj versioj. Kune kun la klara ekzemplo de la nomo de la litero, oni devas decidi ion, kaj ne surprizas min ke oni elektas la vojon pli ĝeneralan, kun malpli da esceptoj.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月11日下午5:35:39

Forigite

darkweasel (顯示個人資料) 2012年3月11日下午6:42:12

Hyperboreus:
marcuscf:Vi citis rusan frazon de la fundamento, kiun ne ĉiuj tie ĉi komprenas, eĉ mapli kun malnova ortografio, kiun la tradukilo de Google ne konas. Kion la frazo diras? Ŝajnas ke ĝi ne estas en alilingvaj versioj. Kune kun la klara ekzemplo de la nomo de la litero, oni devas decidi ion, kaj ne surprizas min ke oni elektas la vojon pli ĝeneralan, kun malpli da esceptoj.
En ĉi tiu forumo, oni diris al mi ke la origina eldono de la Fundamento estis la rusa, pro tio, mi orientiĝas je ĝi.
Ne, la originala eldono de la Unua Libro - ne de la Fundamento - estis la rusa.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月11日下午6:59:12

Forigite

Kirilo81 (顯示個人資料) 2012年3月12日上午8:11:37

Jen diskuto de esperantologoj pri "ŭ" antaŭ vokaloj:

Esperanto-Forumo "Z"

Kaj jen ilia konkludo (mallonge: ne uzu "ŭ" krom post vokaloj):
La Fundamenta Gramatiko, germana kaj rusa versioj, determinas, ke la 26-a litero de la Esperanta alfabeto (sekvonte: 26-a litero) estas uzata nur post vokalo. La franca kaj pola versioj determinas nenion pri permesataj kaj malpermesataj pozicioj de la 26-a litero. La angla versio determinas, ke la 26-a litero estas uzata en diftongoj. En la Fundamenta Ekzercaro § 1 la nomo de la 26-a litero estas skribita per du literoj: komence la 26-a litero kaj finajhe la litero o. En tiu liternomo la pozicio de la 26-a litero do kontrauas la determinon de la germana kaj rusa versioj de la Fundamenta Gramatiko. Sekve:

Uzado kaj kreado de vortoj (escepte de la liternomo mem), en kiuj la 26-a litero estas uzata ne post vokalo, kontrauas la por Esperanto validan normaron pro la supre menciita determino en la Fundamenta Gramatiko, germana kaj rusa versioj. La eventuala normkolizio pro la liternomo en la Fundamenta Ekzercaro estas solvata per tio, ke, "se modelo au regulo de la Ekzercaro kolizias kun la Fundamenta Gramatiko, tiam temas pri escepta gramatika permeso, do pri 'lex specialis'" (Velger 1994: 9). Sekve la liternomo, en kiu la 26-litero estas uzata ne post vokalo, estas escepta gramatika permeso ne-etendebla al aliaj vortoj.

Notoj:

(1) La Esperanto-Forumo Z estas grupo de esperantistoj, kies tasko estas prezenti en la formo de rezolucioj respondojn al tiaj lingvaj kaj prinormaj demandoj koncerne Esperanton, pri kiuj trafas jeno: Por ilin respondi evidentighas, ke ne sufichas simpla resendo al regulo, decido de la Akademio de Esperanto (au Lingva Komitato) au modelo trovebla en la por Esperanto valida normaro. Pli:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32420 .
(2) Tiu chi rezolucio estas rigardata kiel automate nuligita tiam, kiam pri la koncerna afero estas oficiala decido au oficiala rekomendo au io simila fare de la Akademio de Esperanto.
(3) La diskutado ene de la Esperanto-Forumo Z antau la pretigo de tiu chi rezolucio estas publikigita en
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32921 .

Referenco:

Velger, Helmuto (1994): "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkondukoj - Ekspertizetoj - Kritikoj". Marburg, info-servo r. a.

回到上端