Ĉu Esperanto estas reprezentanto de la tuta planlingva movado aŭ nur de si mem?
viết bởi Paquillo, Ngày 11 tháng 3 năm 2012
Tin nhắn: 43
Nội dung: Esperanto
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 21:26:58 Ngày 11 tháng 3 năm 2012
Mi, persone, defendas la ideon de lingvo internacia, kvankam mi nur parolas e-on, mi sentas ke mi estas planlingvisto pli ol esperantisto. Ke esperanto reprezentas la tutan movadon. Kion vi opinias?
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 22:21:57 Ngày 11 tháng 3 năm 2012
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
novatago (Xem thông tin cá nhân) 23:31:23 Ngày 11 tháng 3 năm 2012
Paquillo:Bonvolu partopreni en la enketoLa problemo estas ke vi pensas ke esperanto-parolanto nepre estas "isto" de io.
Laŭ mi Esperanto nur reprezentas sin mem. Estas esperanto-parolantoj, kiuj interesiĝas pri aliaj planlingvoj kaj multaj kiuj emas lerni kaj plani lingvojn, sed tia emo ne estas en ĉiu persono kiu lernis Esperanton.
Ĝis, Novatago.
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 06:01:02 Ngày 12 tháng 3 năm 2012
novatago:Mi ne pensas ke ĉiuj estas istoj de io, sed mi ne povas nuancigi ĉiujn sentojn, estus tro longe.Paquillo:Bonvolu partopreni en la enketoLa problemo estas ke vi pensas ke esperanto-parolanto nepre estas "isto" de io.
Laŭ mi Esperanto nur reprezentas sin mem. Estas esperanto-parolantoj, kiuj interesiĝas pri aliaj planlingvoj kaj multaj kiuj emas lerni kaj plani lingvojn, sed tia emo ne estas en ĉiu persono kiu lernis Esperanton.
Ĝis, Novatago.
Bv. Tiuj kiuj pensas ke estas esperanto- parolantoj, elektu nur esperantisto, pro praktikaj kialoj. Kvankam ŝajnas ke ne estas la samo.
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 07:06:42 Ngày 12 tháng 3 năm 2012
Se Esperanto taŭgas por tiu celo (kaj mi ŝategas Esperanton), mi ankaŭ nomiĝus esperantisto.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Amike.
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 08:40:44 Ngày 12 tháng 3 năm 2012
antoniomoya:Responde al via demando, mi sentas ke mi estas... pontolingvulo, tio estas, ulo liu defendas unu pontolingvon kiu servos por interkontaktigi ĉiujn homojn el tiu nia planedo.Mi opinias ke "iasence", la pontolingva movado estas unu sola, ke ni devus esti representantoj de tiu movado. Tio ankaŭ estus pli neŭtrala kaj pli scienca al la okuloj de la publiko. kaj pli justa, ĉar ni tiel, honorus ankaŭ dignajn antaŭantojn kiel volapukon, au aliajn planlingvojn kiel interlingua, ktp.
Se Esperanto taŭgas por tiu celo (kaj mi ŝategas Esperanton), mi ankaŭ nomiĝus esperantisto.![]()
Amike.
Aldone mi pensas ke antaŭ ol elekti esperanton la Unuiĝintaj Nacioj devos fari grandan konferencon de ekspertuloj por studi la solvon al la problemo de la komunikado, eble ili elektos esperanton, reformos esperanton, aŭ elektos alian lingvon. Ni devas esti pretaj por tiu momento, ĉar tiu komitato estos apogata de la nacioj, ne estos la idista ŝerca komitato kiu havis nenian aŭtoritaton. Kaj la tuta "pontolingva" movado devus esti unuiĝita ĉirkau esperanto. Male, ni ŝajnos strangaj fanatikuloj kiuj volas altrudi lingvaĉon al la mondo.
vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:09:54 Ngày 12 tháng 3 năm 2012
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 12:58:54 Ngày 13 tháng 3 năm 2012
vincas:La aliaj planlingvaj movadoj estas tro etaj, ke ili ion signifus, krome Unio de batalemaj esperantistoj neniigus aliplanlingvulojn, se ili iom graviĝus.la aliaj planlingvoj ne estas malamikoj, esperanto reprezentas 99% de la tuta movado, sed tiuj planlingvoj faris grandegan lingvistikan laboron kiun ni devas valori kaj respekti.
Esperanto estas nia donaco al la mondo, se ili rifuzas ĝin, tute ne estas problemo. Eble esperantistoj estas la personoj kiuj malpli bezonas universalan lingvon, ĉar onklo Zam ebligis nin lerni aliajn lingvojn kaj ni jam havas nian tutmondan komunumon de parolantoj.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
unpensador (Xem thông tin cá nhân) 14:28:17 Ngày 13 tháng 3 năm 2012
Mi voĉdonis la trian demandon. Mi estas Esperantisto, sed havas nenion kontraŭ la aliaj planlingvoj. Mi ankaŭ konas Idon kaj Interlinguan, sed mi pensas ke estus preskaŭ neeble havi lingvon tian perfektan kiel Esperanto. Sed ankaŭ estas aliaj tre interesaj por amuzaĵo.
http://www.omniglot.com/writing/solresol.htm
Bonan siestoun
http://www.youtube.com/watch?v=CACCAEM-r60
Edu
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 15:13:45 Ngày 13 tháng 3 năm 2012
Oni emas nomi ĉiun kiu lernas Esperanton, Esperantisto, sed nur la movadanoj, tiuj kredas je la celo, estas la veraj Esperantistoj.