ĵaŭde kaj ĵaŭdon
de Jorn644, 11 mars 2012
Messages : 11
Langue: Esperanto
Jorn644 (Voir le profil) 11 mars 2012 08:39:58
Ĵaŭdon mi studos
Ĵaŭde mi studas
Ĉu mi pravas se mi klarigus tion jene:
Ĵaŭdon mi studos: Mi studos nur dum la sekvanta ĵaŭdo, kaj ne dum aliaj ĵaŭdoj.
Jaŭde mi studas: Dum ĉiu ĵaŭdo de la jaro mi studas.
darkweasel (Voir le profil) 11 mars 2012 09:20:18
Jorn644 (Voir le profil) 11 mars 2012 10:56:58
La viro kuris ĵaŭdeMi estas konfuzanta...
- 'ĵaŭde' indikas ke la viro kuris nur la pasintan ĵaŭdon.
- 'ĵaŭde' indikas ke la viro antaŭe kuris ĉiujn ĵaŭdojn aŭ kutime je ĵaŭdo, sed nuntempe ĉesis tiun agadon.
La viro kuras ĵaŭde
- 'ĵaŭde' indikas ke la viro kuras ĉiujn ĵaŭdojn aŭ kutime je ĵaŭdo.
La viro kuros ĵaŭde
- 'ĵaŭde' indikas ke la viro kuros nur la venontan ĵaŭdon.
- 'ĵaŭde' indikas ke la viro komencos kuri ĉiujn ĵaŭdojn aŭ kutime je ĵaŭdo sed nuntempe ĉesis tiun agadon.
sudanglo (Voir le profil) 11 mars 2012 11:04:54
Kun aldono de la dato, oni probable ne dirus adverbe. Do oni dirus mi vidos vin je ĵaŭdo la dek-trian
Mi estas konfuzanta...Bv. ne konfuzu nin.
Jorn644 (Voir le profil) 11 mars 2012 16:43:51
sudanglo:Bv. ne konfuzu nin.Kio estas "Bv."?
PMEG:Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo montras precizan konatan tagon: dimanĉon = “en certa konata dimanĉo”, eĉ se oni ne uzas la (en tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece). E-vorta formo de tia tagonomo normale montras, ke temas ĝenerale pri tiaj tagoj: dimanĉe = “en dimanĉoj, en ĉiu dimanĉoLaŭ PMEG la frazoj signifas jene:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/...
Ĵaŭdon mi studos = mi studos en certa konata ĵaŭdo
Ĵaŭde mi studas = mi studas en ĵaŭdoj, en ĉiu ĵaŭdo
darkweasel (Voir le profil) 11 mars 2012 17:13:32
Jorn644:bonvolusudanglo:Bv. ne konfuzu nin.Kio estas "Bv."?
Epovikipedio (Voir le profil) 11 mars 2012 17:16:20
Jorn644:Korekteto: Ĉiuĵaŭde mi studas. aŭ Mi studas ĉiuĵaŭde.
Jaŭde mi studas: Dum ĉiu ĵaŭdo de la jaro mi studas.
Jorn644 (Voir le profil) 11 mars 2012 17:26:37
Epovikipedio:Laŭ PMEG: ĵaŭde = "en ĵaŭdoj, en ĉiu ĵaŭdo"Jorn644:Korekteto: Ĉiuĵaŭde mi studas.
Jaŭde mi studas: Dum ĉiu ĵaŭdo de la jaro mi studas.
Laŭ PMEG 'ĵaŭde' ne nur signifas "ĉiuĵaŭde", sed ĝi povas ankaŭ signifi 'en ĵaŭdoj': "je multaj ĵaŭdoj, sed ne ĉiuj" (ekzemple li ne kurus kiam li havus ferion).
Epovikipedio (Voir le profil) 11 mars 2012 17:41:16
Jorn644:Estas vera vorto, kiel "ĉiusemajne".Epovikipedio:Laŭ PMEG: ĵaŭde = "en ĵaŭdoj, en ĉiu ĵaŭdo"Jorn644:Korekteto: Ĉiuĵaŭde mi studas.
Jaŭde mi studas: Dum ĉiu ĵaŭdo de la jaro mi studas.
Laŭ PMEG 'ĵaŭde' ne nur signifas "ĉiuĵaŭde", sed ĝi povas ankaŭ signifi 'en ĵaŭdoj': "je multaj ĵaŭdoj, sed ne ĉiuj" (ekzemple li ne kurus kiam li havus ferion).
Jorn644 (Voir le profil) 11 mars 2012 17:44:23
Epovikipedio:Estas vera vorto, kiel "ĉiusemajne".Mi kuras ĉiuĵaŭde
Mi kuras multĵaŭde
Ja estus pli klare, ĉu..