Ŭaŭ
貼文者: ludomastro, 2012年3月10日
訊息: 22
語言: Esperanto
ludomastro (顯示個人資料) 2012年3月10日下午6:23:42
---
Mi petas ke ili korektu ajnajn erarojn.
Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月10日下午6:59:58
darkweasel (顯示個人資料) 2012年3月10日下午7:01:05
Hyperboreus:En interjekcioj tio estas ja permesebla.
(Cetere: Ŭ ne povas iri antaŭ vokalo, tamen ĉiam devas iri malantaŭe.)
Cetere, almenaŭ germanlingvanoj ja verŝajne komprenos vin.
Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月10日下午7:09:19
pniedzielski (顯示個人資料) 2012年3月10日下午9:48:36
Hyperboreus:Mi pensis ke la Fundamento estas neŝanĝebla...Kontaŭ kion vi eble pensas, Esperanto estas viva lingvo. La Fundamento ne havas leĝan fonotakson; eĉ se vi do pensas, ke la Fundamento estas neŝanĝebla (kiel oni diras en la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro), vi ne povas diri, ke ŭ ne povas iri ekster diftongoj. La nura rezonado farebla estas la „u as in ‚mount‘ (used in diphtongs)“ (kiu nur estas en la angla traduko, ne la kvar aliaj!), sed ĉi tiu rezonado pri ĉi tio ne validus, ĉar „ŭa“ ankaŭ estas diftongo (IFA: /ɯ̯aː/).
Hyperboreus:Kaj la regulo "estas permesebla en interjekcioj" ŝajnas plene arbitra.Lingvoj estas arbitraj. Kutima Esperanto estas arbitra. Zamenofa kaj Kaloĉa Esperantoj estas tre arbitraj (kaj nun ne uzataj, ankaŭ).
Hyperboreus:La regulo "Ekzistas ankaŭ sonimitoj kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj." fare de la aŭtoro de la PMEG estas sammaniere kontraŭdiro al Fundamento, arbitra kaj sekve nepermesebla.Min pardonu, sed Bertilo Wennergren, kiu studis kaj analizis Esperantan literaturon kaj kutiman parolon antaŭ pli ol 17 jaroj, ja scias pli pri Esperanto ol vi (aŭ mi). Ankaŭ, PMEG ne estas „regularo“, sed „priskribaro“. Tiaj vortoj kiaj „ŭ“ vole-nevole ekzistas, kaj tio estas, kion darkweasel diris.
robbkvasnak (顯示個人資料) 2012年3月10日下午10:49:01
darkweasel (顯示個人資料) 2012年3月10日下午10:56:06
Tamen la lingvo estas sufiĉe fleksebla, ke interjekcioj (kiuj ne estas veraj vortoj!) povas rompi tiun regulon.
robbkvasnak (顯示個人資料) 2012年3月10日下午11:00:02
Ankaŭ estas "ŭato = vatto"
marcuscf (顯示個人資料) 2012年3月11日上午2:36:38
(oni rimarku ke la nomo de la litero ŭo estas fundamenta)
acdibble (顯示個人資料) 2012年3月11日上午4:34:02
Hyperboreus:(Cetere: Ŭ ne povas iri antaŭ vokalo, tamen ĉiam devas iri malantaŭe.)La nomo de tiu litero estas »ŭo« laŭ la Fundamento. Do, se vi diras, ke ŭo ne povas iri antaŭ vokalo, vi malpravas.